Albert George Wilson
Albert George Wilson | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Albert George Wilson |
Dato de naskiĝo | 28-a de julio 1918 |
Naskiĝloko | Houston |
Dato de morto | 27-a de aŭgusto 2012 |
Mortoloko | Sebastopol [+] |
Aĝo je morto | 94 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Usono |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | angla lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Albert George Wilson (naskiĝis la 28-an de julio 1918 en Houston, mortis la 27-an de aŭgusto 2012 en Sebastopol) estis usona astronomo
Li ricevis sian doktorecon de filozofio pri matematiko en Caltech en 1947 kun disertaĵo pri Akse simetriaj provarmaj streĉoj en duone nefinita solido.
En 1949 li ricevis postenon en la Observatorio de Monto Palomar, en 1953 li iĝis adjunkta direktoro de la Observatorio Lowell, kaj direktoro inter 1954 kaj 1957. Pli malfrue, li laboris por la RAND Corporation kaj plurajn firmaoj de la privata sektoro.
En 1962 li estis la eldonisto fondinto de la priastronomia revuo Icarus, de 1966 al 1972 li okupis la postenon de asociata direktoro de McDonnell-Douglas Advanced Research Laboratories, li estis poste adjunkta instruisto en Universitato de Suda Kalifornio kie li donis kursojn pri filozofio kaj scienco ĝis sia emeritiĝo.
Li poste aniĝis al la Institute for Man and Science (Instituto por la Homo kaj la Scienco) kaj la Institute of the Future (instituto por la Estonteco), farante lekciojn kaj konsultadojn por ambaŭ grupoj.
Li malkovris plurajn asteroidojn kaj kunmalkovris la periodan kometon 107P/Wilson-Harrington.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Biografio Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Nekrologo, el American Astronomical Society Arkivigite je 2012-10-11 per la retarkivo Wayback Machine