Pejzaĝo
Pejzaĝo estas landoparto, kiu kiel tutaĵo donas specifan impreson aŭ intereson al la homa okulo, en pli vasta senco ankaŭ al la homa intelekto aŭ al la scienco.
Tradicie pejzaĝo signifis speciale plaĉaspektan, pitoreskan, romantikan ktp. panoramon. Hodiaŭ oni ankaŭ parolas pri ekzemple urba kaj industria, eĉ en figura senco pri lerneja, muzea aŭ hospitala pejzaĝoj kvankam la vorto «substrukturo» en ĉi lastaj okazoj pli konvenus. Laŭ la estiĝo eblas distingi naturan pejzaĝon kaj kulturan pejzaĝon, kiu lasta estas produkto kaj de la naturo kaj de la homo kaj ties socio. Pejzaĝoj ĉiam vekis la specialan interesiĝon de pentristoj, fotografistoj kaj verkistoj.
Laŭ Francisko Azorín pejzaĝo estas Vido de lando; bildo arte prezentanta tian vidaĵon.[1] Li indikas etimologion el la latina clinicus. Kaj li aldonas la terminon pagensis, el pagus (loko, vilaĝo).[2]
Ekotopoj estas koncepto de ekologio, nome la plej malgrandaj ekologie distingaj trajtoj de pejzaĝo en sistemoj por mapado kaj klasigoj. Tiele, ili reprezentas relative homogenajn, spacunuojn de pejzaĝo kiuj estas utilaj por klasigi pejzaĝojn en ekologie distingaj trajtoj por la mezurado kaj mapado de pejzaĝaj strukturoj, funkcioj kaj ŝanĝoj.
Pejzaĝekologio estas la scienco kiu studas kaj plibonigas la rilatojn inter ekologiaj procezoj en la medio kaj partikularaj ekosistemoj. Tio estas farita ene de vario de skaloj de pejzaĝoj, de disvolvigo de spacaj modeloj, kaj de organizaj niveloj de esplorado kaj politiko.
Antropologio de la pejzaĝo
[redakti | redakti fonton]La pejzaĝo estas baza por studo de la rilato inter homoj kaj la spacoj, kiujn ili okupas. La homa agado ekzistas en la natura medio kaj ĝin influas la okazaĵoj de ĉi tiu medio kaj okupado de la tero.
La manieroj, per kiuj homoj pensis siajn rilatojn al naturo ne ĉiam estis la samaj dum la tempo. Ĉiuj grupoj faras malsamajn paŝojn por konstruado de siaj hejmoj, agado kaj produktoj de ĉi tiuj agadoj, ĉio en maniero kunforma al la ideaj formoj de reprezentado de la mondo, kiun la homa grupo havas. La interago de ĉiuj ĉi tiuj aspektoj estigis malsamajn specojn de kulturaj pejzaĝoj, kiuj respondas al specoj de socio kaj konkretaj pensmanieroj. Ĉi tiuj ideoj estas la bazo de la teorioj kaj metodoj de Pejzaĝa Antropologio, kaj konsistigas la ĝeneralajn celojn, kiuj gvidas la studojn pri la antropologia studo de pejzaĝaj formoj, kaj kiuj celas estigi korespondaĵojn inter la reprezento de ekzisto, paŝoj por konstrui la pejzaĝon, spaco kaj konkretaj sociaj formoj.
Homoj el malsamaj kulturoj havus malsamajn vidpunktojn antaŭ la sama pejzaĝo. Ĉiu popolo havas propran vidpunkton pri la pejzaĝo laŭ sian sperton kaj ĝi malsamas de la vidpunkto de aliaj komunumoj. Loko kiu estas sankta por iu popolo, estas nur kamparo por alia. Ekzemple Jerusalemo estas sanktega por duono de la homaro, sed por ĉinoj eble estas nur malbela urbo.
Ofte okazas malkonsento, kiam homoj de unu kulturo ne komprenas la vidpunkton de alia kulturo pri iu pejzaĝo. Kiam, ekzemple, oni volas konstrui lagon por elektrejo en terena malaltiĝo, kiun aliaj homoj konsideras gravan. Oni ne povas simple fordoni alian lokon, ĉar ĝia pejzaĝo havos malsaman signifon.
La celo de Pejzaĝa Antropologio estas kompreni kulture la pejzaĝojn, konsiderante ambaŭ la materialojn de ĝia konstruado kaj ĝiaj videblajn kaj nevideblajn produktojn, ĉar ili konstruas kaj ordigas la spacon laŭ malsamaj niveloj. Ĉi tiu studo, krom permesi al ni rekoni sociajn praktikojn kaj konkretajn sciojn, kondukas al kompreno la sistemojn de reprezentado de la suba situacio de ĉi tiuj praktikoj. Ĉi tiuj ideaj sistemoj enhavas la aparatojn, de kiuj socioj pensas, kunigas kaj ordigas ekziston, kaj manifestas ĝeneralan korespondadon kun bildo de realaĵo. kaj la manieroj, en kiuj socioj pensis kaj estigis apartajn rilatojn kun la naturo, kun la spaco kaj tempo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Alain Roger, franco, filozofio pri pejzaĝo
- Heĝkamparo
- Malferma kamparo
- Pejzaĝismo
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 160.
- ↑ Azorín, samloke.