Bluorela alciono
Bluorela alciono | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Alcedo meninting Horsfield, 1821 | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Bluorela alciono (Alcedo meninting) estas specio de birdoj el familio Alcededoj (aŭ alcionoj) kaj subfamilio riveralcionoj. Ĝia arealo estas en Azio kaj ikludas Hindian subkontinenton kaj Sudorientan Azion. Ĝia preferata habitato estas densaj arbaroj, kie tiuj ĉi birdoj renkonteblas apud rojoj ĉasante fiŝojn kaj aliajn akvajn vertebrulojn.
Aspekte bluorela alciono similas al pli kutima kaj disvastigita Eŭropa alciono (Alcedo atthis), sed havas pli malhelan bluan kronon kaj pli malhele rufajn malsuprajn partojn de la plumaro, kaj ne havas la rufan strion super oreloj. Iĉoj havas plene nigran bekon dum inoj havas ruĝecan malsupran makzelon. Oni agnoskas kelkajn subspeciojn diferencajn je grando kaj detaloj de kolorigo.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Bluorela alciono estas formale priskribita kiel specio far Usona naturalisto Thomas Horsfield en 1821 sub dunomo Alcedo meninting, kun kiu ĝi restas ĝis nun.[2][3] La genra nomo Alcedo estas nomo por alciono en la latina, kaj la specia termino meninting estas la kutima nomo de tiu ĉi birdo en java lingvo.[4] Bluorela alciono estas unu el sep specioj de genro Alcedo, plej parenca al herkula alciono (Alcedo hercules).[5][6]
En relative vasta arealo de la specio rimarkeblas kelkaj lokaj variaĵoj de kolorigo de plumaro, kiuj estas agnoskataj subspecioj:[5]
- A. m. coltarti Baker ECS, 1919 – Nepalo, nordeosta Bharato, norda Tajio kaj ĝenerale Hindoĉinio
- A. m. phillipsi Baker ECS, 1927 – sud-uesta Bharato kaj Srilanko
- A. m. scintillans Baker ECS, 1919 – suda Birmo kaj Tajio
- A. m. rufigastra Walden, 1873 – Andamanoj
- A. m. meninting Horsfield, 1821 – suda Malaja duoninsulo, Borneo, sudaj Filipinoj, insuloj ueste de Sumatro, Javo, Lomboko, Sulaveso, Banggai-insuloj kaj Sula-insuloj.
Iuj fontoj difinal pluajn subspeciojn kiel verreauxii, callima, subviridis kaj proxima, sed plimulto de esploristoj ne konsideras tiujn sufiĉe apartaj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Bluorela alciono estas mezgranda alciono, averaĝe 16 cm longa, aspekte tre simila al Eŭropa alciono (Alcedo atthis). Ĝin apartigas bluaj orelkovriloj, pli profunde kobalte-bluaj supraj partoj de la plumaro kaj pli intense malhele rufaj malsupraj partoj. Junuloj antaŭ la unua mudo havas rufajn orelkovrilojn kaj povas esti konfuzitaj kun plenkreskaj Eŭropaj alcionoj, sed ili havas iom buntajn gorĝojn kaj ruĝecajn bekojn kun blankaj pintoj.[7][8]
Distribuo kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La distribuo de tiu ĉi specio kovras vastajn areojn de Bharato, tra Nepalo, Bhutano, kaj Bangladeŝo al Birmo, Tajio, Kamboĝo, Vjetnamio kaj Malajzio. Kutime la birdoj vivas proksime al riveroj, rojoj, lagoj aŭ marĉoj en densaj ĉiamverdaj arbaroj aŭ mangrovoj en altecoj ne pli ol 1000 m super marnivelo.
Konduto kaj ekologio
[redakti | redakti fonton]La bluorela alciono estas nemigra, kaj plenkreskaj birdoj plej ofte havas stabilajn teritoriojn. Ili kutime sidas sur branĉoj super rojoj aŭ akvujoj kaj ĉasas predon, kiun ĝi kaptas plonĝante de la branĉo en la akvon kun granda rapido kaj precizo. Plejparto de la specia dieto konsistaj je fiŝoj, sed tiuj ĉi birdoj ankaŭ volonte ĉasas krustacojn, larvojn de libeloj, lokustojn kaj mantedojn.[9]
Reprodukta sezono de bluorelaj alcionoj kutime estas de majo ĝis junio, sed en suda Bharato kaj Hindoĉinio la birdoj ofte havas duan reproduktan oportunon ĉirkaŭ januaro, se somero estis tro varmega. Por nestumi ili fosas horizontalajn ternestojn ĝis 1 m longajn en vertikalaj terklinoj de bordoj de rojoj aŭ lagoj. Kutima ovaro estas inter 5 kaj 7 blankaj kaj preskaŭ perfekte sferaj ovoj.[7]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BirdLife International (2016). “Alcedo meninting”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22683042A92974788. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22683042A92974788.en. Alirita 12 November 2021..
- ↑ (1821) “Systematic arrangement and description of birds from the island of Java”, Transactions of the Linnean Society of London 13, p. 133–200 [172]. doi:10.1111/j.1095-8339.1821.tb00061.x.
- ↑ (1945) Check-list of Birds of the World 5. Harvard University Press, p. 173–174.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. [htt://archive.org/details/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling/e/n40 40], 250. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ 5,0 5,1 Rollers, ground rollers & kingfishers. World Bird List Version 7.3. International Ornithologists' Union (2017). Alirita 3 December 2017.
- ↑ (2017) “A phylogeny of kingfishers reveals an Indomalayan origin and elevated rates of diversification on oceanic islands”, Journal of Biogeography 45 (2), p. 1–13. doi:10.1111/jbi.13139.
- ↑ 7,0 7,1 Ali, S.. (1983) Handbook of the Birds of India and Pakistan. Volume 4, 2‑a eldono, Oxford University Press, p. 78–80.
- ↑ Baker, ECS. (1927) The Fauna of British India including Ceylon and Burma. Birds. Volume 4, 2‑a eldono, Taylor and Francis, p. 254–258.
- ↑ Becking, JH. (1989) Henri Jacob Victor Sody, 1892-1959: His Life and Work. Brill Archive.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|