Radiestezo
Radiestezo (kunmetaĵo de la latina vorto radius -radio- kaj de la greka vorto aisthesis - sensiveco) estas la studo pri radioj kiujn emisius diversaj naturaj energioj kaj kiuj estus percepteblaj de homo. Radiestezisto estas tiu kiu klopodas iĝi sensiva je tiuj radioj. La multnombraj rigoraj esploroj, kiuj estis plenumitaj (precipe la plej grava eksperimento en la Universitato de Munkeno farita inter 1986 kaj 1988[1][2]) ne pruvis ajnan efikecon de radiestezo. Tial ĝi plejofte taksitas pseŭdosciencon.
Laŭ kelkaj radiestezistoj, ĉiaj naturaj korpoj enhavas energion, kiel ekzemple animaloj, (t.n. Aŭro), ŝtonoj, arboj, akvoj, metaloj sed ankaŭ pli ĝenerale planedoj kaj en la universo, kiuj estus kvazaŭ giganta reto de energiaj fluoj.
La maniero difini radiestezon povas multe varii laŭ la starpunkto: ĉu oni alpaŝas ĝin kiel skeptikulo aŭ kiel antaŭjuĝema eksperimentemulo, ĉu oni alpaŝas ĝin kiel sciencisto aŭ rilate al pli okultaj kredoj kiaj telepatio, geomancio, ktp...
Periloj
[redakti | redakti fonton]Plejofte, kaj precipe ĉe novicoj kiuj strebas akiri la farscion, oni uzas perilon, kia rabdo aŭ pendolo, veraj antenoj por intensigi la percepton. Tiu fako nomiĝas Rabdismo, de «rabdo» kiu estas mallarĝasence kaj origine divenvergo el ligno. Efektive, kvankam origine kunligita kun divenarto kaj aŭgurarto, rabdismo estis larĝe vulgarigita pro praktikaj kialoj: la strebado trovi subgrundajn akvojn kaj fontojn aŭ ankaŭ ercojn, kiuj estis tro multekosta trovi per sondiloj aŭ alispecaj altteknikaj aparatoj. Tial «fontoserĉado» fariĝis en iuj rondoj kvazaŭa sinonimo de «rabdado» kvankam tiu ĉi ne estas arto nur pri fontoserĉado.
Celoj
[redakti | redakti fonton]Radiestezo povas esti uzita por elekti lokon kie domo estas starigota, por fari malfacilan elekton en vivo, por trovi energion de forpasinta persono, por diagnozi fizikan aŭ psikan malsanon ĉe vivulo aŭ ĉe areo (lokoj opiniataj sorĉitaj, ktp...) aŭ pli filistre, por lokalizi fontojn, juvelŝtonojn, metalojn.
Ankaŭ vidu
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Herbert L. König kaj Hans-Dieter Betz, Erdstrahlen? Der Wünschelruten-Report, Munkeno, memeldono, 1989 (ISBN 3-923819-05-6)
- ↑ J.T. Enright, « Tests de radiesthésie : l’échec des expériences de Munich » (arkivo), Committee for Skeptical Inquiry, julio 1998
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Lernolibro pri radiestezo de Emile CHRISTOPHE (1938) Arkivigite je 2012-01-19 per la retarkivo Wayback Machine
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Inĝ. José Roberto RUIZ Libro-kurso de Praktika Radiestezo (2014)