Saltu al enhavo

Aranka Váradi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aranka Váradi
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1886 (1886-03-11)
en Budapeŝto
Morto 5-an de januaro 1966 (1966-01-05) (79-jaraĝa)
en Majorko
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo (–1903)
Muzikakademio Franz Liszt Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Antal Váradi Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Miklós Bánffy (1939–1950)
Sándor Fekete (1916–1924) Redakti la valoron en Wikidata
Infano Katalin Bánffy (en) Traduki
 ( Miklós Bánffy) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Aranka Váradi, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Váradi Aranka Gizella Mária estis hungara aktoro. Ŝia familia nomvarianto estis Várady. Ŝia patro estis Antal Váradi.

Aranka Váradi
Aranka Váradi kun Alajos Mészáros

Aranka Váradi [1] naskiĝis la 11-an de marto 1886 en Budapeŝto, ŝi mortis la 5-an de januaro 1966 en Hispanio en Mallorca.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Aranka Váradi frekventis Teatran Akademion kaj Muzikakademion. En 1903 ŝi aliĝis al trupo de la Nacia Teatro (Budapeŝto), kie paŝo post paŝo ŝi ricevis pli signifajn rolojn. Ŝi aĝis 23, kiam ŝi havis furoran sukceson. En 1923 ŝi estis nomumita eterna membro de la Nacia Teatro. Lastfoje ŝi havis rolon en 1947, poste ŝi forlasis la landon, ĉar ŝi ne vidis perspektivon en la komenciĝinta socialismo. Ŝi ricevis premion en 1908.

Ŝi unue estis edzino de Sándor Fekete inter 1916–1924, poste de Miklós Bánffy ekde 1939.

Elektitaj roloj

[redakti | redakti fonton]