Ceyx
Ceyx | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nigradorsa nanalciono (Ceyx erithaca)
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||||
23 (vidu tekston) | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ceyx estas genro de malnovmondaj birdoj el familio alcededoj kaj subfamilio riveralcionoj. Ĝia arealo inkludas teritoriojn de Sudeosta Azio ĝis la Salomonoj, kun certaj specioj endemiaj nur en kelkaj malgrandaj insuloj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Laŭ nuna sistematiko Ceyx estas la plej speciriĉa genro de riveralcionoj. Plejparto de la birdoj en tiu ĉi genro estas relative malgrandaj, kutime nomataj nanalcionoj. Kompare kun parenca genro Alcedo, kies anoj emas kapti fiŝojn kaj akvajn senvertebrulojn en rojoj kaj riveroj, birdoj el Ceyx estas pli teraj kaj ne nepre ĉasas en akvo.[1] Krome, kolorigoj de plumaro en Ceyx estas pli varia ol en Alcedo, interalie ne ĉiuj birdoj el Ceyx havas koloron blua.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La genron formale enkondukis franca naturalisto Bernard Germain de Lacépède en jaro 1799. La nomo estas tradicia latinigo de greka nomo Kejkso (Κήϋξ) el mito pri Alkiona kaj Kejkso — du geamantoj, kiuj kolerigis Zeŭson kaj estis transformitaj je akvobirdoj, laŭ certaj fontoj ĝuste je alcionoj.[2] Nuntempe oni plej ofte prononcas la genronomon Ceyx kiel [sijks] (IFA: [ˈsiːɪks]) kaj ne [kejks] pro influo de la latina. La tipa specio de la genro estas nigradorsa nanalciono (Ceyx erithaca).[3]
En 2007 publikiĝis molekulfilogenetika esploro pri riveralcionoj, kiu montris, ke tiama disigo de la subfamilio je genroj ne formis monofiletikajn grupojn.[4] Ekde tiam, oni faris grandan rearanĝon de klasado de riveralcionoj, interalie malgranda alciono, lazura alciono, Bismarka alciono, indigobrusta alciono, kaj norda kaj suda arĝentaj alcionoj estis movigitaj el Alcedo al Ceyx.[5] Laŭ nuna sistematiko preskaŭ ĉiuj birdoj en genro Ceyx havas nur tri fingrojn en ĉiu piedo anstataŭ kutimaj por birdoj kvar. La sola escepto estas la Sulavesa nanalciono (Ceyx fallax), kiu konservas rudimentan kvaran fingron.[4][6] Pro tio ĉi iam oni nomas la genron Ceyx trifingraj alcionoj.
Varia nanalciono (Ceyx lepidus) antaŭe estis konsiderata komuna specio por ĉiuj alcionoj de Molukoj kun 15 agnoskitaj subspecioj, sed genetika esploro de 2013 montris, ke plimulto de tiuj subspecioj, pro sia izolita pozicio sur malgrandaj insuloj kaj manko de kontakto kun aliaj subspecioj, jam sufiĉe genetike disiĝis por esti konsiderataj apartaj specioj.[7] 12 el 15 subspecioj de varia nanalciono estis ekde tiam promociitaj al statuso de specioj, kaj la varian nanalcionon mem oni nun rekomendas nomi Moluka nanalciono.[5]
En certas sistematikoj oni unuigas genron Ceyx kun Afrika genro Ispidina.[6]
Specioj
[redakti | redakti fonton]Laŭ nuna sistematiko la genro enhavas 23 speciojn:[5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Woodall, Peter. (2001) Handbook of the Birds of the World. Volume 6, Mousebirds to Hornbills. Lynx Edicions, p. [htt://archive.org/details/handbookofbirdso0001unse/e/103 103–187]. ISBN 978-84-87334-30-6.
- ↑ Lacépède, Bernard Germain de. (1799) Discours d'ouverture du Cours d'histoire naturelle des animaux vertébrés et a sang rouge: Tableau des sous-classes, divisions, sous-divisions, ordres et genres des oiseaux. Plassan.
- ↑ (1945) Check-list of Birds of the World 5. Harvard University Press.
- ↑ 4,0 4,1 (2007) “Feeding behavior, toe count, and the phylogenetic relationships among alcedinine kingfishers (Alcedininae)”, Journal of Avian Biology 38 (3), p. 317–326. doi:10.1111/J.2007.0908-8857.03921.x.
- ↑ 5,0 5,1 5,2 Rollers, ground rollers & kingfishers. World Bird List Version 14.1. International Ornithologists' Union (December 2023). Alirita 6 January 2024.
- ↑ 6,0 6,1 Fry, C. Hilary. (1992) Kingfishers, Bee-eaters, and Rollers. London: Christopher Helm. ISBN 978-0-7136-8028-7.
- ↑ (2013) “Phylogeography of the Variable Dwarf-Kingfisher Ceyx lepidus (Aves: Alcedinidae) inferred from mitochondrial and nuclear DNA sequences”, Auk 130 (1), p. 118–131. doi:10.1525/auk.2012.12102. 55352878.
|