Saltu al enhavo

Riveralcionoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alcedininae)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Riveralcionoj
Eŭropa alciono (Alcedo atthis)
Eŭropa alciono (Alcedo atthis)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Alcededoj Alcedinidae
Subfamilio: Riveralcionoj Alcedinidae
Rafinesque, 1815
Genroj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Riveralcionoj (Alcedininae) estas unu el la tri subfamilioj de birdoj de la familio de alcededoj.

Tiu ĉi subfamilio estas disvastigita tra Afriko, tra orienta kaj suda Azio tiom malproksime kiom ĝis Aŭstralio, kun unu specio, la Komuna alcionoEŭropa alciono (Alcedo atthis) kiu loĝas ankaŭ en Eŭropo kaj norda Azio. Oni supozas, ke la origino de la subfamilio okazis en Azio.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

En 2007 aperis molekulfilogenia esploro kiu montris, ke tiame difinitaj genroj de riveralcionoj ne estis monofiletikaj.[1] Post ĝi dum multaj jaroj esploristoj rearanĝis la taksonomion por monofiletikigi ĉiujn grupojn. Kvar specioj estis metitaj al rekreita genro Corythornis, kaj kvar specioj el Alcedo (nome malgranda alciono, lazura alciono, Bismarka alciono, indigobrusta alciono kaj arĝenta alciono) movigitaj al genro Ceyx.[2] La arĝenta alciono poste estis plue disigita je norda arĝenta alciono kaj suda arĝenta alciono.

En nuna stato de sistematiko preskaŭ ĉiuj birdoj en genro Ceyx havas nur tri fingroj anstataŭ kutimaj por birdoj kvar. La sola escepto estas Sulavesa nanalciono, kiu konservas rudimentan kvaran fingron.[1][3]

La subfamilio enhavas 35 speciojn dividitajn je kvar genroj. La Afrika nanalciono iam estas metita en plia aparta monotipa genro Myioceyx, kaj iam kun aliaj nanalcionoj en genron Ispidina. Laŭ molekulfilogenetika esploro de 2006, Madagaskara nanalciono pli parencas al malaĥitkresta alciono ol al aliaj nanalcionoj, kaj nun estas movigita al Corythornis.[4]

Nune rekonataj specioj de riveralcionoj[2]
Genro Kutima nomo Scienca nomo
Ispidina Afrika nanalciono Ispidina lecontei
Pigmea nanalciono Ispidina picta
Corythornis Madagaskara nanalciono Corythornis madagascariensis
Blankventra alciono Corythornis leucogaster
Malaĥitkresta alciono Corythornis cristatus
Malagasa alciono Corythornis vintsioides
Alcedo Ĉielblua alciono Alcedo coerulescens
Blubrusta alciono Alcedo euryzona
Duoninsula alciono Alcedo peninsulae
Brilblua alciono Alcedo quadribrachys
Bluorela alciono Alcedo meninting
Eŭropa alciono Alcedo atthis
Duonkoluma alciono Alcedo semitorquata
Herkula alciono Alcedo hercules
Ceyx Nigradorsa nanalciono Ceyx erithaca
Nigravosta nanalciono Ceyx melanurus
Sulavesa nanalciono Ceyx fallax
Sangihea nanalciono Ceyx sangirensis
Varia nanalciono Ceyx lepidus
Duforma nanalciono Ceyx margarethae
Sula-insula nanalciono Ceyx wallacii
Burua nanalciono Ceyx cajeli
Papua nanalciono Ceyx solitarius
Manus-insula nanalciono Ceyx dispar
Novirlanda nanalciono Ceyx mulcatus
Novbritia nanalciono Ceyx sacerdotis
Nordsalomona nanalciono Ceyx meeki
Novĝorĝia nanalciono Ceyx collectoris
Gvadalkanala nanalciono Ceyx nigromaxilla
Makira-insula nanalciono Ceyx gentianus
Indigobrusta alciono Ceyx cyanopecta
Suda arĝenta alciono Ceyx argentatus
Norda arĝenta alciono Ceyx flumenicola
Lazura alciono Ceyx azureus
Bismarka alciono Ceyx websteri
Malgranda alciono Ceyx pusillus

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 (2007) “Feeding behavior, toe count, and the phylogenetic relationships among alcedinine kingfishers (Alcedininae)”, Journal of Avian Biology 38 (3), p. 317–326. doi:10.1111/J.2007.0908-8857.03921.x. 
  2. 2,0 2,1 Rollers, ground rollers & kingfishers. World Bird List Version 7.2. International Ornithologists' Union (2017). Alirita 17 May 2017.
  3. Fry, C. Hilary. (1992) Kingfishers, Bee-eaters, and Rollers. London: Christopher Helm. ISBN 978-0-7136-8028-7.
  4. (2006) “A molecular phylogeny of kingfishers (Alcedinidae) with insights into early biogeographic history”, Auk 123 (2), p. 487–499. doi:[[doi:10.1642%2F0004-8038%282006%29123%5B487%3AAMPOKA%5D2.0.CO%3B2|10.1642/0004-8038(2006)123[487:AMPOKA]2.0.CO;2]]. 84824051.  HTML plena teksto (sen bildoj)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]