Alberto de Ejbo
Alberto de Ajbo (1420-1475) | ||
---|---|---|
Germana juristo kaj humanisto.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 24-a de aŭgusto 1420 en Kastelo Sommersdorf, apud Ansbach, Germanio | |
Morto | 24-a de julio 1475 en Burgoberbach, Germanio | |
Lingvoj | mezaltgermana • Mezepoka latino • germana • latina vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Bolonjo Universitato de Padovo Universitato de Pavio Universitato de Erfurto | |
Familio | ||
Gefratoj | Gabriel von Eyb (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | tradukisto verkisto poeto-juristo juristo vd | |
Laborkampo | Juro kaj traduko vd | |
Aktiva en | Bamberg • Vircburgo • Erfurto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Albrecht von Eyb (1420-1475) estis juristo, latinisto, humanisto, poeto, pedagogo, studis en la Universitatoj de Pavio, Bolonjo kaj Padovo, li tradukis la Dekameronon de Giovanni Boccaccio (1313-1375), "Philogenia" de Ugolino Pisani (1405-1445)[1], krom aliaj verkoj. La populareco de liaj verkoj atestas ke inter 1472 kaj 1540 ne malpli ol dekdu represaĵoj estis faritaj. Lia verko "Margarita Poetica" (Nurenbergo, 1472) estas lernolibro pri homscienca retoriko, konsistanta je kolekto da tekstoj prozaj kaj versaj el latinaj aŭtoroj, al kiuj li aldonis speco de humanisma elokventeco.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li faris siajn unuajn studojn en Erfurt kaj poste li iris al Italio kaj sin dediĉis al la humanismaj studoj en la Universitatoj de Pavio kaj Padovo. En 1451, li reiris al Germanio, kie li estis nomumita kanoniko en Eichstätt kaj Bambergo. Inter 1452 kaj 1459 li denove troviĝas en Bolonjo kie li ricevis sian diplomon kiel Dokteron pri kanonikeco kaj civila juro. Li ankaŭ estas honorigita kun la posteno kiel ĉambelano de la papo Enea Silvio Piccolomini (1405-1464).
Post sia reveno al Germanio, li ĉefe rezidis en Eichstätt. En 1462, li fariĝis arkidiakono de Würzburg, tamen, trovinte fortan opozicion el la Episkopo de Würzburg, kiu malamis Eyb-on kiel partizano de Alberto Aĥilo (1414-1486), margrafo de Hohelzollern. Oni malmulte scias pri liaj lastaj jaroj.
Lia pli konata kaj plej grava verko estas lia Libro pri la geedziĝo (Ehebüchlein), kie li diskutas ĉu iu viro devas aŭ ne elekti virinon por edziĝi. Tiu verko estis publikigita en 1472. Antaŭ kelkaj jaroj li estis skribinta pri la sama temo latine An viro sapienti ŭor sit ducenda. La germana verko atestas la ĝojojn kaj malĝojojn pri la geedziĝa vivo kaj plenplenas je moralaj filozofiaj maksimoj. En 1474, li finis sian "Spiegel der Sitten" (Spegulo de Moralaĵo), longa verko pri etika morala enhavoj, tre eble bazita sur iu latina originalaĵo. La libro ne estis tiel sukcesa kiel la Libro pri la geedziĝo kaj ne estis presita ĝis 1511. Kelkaj komedioj de Plaŭto estis de li tradukitaj samkiel la Filogenio de Ugolino Pisani. Liaj manuskriptoj estis eldonitaj de Klaus Müller (Sondershausen, 1879) kaj la plej bonaj eldonaĵoj de Eyb estis faritaj de Max Hermann ("Deutsche Schriften des Albrecht von Eyb" (Germanaj skribaĵoj de Alberto de Ejbo, Berlino, 1895).
Selektita verkaro
[redakti | redakti fonton]- Artis rhetoricae praecepta: Gewidmet Johann von Baden, Erzbischof von Trier, 1488, Albrecht von Eyb.), Johann la 2-a de Trier, Ĉefepiskopo)
- Der teütsch Belial, 1497, Jacobus (de Theramo, Archbishop of Taranto), Albrecht von Eyb, Niclas von Wyle
- Margarita Poetarum, 1502
- Margarita poetica: non solum poesim, sed medullam artis rhetoricae ..., 1503
- Principalium Materiarum Margaritae Poeticae Summaria Annotatio, 1503
- Spiegel der sitten, im latein genan[nt Speculum moru[m]: Von güten vnd ...], 1511
- Ob ainem sey zu nemen ain Eelich weib, 1517
- Von dem Eelichen Standt: Ain schöne leer wie sich ain Eeman halten, und sein ..., 1520
- Comedien Plauti Teutsch Zwo Comedie[n] des synreyche[n] poeten Plauti, nämlich in Menechmo vnnd Bachide. Nachuolgent ain Comedien Vgolini Philegenia genannt, Titus Maccius Plautus, 1537
- Deutsche Schriften, 1984, Albrecht von Eyb, Albrecht von Eyb, Max Herrmann, Ugolino Pisani (1405-1445)[1], Titus Maccius Plautus, Max Herrmann (filologo)
- Deutsche Schriften des Albrecht von Eyb: Bd. Das Ehebüchlein, 1890, Albrecht von Eyb, Titus Maccius Plautus, Ugolino Pisani[2]
- An viro sapienti ŭor sit ducenda, (Al Saĝa viro bona edziĝo ĉiam rezerviĝas, 1458-1460), Ŝtata Biblioteko de Munkeno
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Allgemeine Deutsche Biographie
- The Concept of Woman: The Early Humanist Reformation, 1250-1500, Part 2, Prudence Allen
- The Camden House History of German Literature, Camden House Publishing
- Viator, Volume 2, University of California, Los Angeles, Center for Medieval and Renaissance Studies
- Albrecht von Eyb und die Frühzeit des deutschen Humanismus, Max Herrmann, 1893
- Historical Dictionary of German Literature to 1945, William Grange
- Personensuche
- Boccaccio und die deutsche Novellistik: Formen der Transposition ..., Ursula Kocher
- The Graph of Sex and the German Text: Gendered Culture in Early Modern ..., Lynne Tatlock
- WorldCat Identities
- Bibliothèque Nationale de France
- A Companion to the Works of Hartmann Von Aue, Francis G. Gentry
- The Pleasant Comodie of Patient Grisill Von Henry Chettle, Thomas Dekker and ...
- The Songs of Neidhart Von Reuental: 17 Summer and Winter Songs Set to Their ..., Neidhart von Reuenthal
- Les modèles latins des Cent nouvelles nouvelles: des textes de Poggio ...[rompita ligilo], Raphael Zehnder
- Deutsche Dichter der frühen Neuzeit (1450-1600): Ihr Leben und Werk, Stephan Füssel
- Deutsches Unterhaltungsblatt für gebildete Leser aus allen Ständen
- Neo-Latin Drama in Early Modern Europe, Jan Bloemendal,Howard Norland
- A History of Roman Literature: From Livius ..., Volume 1; Volume 165, Parte 1, Michael von Albrecht
- New Advent
- Enciclopedia Italiana