Aleksandra Fjodorovna (Alix de Hesio-Darmstadt)
Alix de Hesio-Darmstadt, germane Alix von Hessen-Darmstadt, plena formala nomo Victoria Alix Helena Louise Beatrice von Hessen und bei Rhein (naskiĝis la 6-an de junio 1872 en Darmstadt, ĉefurbo de la grandduklando Hesio-Darmstadt, ekde 1871 parto de la Germana Regno — mortis en la nokto inter la 16-a kaj la 17-a de julio 1918 en Jekaterinburg, Rusio) estis princidino de la grandduklando Hesio-Darmstadt kaj car-edzino de la Rusia Imperio.
Imperiestrino
[redakti | redakti fonton]![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d5/Wedding_of_Nicholas_II_and_Alexandra_Feodorovna_by_Laurits_Tuxen_%281895%2C_Hermitage%29_crop_01.jpg/220px-Wedding_of_Nicholas_II_and_Alexandra_Feodorovna_by_Laurits_Tuxen_%281895%2C_Hermitage%29_crop_01.jpg)
Per sia edziniĝo kun la rusia tronheredonto Nikolaj ALeksandroviĉ en 1894 ŝi iĝis la lasta regantino de la Rusia Imperio. Tiucele ŝi konvertiĝis de luteranismo al la Rusa Ortodoksa Eklezio kaj alprenis la rusajn personan kaj patronomon Aleksandra Fjodorovna (ruse Александра Фёдоровна). Ŝi estis la sesa infano kaj kvara filino de la grandduko Ludoviko la 4-a de Hesio-Darmstadt kaj de la princidino Alice, kiu estis la dua plej aĝa filino de la reĝino Viktoria de Britio, la avino de Alix.
Aresto, ekzilo kaj morto
[redakti | redakti fonton]Dum la Februara revolucio en 1917 la caro Nikolao estis devigita abdiki kaj la familio estis sendita kiel arestitoj al la Aleksandra palaco (Carskoje Selo) dum okazis sekretaj intertraktoj pri ilia eventuala foriro al Britio. La reĝo Georgo la 5-a de Britio, kuzo de Alix kaj de Nikolao, unue aprobis la proponon de la Provizora registaro de Rusio, sed en julio 1917 rifuzis tion. La situacio en Petrogrado iĝis tro streĉa, oni timis samtempe germanan ofensivon, bolŝevistan puĉon aŭ monarĥiisman ŝtatrenverson, do la registaro decidis sendi la eks-caran familion al ekzilo en Tobolsko. La 26-an de aprilo 1918 ŝi kun Nikolao kaj ilia filino Maria estis translokitaj al la domo Domo de Ipatjev en Jekaterinburgo, kie en la nokto inter la 16-a kaj la 17-a de julio 1918 la tuta familio, iliaj akompanantoj kaj servistoj, estis pafmortigitaj.
Personaj trajtoj
[redakti | redakti fonton]Iuj observantoj trovis ŝin orgojla, avara kaj rigora. Aliaj konsideris ŝin bonkora kaj interne humila. Ĉiuj konstatis ŝian fortan karakteron, sinregon kaj dominadon en la familio. Ŝi estis tre religiema.
Malgraŭ sia germana deveno, ŝi ne sentis inklinon al la germana kulturo kaj Germanio ĝenerale kaj dum ekzilo en Tobolsko plurfoje diris ke "preferas morti en Rusio ol esti savita de germanoj"[1]. Ŝiaj filinoj malbone konis la germanan kaj ne parolis ĝin hejme, alparolante ŝin ruse aŭ angle. Ŝia filo tute ne parolis germane[2].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 93. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 94. ISBN = 9785912151620.
- Naskiĝintoj en 1872
- Mortintoj en 1918
- Virinoj
- Naskiĝintoj la 6-an de junio
- Mortintoj la 17-an de julio
- Hesia dinastio
- Hesio-Darmstadt
- Romanovoj
- Historio de Hesio
- Konvertitoj de protestantismo al ortodoksismo
- Rusiaj nobeloj
- Caredzinoj de Rusio
- Rusaj ortodoksaj sanktuloj
- Rusoj kondamnitaj al mortpuno
- Kristanaj reĝaj sanktuloj