6-a de junio
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
junio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2025 tagoj |
La 6-a de junio estas la 157-a tago de la jaro (la 158-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 208 tagoj restas.
Je la 6-a de junio okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 824: Eŭgeno la 2-a iĝis papo
- 848: Karlo la 2-a kroniĝis en Orléans kiel reĝo de Okcidentfranka imperio
- 863: Cirilo kaj Metodo alvenis al Grandmoravia imperio laŭ la peto de fürst Rostislav al imperiestro Miĥaelo la 3-a
- 1242: Kontraŭjudismo: en Parizo laŭ ordono de antaŭa papo Gregorio la 9-a oni bruligis 24 librokolektojn de Talmudo
- 1513: Venko de svisa armeo super la franca en batalo de Novara (Lombardujo)
- 1523: Gustavo Vasa ekreĝis en Svedio kun la sekva malfondo de la Unio de Kalmar - la tago iĝis nacia tago de Svedio
- 1569: Vojevodio Kievo kaj Vojevodio Braclavo aliĝis al Krono de la Regno de Pollando
- 1610: Francisko el Sales kunfondis en Annecy religiulinan Ordenon de Vizito de Maria
- 1617: Ferdinando la 2-a iĝis reĝo de Ĉeĥio
- 1620: Ferdinando la 2-a komisiis al Maksimiliano la 1-a la administradon de Ĉeĥio
- 1654: Karolo la 10-a Gustavo iĝis reĝo de Svedio sekve de la abdiko de reĝino Kristina
- 1660: Reĝlandoj Svedio kaj Danio-Norvegio subskribis Traktaton de Kopenhago, kiu finis la Nordian Militon
- 1674: Barato: liberiginta ĝatiojn de Maharaŝtro, Ŝivaĝi kroniĝis kiel unua maharaĝo de Maratha Imperio
- 1683: Oksfordo: Muzeo Ashmolean malfermiĝis en la Universitato de Oksfordo kiel unua universitata muzeo en la mondo
- 1710: Aŭgusto la 2-a dekrete fondis Reĝan Polan kaj Elektan Saksian Manufakturon de Porcelano, en kiu de tiam estas produktata porcelano de Meißen
- 1752: Incendio konsumas trionon de la teritorio de Moskvo
- 1761: Pasado de Venuso
- 1769: Markizo de Pombal metis inkvizicion sub la reĝan protekton en Portugalio
- 1808: Joseph Bonaparte iĝis reĝo de Hispanio
- 1808: Milito de Hispana Sendependiĝo: venko de hispana armeo en batalo de El Bruc (apud Barcelono)
- 1809: Svedio enkondukis konstitucion
- 1844: Kristana Asocio de Junaj Viroj fondiĝis en Londono - kontribuinta al popularigo de korbopilkado kaj manpilkado
- 1859: Reĝino Viktorino proklamis Kvinslandon sendependa
- 1867: En Parizo pola elmigranto kaj januara ribelinto Antoni Berezowski provis pafmortigi rusian imperiestron Aleksandron la 2-a
- 1882: Elektra gladilo patentigita en Usono
- 1882: 100 000 mortigitaj kaŭze de ciklono kiu trafis Bombay (nun Mumbajo)
- 1888: Unuiĝinta Reĝlando aneksis Kristnaskinsulon
- 1891: En Krakovo fondiĝis Krakova Volontula Savista Asocio (la dua en Eŭropo - post la Viena)
- 1894: Germana futbalklubo Karlsruher SC fondiĝis
- 1912: Vulkano Novarupta erupcias en Alasko. Tiu estas la dua plej granda dokumentita erupcio en la historio.
- Unua mondmilito
- 1919: Hungara reĝlando: Hungara Komunista Armeo malfondis Respublikon Prekmurje
- 1919: Vatikano: Achille Ratti, posta papo Pio la 11-a estis nomumita apostola nuncio en Dua Pola Respubliko
- 1920: Sopot, apartenanta nun al distrikto Wejherowo, estis enigita al Libera Urbo Dancigo - okaze de tio malfermiĝis unua kazino
- 1922: Dua Pola Respubliko: la dua fakul-registaro de Antoni Ponikowski falis, kiun eniris i.a. Kazimierz Sosnkowski kaj Gabriel Narutowicz
- 1924: Frankfurt-Höchst: teknika administra konstruaĵo de Farbwerke Hoechst, dizajnita de arkitekto Peter Behrens, estas inaŭgurita - esenca verko de industria arkitekturo
- 1925: Usono: aŭtomobila firmao Chrysler kun sidejo en Miĉigano estis fondita sub gvido de Walter Chrysler
- 1931: Vajmara Respubliko: Vitropalaco en Munkeno tute bruliĝis
- 1932: Alexandru Vaida-Voevod la duan fojon iĝis ĉefministro de Rumanio
- 1933: Usono: en Nov-Ĵerzejo ekfunkciis unua kinejo-parkumejo
- 1939: Holokaŭsto: ŝipo transportanta 907 judajn rifuĝintojn de la Tria Regno navigas de haveno al haveno sen esti akceptita ie ajn
- Dua mondmilito
- 1940: Berlino: ordono pri enkonduko de germana krim-leĝo en teritorio enkorpigita al Tria Regno, kiu ekvalidos de la 15-a de junio 1940 rilate al poloj kaj judoj kaj daŭros ĝis la 4-a de decembro 1941; Okcidenta Fronto: germana 9-a Armeo trarompis la francan defendon - retiriĝo de du el kelkaj francaj armeoj al la dua defendzono
- 1941: Al koncentrejo Aŭŝvico alvenis unua transporto de 60 ĉeĥoj; Feldmarŝalo Wilhelm Keitel ordonis nome de Hitler mortpafi politikajn komisarojn kaptitajn en Sovetunio; Francio de la reĝimo de Vichy: lasta germana aviadilo kun pilotoj kaj mekanikistoj forlasis Sirion
- 1942: Usono deklaris militon al Rumanio, Bulgario kaj Hungario; pola ekzila registaro sendis al Aliancanoj noton pri preventado de la ekstermo de judoj en Pollando; al koncentrejo Dachau alvenis transporto de kelkdekaj polaj katolikaj pastroj de koncentrejo Buchenwald; nokte RAF atakis Emden
- 1943: Operaco Reinhardt: al koncentrejo Aŭŝvico alvenis mil judoj de Provinco Vartlando; de la 6-a ĝis la 7-a de junio soveta aviado atakis fervojan nodon en Uniecza/Uneĉa (Smolenska provinco)
- 1944: Taĉmento de SS pafmortigis proksime al Biała Podlaska 6 belorusojn kaj 4 polojn; T-Tago: Batalo de Normandio komenciĝis — la plej granda albordiĝo en la milita historio; Orientaj Limregionoj: Ruĝa Armeo transpaŝis antaŭmilitan polan landlimon apud Sarny (nun en Rivna provinco)
- 1945: Brazilo deklaris militon al Japanio; en Wierzchowiny (distrikto Krasnostawski) soldatoj de la Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando masakris loĝantaron de ukraina nacieco — post kelkaj tagoj frakasitaj de NKVD (komunista propagando laŭtigis kazon de la masakro, sed nur eltombigis unu tombon kun 2 viktimoj)
- 1946: Novjorko: Nacia Korbopilkada Asocio fondiĝis
- 1949: Angla verkisto George Orwell publikigis sian romanon 1984, kiel averto kontraŭ totalismaj reĝimoj
- 1953: Aŭtoritatoj de Pola Popola Respubliko ordonis al radiofoniaj entreprenoj en Varsovio kaj Dzierżoniów forigon en produktataj radioriceviloj de la radioondoj uzataj de la Radio Libera Eŭropo
- 1954: Inaŭguro en Moskvo de la Monumento de Georgo la Longbraka
- 1956: Universitato Tel-Avivo fondiĝis en Israelo
- 1959: Turkio: pluvego kaŭzis inundon en Konya - 4000 bestoj estis inunditaj
- 1976: Tumultoj ĉe Soweto en Sud-Afriko
- 1980: Pollando: la plej granda en Orienta Bloko festivalo de rok-muziko komenciĝis en Jarocin
- 1981: En barata Biharo kelkcent personoj pereis pro falo de pasaĝera trajno de ponto al rivero
- 1982: Libana milito komenciĝis - Israelo atakis sudan Libanon
- 1984: Aleksej Paĵitnov inventis en Sovetunio popularan ludon Tetriso — unu el la plej multe venditaj videoludoj
- 1984: Barata armeo konkeris Harmandir Sahib, la sanktan lokon de sikismo (pereis 1200 homoj)
- 1985: Postrestaĵoj de Josef Mengele estis elterigitaj en Embu das Artes (Brazilo)
- 1990: Senkomunismigo: en Pollando ekvalidis leĝo pri malfondo de la Ĉefoficejo pri Kontrolo de Publikaĵoj kaj Spektakloj (cenzuro)
- 1992: 47 personoj pereis en Panamo en katastrofo de Boeing 737 apartenanta al Copa Airlines
- 1994: 160 personoj pereis en katastrofo de aviadilo Tu-154M apud ĉina urbo Ŝjiano (la plej granda en historio de Ĉinio)
- 1994: Pro tertremo kun descendo de lavango kaj laharo de vulkana deklivo en sud-okcidenta Kolumbio ĉ. 1100 personoj mortis en valo de rivero
- 1999: Komputviruso Worm.ExploreZip unuafoje aperis en Israelo kaj infektis milojn da komputiloj en la mondo
- 2002: Super Mediteraneo eksplodis asteroido
- 2003: Registaro de Kamboĝo kaj UN-oficialuloj subskribis interkonsenton pri fondo de tribunalo por prijuĝi krimojn de Ruĝaj Kmeroj
- 2004: Barata Unio: dum kunsido de la Barata Parlamento prezidento Abdul Kalam anoncis, ke la tamila lingvo estos la unua oficiale agnoskita klasika lingvo de Barato
- 2005: Prezidento de Bolivio Carlos Mesa anoncis sian demision pro sociaj protestoj
- 2007: Germanio: G8-pintkonferenco en Heiligendamm komenciĝis
- 2008: Nacia Asembleo en Japanio akceptis rezolucion por ke la registaro agnosku ajnuojn en Hokajdo enlanda popolo kaj ĉesu ilian diskriminacion
- 2010: Beatigo de Jerzy Popiełuszko, katolika sacerdoto de Solidareco, murdita
- 2010: Pola atletikistino Anita Włodarczyk akiris en Bydgoszcz mondrekordon pri martelĵeto (78,30 m)
- 2012: Pasado de Venuso (la lasta ĉi-jarcente)
- 2012: Siria enlanda milito: proregistaraj alavitaj batalgrupoj masakris 78 civilulojn en du vilaĝoj apud Hamao
- 2013: Rami Hamd Allah iĝis ĉefministro de Palestina Aŭtonomio
- 2014: En Hungario establiĝis la Tria Kabineto Orbán
- 2015: Apostola vizito de papo Francisko al Sarajevo en Bosnio kaj Hercegovino
- 2019: Antti Rinne iĝis ĉefministro de Finnlando
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2023: je la 5-a horo estis eksplodigita akvobaraĵo sur Dnipro en Nova Kaĥovka, kio sekvigis altiĝon de akvonivelo, inundon de granda areo kaj evakuadon de loĝantaro — Rusio kaj Ukrainio akuzas unu la alian
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1436: Regiomontanus, germana matematikisto, astronomo kaj astrologo (m. 1476)
- 1502: Johano la 3-a, reĝo de Portugalio (m. 1557)
- 1519: Andrea Cesalpino, itala filozofo, botanikisto, kuracisto, anatomo (m. 1603)
- 1530: Jan Kochanowski, pola renesanca poeto kaj humanisto, unu el la plej eminentaj en tiutempa Eŭropo, reĝa sekretario, kontribuinta al disvolvo de la pola literatura lingvo, tradukisto (m. 1584)
- 1576: Johano Diodato, itala kalvina teologo kaj diplomato, profesoro pri la hebrea en Universitato de Ĝenevo, Biblio-tradukisto en la italan lingvon (m. 1649)
- 1599: Diego Velázquez, hispana pentristo kaj portretisto de baroko (m. 1660)
- 1606: Pierre Corneille, franca dramisto, ano de Franca Akademio (m. 1684)
- 1661: Giacomo Antonio Perti, itala komponisto kaj kapelmajstro (m. 1756)
- 1678: Louis Alexandre de Bourbon, franca nobelo el dinastio Burbonoj (m. 1737)
- 1714: Jozefo la Reformisto, reĝo de Portugalio el dinastio Braganzo (m. 1777)
- 1735: Anton Schweitzer, germana komponisto kaj orkestrestro (m. 1787)
- 1740: Louis-Sébastien Mercier, franca verkisto kaj retorikisto (m. 1814)
- 1755: Nathan Hale, unua usona spiono dum la Usona Milito de Sendependeco, ekzekutita (m. 1776)
- 1799: Aleksandr Puŝkin, rusa poeto kaj fondinto de la moderna rusa literaturo, esperantigata de pluraj tradukistoj, i.a. de Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko (m. 1837)
- 1799: Henri Monnier, franca pentristo, ilustristo kaj verkisto (m. 1877)
- 1809: Heinrich Ludolf Ahrens, germana klasika filologo kaj pedagogo (m. 1881)
- 1819: Ernst Wilhelm von Brücke, aŭstra kuracisto kaj plurfaka kontribuinto al fiziologio (m. 1892)
- 1825: Ignaz Vinzenz Zingerle, aŭstra poeto kaj regionhistoriisto (m. 1892)
- 1835: Adolf Heyduk, ĉeĥa poeto, reprezentanto de la literatura grupo majanoj, elstara subtenanto de ĉeĥaj-slovakaj rilatoj, esperantigata (m. 1923)
- 1841: Eliza Orzeszkowa, pola verkistino de pozitivisma epoko, konata de la romano Marta esperantigita de Zamenhof mem, enestanta en Pola Antologio (m. 1910)
- 1850: Karl Ferdinand Braun, germana Nobelpremiita fizikisto, prilaborinta kristaldetektilon (m. 1918)
- 1859: Donát Bánki, hungara inĝeniero kaj inventisto (m. 1922)
- 1863: Wincenty Lutosławski, pola filozofo, spertulo pri Platono, nacia aganto, profesoro, poligloto, tradukisto, pioniro de jogo kaj abstinado (m. 1954)
- 1865: Antoon Jozef Witteryck, belga presisto, fondinto de Bruĝa Grupo Esperantista, prezidanto de Belga Ligo Esperantista, membro de Lingva Komitato, aŭtoro de i.a. Kelkaj Floroj Esperantaj (m. 1934)
- 1868: Robert Scott, angla oficiro kaj esploristo de Antarkto (m. 1912)
- 1875: Thomas Mann, germana Nobelpremiita verkisto, aŭtoro de la traktaĵo Sufero kaj grando de Richard Wagner, romano Doktor Faustus, novelo La morto en Venecio, esperantigata (m. 1955)
- 1877: Karl Mras, aŭstra klasika filologo (m. 1962)
- 1879: Artur Degen, germana popollerneja instruisto, prezidanto de la Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj kaj fondinto de la Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj, Esperanto-vortaristo (m. nekonata)
- 1886: Endre Bajcsy-Zsilinszky, hungara politikisto, ĵurnalisto (m. 1944)
- 1891: Sarolta Lányi, hungara poetino kaj tradukistino (m. 1975)
- 1891: Masti Venkatesha Iyengar, barata verkisto el Karnatako, aŭtoro de pli ol 140 libroj en la kanara lingvo kaj la angla (m. 1986)
- 1896: Italo Balbo, itala aviadisto kaj faŝista politikisto (m. 1940)
- 1896: Henry Allingham, angla supercentjarulo (m. 2009)
- 1897: Nándor Kóra-Korber, rumania hungara grafikisto, pentristo (m. 1953)
- 1899: Róbert Reiter, hungarlingva, germanlingva verkisto, poeto (m. 1989)
- 1900: Fréda B. Kovács, hungara verkistino elmigrinta (m. 1969)
- 1901: Soekarno, unua prezidento de Indonezio (m. 1970)
- 1903: Aram Ĥaĉaturjan, armena komponisto de klasika muziko kaj pedagogo (m. 1978)
- 1905: Sinha Laksmiswar, barata instruisto pri slojdo, disĉiplo kaj amiko de Tagore, esperantlingva prelegvojaĝanto en Svedio, Estonio, Latvio kaj Pollando, kunfondinto de Bengala Esperanto-Instituto, lia traduko de Malsata ŝtono iniciatis Serion Oriento-Okcidento (m. 1977)
- 1906: Mária Borsai, rumania hungara fabelverkistino (m. 1990)
- 1912: Andor Borbáth, rumania hungara kuracisto (m. 2000)
- 1913: Széffedin Sefket bej, ruman-hungara verkisto, poeto, ĵurnalisto, kanttekstaŭtoro, libretisto, scenarlibretisto, filmreĝisoro, aktoro (m. 1967)
- 1925: Erika Weinzierl, aŭstra historiistino pri rolo de la Eklezio dum la nacisocialisma tempo (m. 2014)
- 1931: Imre Antal, hungara lokhistoriisto, lernejhistoriisto
- 1933: Dezső Kalinovszky, rumania hungara ĵurnalisto
- 1934: Alberto la 2-a, sesa reĝo de la belgoj (1993-2013)
- 1938: Vladimír Jiránek, ĉeĥa reĝisoro de animeaj filmoj (m. 2012)
- 1943: Richard E. Smalley, usona Nobelpremiita kemiisto (m. 2005)
- 1947: Táňa Fischerová, ĉeĥa aktorino, verkistino, prezentistino, politikistino kaj civita aktivulo (m. 1919)
- 1947: David Blunkett, brita politikisto, denaska blindulo
- 1950: Péter Bálint, hungara aktoro laboranta en Veszprém
- 1950: Aljaksiej Dudaraŭ, sovetia, belorusa dramisto, scenaristo kaj tradukisto (m. 2023)
- 1954: Magdalena Łazarkiewicz, pola reĝisorino
- 1955: Tadeusz Cymański, pola politikisto, membro de Eŭropa Parlamento, samideano
- 1956: Björn Borg, sveda tenisisto, gajninto de la Davisa Pokalo
- 1958: Kai Brodersen, germana historiisto kaj filologo klasika
- 1958: Marvan Barguti, palestina politikisto, gvidanto de Fatah
- 1965: Emil Barchański, pola lernanto kaj opoziciisto, la plej juna viktimo de la milita stato en Pollando, distingita postmorte per Ordeno Polonia Restituta (m. 1982)
- 1978: Carl Barât, angla muzikisto, gitaristo kaj aktoro
- 1978: Brigitta Kele, rumania hungara operkantistino
- 1978: Judith Barsi, usona infana aktorino, rolinta en la filmo La antaŭtempa lando, murdita (m. 1988)
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 1134: Norberto el Xanten, germana ordenfondinto kaj sanktulo
- 1671: Stepan Razin, rusa dona kozako, komandanto de ribelo, ekzekutita (n. ĉirkaŭ 1630)
- 1677: Andreas Toppius, germana teologo kaj historiisto (n. 1605)
- 1695: Vincenzo Albrici, itala komponisto kaj orgenisto (n. 1631)
- 1710: Louise de La Vallière, franca nobelino, amantino de la franca reĝo Ludoviko la 14-a (n. 1644)
- 1789: Poul Egede, norvega-dana teologo, misiisto kaj tradukisto (n. 1708)
- 1799: Patrick Henry, usona advokata, politikisto, plantejisto, unu el patroj-fondintoj de Usono (n. 1736)
- 1813: Alexandre-Théodore Brongniart, franca arkitekto, kreinto de novklasikaj konstruaĵoj kiel la Tombejo Père-Lachaise (n. 1739)
- 1818: Jan Henryk Dąbrowski, pola nacia heroo, generalo de la armeo de Varsovia Duklando, kreinto de Polaj Legioj en Italio (n. 1755)
- 1832: Jeremy Bentham, angla juristo, filozofo, ekonomikisto, unu el ĉefaj reprezentantoj de liberalismo, kunaŭtoro de filozofia koncepto pri utilismo, adepto de libera merkato (n. 1748)
- 1843: Friedrich Hölderlin, germana verkisto kaj poeto, specimene esperantigata de Guido Holz kaj Hans-Georg Kaiser (n. 1770)
- 1861: Camillo Benso di Cavour, itala politikisto por la reunuiĝo de Italio (n. 1810)
- 1878: Robert Stirling, skota pastro kaj inventisto de la Stirling-motoro (n. 1790)
- 1883: Ciprian Porumbescu, rumana komponisto kreinta melodion kaj tekston de la rumana nacia himno Trei culori kaj la albana Himni i Flamurit (n. 1853)
- 1891: Sir John A. Macdonald, unua ĉefministro de Kanado (n. 1815)
- 1895: Henry Phillips, usona advokato kaj filologo, sekretario kaj bibliotekisto de Amerika Filozofia Societo, tradukisto de la Unua Libro de Zamenhof (n. 1838)
- 1914: Adolf Lieben, aŭstra kemiisto kaj apotekisto, lernanto de Robert Bunsen (n. 1836)
- 1919: Enryō Inoue, japana filozofo, pedagogo, naciisto kaj influa budano, okupiĝanta pri metafiziko kaj paranormaleco (n. 1858)
- 1925: Pierre Louÿs, franca poeto, majstro de erotika literaturo (n. 1870)
- 1931: Béla Kovácsy, hungara bestkuracisto kaj agrikulturisto (n. 1861)
- 1937: Géza Földes, hungara ĵurnalisto kaj pedagogo (n. 1857)
- 1945: Stepan Szuchewycz, ukraina advokato kaj aŭstra oficiro (n. 1877)
- 1946: Gerhart Hauptmann, germana Nobelpremiita verkisto ligita kun Silezio (n. 1862)
- 1947: Władysław Raczkiewicz, pola juristo kaj politikisto, partoprenanto de ambaŭ mondmilitoj kaj de la pola-bolŝevika milito, unua prezidento la pola ekzila registaro, kontraŭkomunisto (n. 1885)
- 1948: Louis Lumière, franca pioniro de kino (n. 1864)
- 1950: Miklós Bánffy, hungara grafo, framasono, verkisto kaj politikisto, edzo de Aranka Váradi (n. 1873)
- 1961: Carl Gustav Jung, svisa psikologo kaj psikiatro, fondinto de analiza psikologio, enkondukinto de pluraj nocioj kiel arketipo, animao/animuso, komplekso, kolektiva malkonscio, konscio, masko (n. 1875)
- 1962: Yves Klein, franca pentristo kaj skulptisto (n. 1928)
- 1968: Robert F. Kennedy, usona senatano kaj Ĝenerala Advokato de Usono, frato de John F. Kennedy, murdita (n. 1925)
- 1977: Leon Cyboran, pola historiisto pri la hinda filozofio, kies instruadon enkondukis al filozofiaj fakultatoj, disĉiplo de Eugeniusz Słuszkiewicz, sanskritologo, jogano, tradukisto de la plej malnovaj komentarioj pri jogo, kontraŭkomunisto, malaperinto (n. 1928)
- 1982: Caitlín Maude, irlanda poetino, kantistino, muzikistino (n. 1941)
- 1983: Hans Leip, germana verkisto, aŭtoro de la poemo Lili Marleen (n. 1893)
- 1984: Jarnail Singh Bhindranwale, barata religiulo, sika separisto (n. 1947)
- 1987: Gyula Zathureczky, hungara ĵurnalisto, redaktoro (n. 1907)
- 1991: Stan Getz, usona ĵaza muzikisto ludanta kun tenorsaksofono (n. 1927)
- 1991: Sándor Kozocsa, hungara bibliografo, literaturhistoriisto (n. 1904)
- 1997: Magda Gábor, hungara-usona aktorino, fratino de Zsa Zsa Gabor kaj Éva Gábor (n. 1915)
- 1997: Klára Bihari, hungara verkistino kaj poetino (n. 1917)
- 2000: Frédéric Dard, franca verkisto (n. 1921)
- 2005: Anne Bancroft, usona aktorino rolinta en la filmoj La Diplomito, La elefantulo (n. 1931)
- 2006: Kamill Sándorfy, hungara-kanada kemiisto okipiĝinta pri fenoloj kaj spektroskopio (n. 1920)
- 2008: Ferenc Sánta, hungara verkisto, kies romano estis esperantigita (n. 1927)
- 2010: Khaled Mohamed Saeed, egipta civitano, viktimo de polica perforto, simbolo de kontraŭregistaraj protestoj (n. 1982)
- 2013: Esther Williams, usona naĝistino kaj aktorino (n. 1921)
- 2013: Tom Sharpe, angla satira verkisto pasiginta vivparton en Sudafriko (n. 1928)
- 2015: Pierre Brice, franca filma kaj televida aktoro, konata kiel indiana Winnetou (n. 1929)
- 2015: Jiří Patera, ĉeĥa esperantisto, tradukisto, membro de Esperanto-kluboj, redaktoro de "Starto", kontribuinta al "Monato", "La Gazeto", "Paco", honora membro de ĈEA (n. 1935)
- 2016: Viktor Korĉnoj, sovetia, svisa ŝakisto, grandmajstro, dufoja vicmondĉampiono (n. 1931)
- 2019: Bolesław Pylak, pola kleriko lekcianta pri dogmatiko en Katolika Universitato de Lublin, ĉefepiskopo de Lublin, verkinta artikolojn kaj librojn, okupiĝanta pri radiestezo kaj naturkuracado, la plej aĝa episkopo en Eŭropo (n. 1921)
- 2019: Dr. John, usona kantisto kaj kantoverkisto (n. 1940)
- 2020: Alain Erlande-Brandenburg, franca arthistoriisto okupiĝanta pri gotika arĥitekturo kaj romaniko (n. 1937)
- 2021: Ei-ichi Negishi, japana Nobel-premiita kemiisto, ligita kun Universitato Purdue (n. 1935)
- 2021: Revaz Gabriadze, kartvelia pentristo, teatra kaj kina reĝisoro, scenaristo, verkisto kaj skulptisto (n. 1936)
- 2023: Françoise Gilot, franca pentristino (n. 1921)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Rememoroj kaj festoj en Katolika Eklezio:
- Norberto el Xanten, germana sanktulo, ĉefepiskopo de Magdeburgo
- Filipo la Diakono, unu el la unuaj sep diakonoj en kristanismo
- Sud-Koreio: Memortago pri Viktimoj de Korea milito
- Tago de la rusa lingvo, kadre de la lingvoj de UN
- Nacia tago de Svedio, ekde 1983
- Monda Tago de Kiso
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 6-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.