Ciprian Porumbescu
Aspekto
Ciprian Porumbescu | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Ciprian Golembiovski |
Naskiĝo | 14-an de oktobro 1853 en Shepit, Duklando Bukovino, Aŭstra imperio |
Morto | 6-an de junio 1883 (29-jaraĝa) en Ciprian Porumbescu, Duklando Bukovino, Aŭstrio-Hungario |
Ĝenroj | romantikismo |
Profesio | komponisto |
Persona informo | |
Naskonomo | Ciprian Golembiowski Porumbescu |
Mortokialo | Tuberkulozo |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario Aŭstra imperio |
Alma mater | Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno |
Familio | |
Patro | Iraclie Porumbescu (en) |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzikologo dirigento violonisto |
Verkoj | Nacia himno de Albanio Trei culori Pe-al nostru steag e scris Unire |
Ciprian Porumbescu [ĉipriAN porumBESku]; naskonomo Ciprian Golembiovski (naskiĝinta la 14-an de oktobro 1853, en Șipotele Sucevei - nun Ŝepit en la ĉernivca provinco; mortinta la 6-an de junio 1883, en Stupca - nun Ciprian Porumbescu en la distrikto Suceava) estis rumana komponisto, dirigento kaj violonisto. En sia epoko li apartenis al la plej elstaraj komponistoj; inter liaj famaj verkoj troviĝas Crai nou, Trei culori, Kanto por la 1-a de majo, Balado por violono kaj piano kaj Serenado. Krome li komponis melodion por Pe-al nostru steag e scris Unire, kiu estas uzata por la nacia himno de Albanio, Hymni i Flamurit.