Saltu al enhavo

Pseŭdoscienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Astrologia horloĝo en Venecio.

Pseŭdoscienco (aŭ ŝajnscienco) estas instruaro, movado aŭ praktikado kiu asertas baziĝi sur sciencaj principoj, sed kiu ne sekvas la normojn ĝenerale akceptitajn por la scienca esploro, kaj ne posedas la saman bazon aŭ rigoron kiel la cetero de la sciencaj branĉoj. Pli neŭtrala termino estas parascienco.

La termino "pseŭdoscienco" estas ofte uzata por denunci la trompon ĉirkaŭ iuj scioj, kiuj uzas, ĉu konscie ĉu ne, terminojn kaj alirojn kiuj ŝajnas sciencaj aŭ logikaj por atribui al si la krediton, kiun havas la scienco. Ili foje uzas sciencan lingvon kaj aksiomojn, sed ne respektas la kriteriojn de la scienca metodo, kiel la fundamentajn principojn de refutebleco, nekontraŭdiro kaj reproduktebleco. Ĝenerale, la asertoj de ajna pseŭdoscienco ne povas esti pruvataj pere de sendependa testado, aŭ ne ebligas la reproduktadon de eksperimentoj en kontrolitaj kondiĉoj. Tial, multaj el ili baziĝas sur la fido de siaj defendantoj, sed ne sur objektiva kontrolado.

Kelkaj trajtoj kiuj permesas la konsideradon de iu praktiko kiel pseŭdoscienca estas:

  • Ĝi asertas faktojn sen eksperimenta bazo.
  • Ĝi asertas faktojn malferme kontraŭdirantajn bone pruvitajn eksperimentajn rezultojn.
  • Ĝiaj principoj estas eksperimente nek pruveblaj nek refuteblaj.
  • Ĝi ne respektas la neabundecan principon, laŭ kiu la sufiĉaj kaj plej simplaj hipotezoj estas preferindaj.

La uzo de la prefikso pseŭdo- el la malnovgreka ψευδής ("falsa", "trompa", "mensoga") montras ĝenerale negativan konotacion, kaj tial ĝi estas rifuzata fare de la defendantoj de tiuj praktikoj, kiuj jen konsideras ilin vere sciencaj, jen malferme rifuzas la metodaron de la scienca praktiko.

La sinteno de la skeptikoj povas esti neŭtrala, konsiderantaj pseŭdosciencojn kiel simplan amuzaĵon, aŭ kontraŭa, jen pro la riskoj de trompado kiujn kelkaj tiaj praktikoj povas enhavi, jen pro ties malŝato al raciemo kaj scienca kulturo.

Kriterioj

[redakti | redakti fonton]
Aparato elpensita de Franciszek Rychnowski, kies celo estis mezurado de "orgono", ia kosmeca energio.

La limo inter scienco kaj pseŭdoscienco estas debatigema kaj havas sciencajn, filozofiajn kaj politikajn implicojn[1]. Filozofoj diskutas la naturon de scienco kaj la ĝeneralajn kriteriojn por desegni la limon inter sciencaj teorioj kaj pseŭdosciencaj kredoj, tamen, laŭ la filozofia enciklopedio de la Universitato Stanford, ekzistas komuna interkonsento "ke kreismo, astrologio, homeopatio, Kirliana fotado, radiestezo, nifologio, antikvastronaŭta teorio, holokaŭsta neado, Velikovska katastrofoismo , kaj klimatŝanĝa neado estas pseŭdosciencoj"[2].

Neakademieco

[redakti | redakti fonton]

Ĉi-kriterie, se iu fako ne estas instruata en universitato kaj ne havas revizian revuon, konsekvence ĝi estas pseŭdoscienco. Tiu kriterio povus estis uzata de tiuj kiuj konsideras ke ne eblas trovi objektivajn kriteriojn pri la diskurso de la fako.
Ĝi povas esti uzata kiel praviga rimedo de defendantoj de iuj pseŭdosciencoj, kiuj rimarkigas ke astrologio, kiu estis universtata fako dum la mezepoko, tiame ne estis konsiderata kiel pseŭdoscienco. Krome, pluraj ja sciencaj fakoj estis tiel agnoskitaj antaŭ iĝi universitate instruitaj (ekzemple genomiko), male, iuj fakoj ligitaj al industrio, kvankam vaste konsiderataj kiel pseŭdosciencoj, akiris en iuj landoj sufiĉe da fameco por eniri la oficialajn institutojn, universitatiojn kaj malsanulejojn (ekzemple homeopatio). Tial, ĉi tiu kriterio ne plu estas uzita de kritikantoj de pseŭdosciencoj.

Manko de empiria konfirmo de proponitaj hipotezoj

[redakti | redakti fonton]

Por esti nomita scienco, disciplino devas provizi manierojn por empirie kontroli la hipotezojn kiujn ĝi prezentas. Multaj sciencistoj, ekzemple, kritikas psikanalizon pro prezentado de hipotezoj kiuj ne estas empirie kontroleblaj, kiuj proksimigus psikanalizon pli al literatura psikologio ol al vera scienco. Nepra celo de scienco estas disponigi priskribon de la mondo uzante precize difinitajn konceptojn, kiuj estas kunmetitaj en teorioj kies valideco aŭ nevalideco povas esti kontrolita per eksperimentoj.

Tamen, se temas pri esploroj uzantaj konceptojn por kiuj ne ekzistas (aŭ ankoraŭ ne) preciza difino kaj kiuj ne povas esti kontrolitaj per eksperimentadoobservado, tiuj esploroj restas ekster la scienca kadro. Ĉi tio ne nepre signifas, ke ĉi tiuj esploroj estas senvaloraj en filozofio, metafiziko, teologio ktp. Fakte, sciencistoj nur parolas pri pseŭdoscienco se tiuj konjektoj mispruntas kaj distordas sciencajn terminojn en provo provizi sciencan bazon, ĝenerale cele al la ĝenerala publiko.

Nefalsigebleco

[redakti | redakti fonton]

Meze de la 20-a jarcento, la filozofo Karl Popper emfazis la kriterion de falsebleco por distingi sciencon de nescienco. Asertoj, hipotezoj aŭ teorioj havas falsigeblecon aŭ refuteblecon se ekzistas ena ebleco ke ili povas esti pruvitaj malveraj, tio estas, se estas eble koncepti observadon, eksperimenton aŭ argumenton kiu neas ilin. Popper utiligis astrologion kaj psikanalizon kiel ekzemplojn de pseŭdoscienco kaj la teorion de la relativeco de Einstein kiel ekzemplon de scienco.

Malrespekto de la scienca metodo

[redakti | redakti fonton]

Kelkaj bazaj principoj estas agnoskitaj de sciencistoj kiel normoj por determini ĉu scio, metodo aŭ praktiko estas scienca. Tiuj principoj celas certecon ke eksperimentoj povas esti reproduktitaj mezureble surbaze de la samaj kondiĉoj, permesante plian enketon por determini ĉu hipotezo aŭ teorio ligita al antaŭfiksitaj fenomenoj estas validaj kaj fidindaj. Normoj postulas la sciencan metodon estu aplikata ĉie, kaj biasoj estu kontrolitaj aŭ eliminitaj per hazardigo, justaj samplecaj proceduroj, blindigado de esploroj, kaj aliaj metodoj. Ĉiuj kolektitaj datumoj, inkluzive de la eksperimentaj aŭ mediaj kondiĉoj, estas nepre dokumentitaj por ekzamenado kaj disponigitaj por kolega reviziado, ebligante pliajn eksperimentojn aŭ esplorojn por konfirmi aŭ refuti rezultojn. Statistika kvantigo de signifo, konfidintervalo, kaj erarmarĝeno ankaŭ estas gravaj iloj por la scienca metodo[3].

Rifuzo agnoski problemojn

[redakti | redakti fonton]

En 1978, la kanada filozofo Paul Thagard proponis ke pseŭdoscienco estas ĉefe distingebla de scienco kiam ĝi estas malpli progresema ol alternativaj teorioj dum longa tempodaŭro, kaj ĝiaj propagandantoj rifuzas agnoski aŭ trakti novajn faktojn malfortigantajn la teorion[4]. La libro pri scienca skeptikismo de la usona neŭrologiisto Steven Novella, The Skeptics' Guide to the Universe[nb 1] listigas malamikecon al kritiko kiel unu el la plej gravaj ecoj de pseŭdoscienco[5].

En la frua historio de pseŭdosciencoj povas esti speciale malfacile apartigi ilin el sciencoj, ĉar la konstruado de la moderna scienca metodo estas historie progresema fenomeno. Tiel iuj sciencoj formiĝis el pseŭdosciencoj, ekzemple kemio, kiu originas de la prascienco alkemio.

La vasta diverseco en pseŭdosciencoj plue malfaciligas la koheran pririgardon de la historio de pseŭdoscienco. Kelkaj pseŭdosciencoj originis en la antaŭ-scienca epoko, kiel ekzemple astrologio kaj akupunkturo. Aliaj formiĝis kiel parto de ideologio, kiel ekzemple lisenkoismo, aŭ kiel respondo al perceptitaj minacoj al ideologio, kiel kreismo, kiu estis evoluigita kiel respondo al la Teorio de Evoluo.

Inter la plej rimarkindaj evoluoj en la historio de pseŭdoscienco en la 19-a jarcento estas la pliiĝo de spiritismo (kiu komenciĝis en Usono ĉe 1848), homeopatio (unue formulita en 1796), kaj frenologio (ekevoluita ĉirkaŭ 1800). Alia populara pseŭdoscienca kredo kiu ekestis dum la 19-a jarcento estis la ideo ke ekzistis kanaloj videblaj sur Marso. Kristanisma fundamentisma kontraŭreago kontraŭ la scienca evoluteorio antaŭsignis la estiĝon de kreismo en la 20-a jarcento.

La unua formuligo de la teorio antikvaj astronaŭtoj okazis en 1954 el sciencficiaj noveloj de la fino de la 19-jarcento kaj de la komenco de la 20-a.

Malfrue en la 20-a jarcento pluraj elstaraj skeptikismaj fondaĵoj estis kreitaj por rebati la kreskon de pseŭdosciencoj. Komence de la 21-a jarcento, diversaj pseŭdosciencaj teorioj restas popularaj kaj novaj daŭre aperas, ekzemple platismo, kontraŭvakcinismo kaj klimatoskeptikismo.

Malgraŭ malsukcesado renkonti taŭgajn sciencajn normojn, multaj pseŭdosciencoj pluvivas. Ĉi tio kutime ŝuldiĝas al persista kerno de fervoruloj kiuj rifuzas akcepti sciencan kritikon de siaj kredoj, aŭ pro popularaj miskompreniĝoj. Simpla tradicia populareco ankaŭ estas kialo, kiel estas atestita de astrologio, kiu plu estas populara malgraŭ malaprobo de sciencistoj.

En raporto de 1981, Singer kaj Benassi, profesoroj pri psikologio ĉe la Kalifornia Ŝtata Universitato, skribis ke pseŭdosciencaj kredoj havas sian originon de almenaŭ kvar fontoj:[6]

  • Oftaj kognaj eraroj el persona sperto.
  • Erara sensacia amaskomunikila raporto.
  • Socikulturaj faktoroj.
  • Malbona aŭ erara scienca edukado.

Psikologio kaj biazoj

[redakti | redakti fonton]

La homa emo por serĉado de konfirmo prefere ol refuto (konfirmbiaso)[7], la emo teni konsolajn kredojn, kaj la emo troĝeneraligi estis proponitaj kiel kialoj de pseŭdoscienca pensado. Laŭ Beyerstein, homoj estas emaj al asocioj bazitaj nur sur similecoj, kaj ofte emas al misatribuo en kaŭzo-efika pensado.

La teorio de la usona scienca verkisto Michael Shermer de kred-dependa realismo estas motivita per la kredo ke la cerbo estas esence "kredmotoro" kiu skanas datumojn perceptitajn per la sensoj kaj serĉas skemojn kaj signifojn. Ekzistas ankaŭ la emo por la cerbo krei kognajn biasojn, kiel rezulto de inferencoj kaj supozoj faritaj sen logiko kaj bazitaj sur instinkto - kutime rezultigante pensadajn skemojn. Tiuj tendencoj de skemeco kaj agenteco ankaŭ estas movitaj "per meta-biaso nomita la supereca biaso, aŭ la emo rekoni la potencon de kognaj biasoj en aliaj homoj sed esti blindaj al ilia influo sur niaj propraj kredoj"[8]. Lindeman, prelegisto ĉe la Universitato de Helsinko, asertis ke sociaj motivoj (t.e., "kompreni memon kaj la mondon, havi senton de kontrolo de rezultoj, aparteni, trovi la mondon bonvola kaj konservi sian memestimo") ofte estas "pli facile" plenumitaj de pseŭdoscienco ol per scienca informo. Krome, pseŭdosciencaj klarigoj estas ĝenerale ne analizitaj racie, sed laŭsperte. Funkciante ene de malsama aro de reguloj apartaj de racia pensado, sperteca pensado rigardas klarigon kiel validan se la klarigo estas "persone funkcia, kontentiga kaj sufiĉa", provizante priskribon de la mondo kiu povas esti pli personeca ol tiu disponigita fare de scienco, kaj reduktante la kvanton de ebla kogna laboro implikita por komprenado de kompleksaj okazaĵoj kaj rezultoj[9].

Edukado kaj scienca kulturo

[redakti | redakti fonton]

Estas tendenco kredi pli je pseŭdoscienco ol je scienca pruvo[10]. Iuj fakuloj asertas ke la prevalenco de pseŭdosciencaj kredoj ŝuldiĝas al ĝeneraligita scienca malklereco[11]. Individuoj al kiuj mankas scienca kulturo estas pli kredemaj, ĉar pridemandante ili verŝajne turnos sin al penssistemo kiu postulas malmulte aŭ neniun penon. Ĉi tiu sistemo instigas onin akcepti la konkludojn, kiujn oni ŝatas, kaj malakcepti tiujn, kiujn oni ne ŝatas. Esplorado sugestas, ke iluzia pensado okazas ĉe la plej multaj homoj kiam eksponite al iuj cirkonstancoj kiel ekzemple legado de libro, reklamo aŭ atesto de aliaj, kaj estas la bazo de pseŭdosciencaj kredoj. Oni supozas, ke iluzioj ne estas nekutimaj, kaj surbaze de la ĝustaj kondiĉoj, iluzioj povas okazi sisteme eĉ en normalaj emociaj situacioj. Minimumigi tiujn iluziojn en la reala mondo ne estas simpla afero sed al tiu celo, dezajni pruv-bazitajn edukajn programojn povas esti efika por helpi homojn identigi kaj redukti siajn proprajn iluziojn kaj biasojn[12].

Sociaj koncekvencoj

[redakti | redakti fonton]
Homeopatia preparaĵo farita el Rhododendron tomentosum: la "15C" diluo montrita ĉi tie signifas ke la origina solvo estis diluita al 1/1030 de sia origina forto.

Io fariĝas pseŭdoscienca kiam scienco ne povas esti apartigita de ideologio, tio estas kiam sciencistoj misprezentas sciencajn rezultojn por antaŭenigi aŭ atentigi por reklamado, kiam politikistoj, ĵurnalistoj aŭ famuloj distordas la faktojn de scienco por politika aŭ financa gajno, aŭ kiam influemaj individuoj konfuzigas kaŭzojn kaj kunfaktorojn per lerta frazado. Tiuj ideoj reduktas la aŭtoritatecon, valoron, integrecon kaj sendependecon de scienco en socio[13].La distingado de scienco kaj pseŭdoscienco havas praktikajn implicojn en la kazo de sanservo, eksperta atestaĵo, mediaj politikoj kaj scienca edukado.

Sanecaj konsenkvencoj

[redakti | redakti fonton]

Terapioj kun masko de scienca aŭtoritato, kiuj ne estis fakte submetitaj al reala scienca testado, povas esti neefikaj, multekostaj kaj danĝeraj por pacientoj, plue ili estigas de prokraston de efika kuracado kadre de eble gravaj malsanoj dum la paciento limiĝas je la programo dizajnita fare de ilia naturkuracisto, kondukante al pliigita risko pri lia sano. Ili konfuzigas sanprovizantojn, asekuristojn, registarajn decidantojn kaj publikon pri kiuj kuracadoj taŭgas, kun gravaj homaj kaj financaj konsenkvencoj. Laŭ Nick Beeching, doktoro pri medicino de la Universitato de Liverpolo, "estas nerespondece por sanlaboristo antaŭenigi la uzon de homeopatio anstataŭe de pruvita kuracado por foje mortiga malsano.", "kiam homeopatio estas uzata anstataŭ efikaj kuracadoj, vivoj estas perditaj"[14]

Edukaj konsenkvencoj

[redakti | redakti fonton]

Asertoj antaŭenigitaj de pseŭdoscienco povas rezultigi registaroficistojn kaj edukistojn fari malbonajn decidojn en elektado de instruplanoj. Laŭ la sveda filozofo Hansson, "El praktika vidpunkto, la distingo estas grava por decida gvidado en kaj privata kaj publika vivo. Ĉar scienco estas nia plej fidinda fonto de scio en plej diversaj fakoj, ni devas distingi sciencan scion de ĝiaj similaĵoj. Pro la alta statuso de scienco en la nuna socio, provoj troigi la sciencan statuson de diversaj asertoj, instruoj kaj produktoj estas sufiĉe oftaj por seriozigi la demarkacian problemon. Ekzemple, Kreismo povas anstataŭigi evolucion en studoj de biologio." [15]. La amplekso laŭ kiu studentoj akiras gamon da sociaj kaj kognaj pensaj kapabloj ligitaj al la bonorda uzokutimo de scienco kaj teknologio determinas ĉu ili estas science kleraj. Scienca eduko renkontas novajn dimensiojn kun la ŝanĝiĝanta pejzaĝo de scienco kaj teknologio, rapide ŝanĝiĝanta kulturo kaj scio-movita epoko. La scienca kulturo, kiu ebligas al distingo de scienco kaj novaj pseŭdosciencoj estas inter la atributoj kiuj ebligas studentojn adaptiĝi al la ŝanĝiĝanta mondo[16].

En la 1990-aj kaj 2000-aj jaroj, sekvante signifan lobiadon kaj dum kreismo estis oficiale forigita de ĉiuj lernejaj lernolibroj ekde 1987 post longa jura batalo, multaj usonaj subŝtatoj (Pensilvanio, Kansaso, Georgio, Misisipio, ktp.) revenigis la polemikon kaj provis certigi, ke la teorioj rezultantaj el darvinismo estu prezentitaj al lernejanoj kiel simplaj konkurantaj teorioj, sed neniel superaj al la kreisma dogmo, kun apogo de la tiama prezidento George W. Bush. Kelkaj el tiuj movoj estis nuligitaj ĉe la ŝtatestraro eduka .

Politikaj konsenkvencoj

[redakti | redakti fonton]

La lima problemo inter scienco kaj pseŭdoscienco alportas debatojn kaj polemikojn en politiko. Subtenantoj de pseŭdosciencoj ade provas influi politikajn debatojn kaj decidojn, kaj iuj politikaj movadoj ade ne hezitas promocii pseŭdosciencojn pro ideologiaj aŭ religiaj kialoj, aŭ por plipopulariĝi, doni ŝajnan sciencan bazon al sia ideologio, aŭ alkutimigi voĉdonantaron al pluaj propagandaĵoj[17][18].

Konsenkvecoj povas esti gravegaj: Imre Lakatos, ekzemple, substrekis la deklaron de la Komunista Partio de Sovetunio laŭ kiu la mendela genetiko estis pseŭdoscienca, kaj ties aktivuloj, inkluzive de establitaj sciencistoj kiel ekzemple Nikolaj Vavilov, estis senditaj al Gulago, kaj ke la "liberala establado de la Okcidento" neas sinesprimliberecon al temoj kiujn ĝi taksas kiel pseŭdosciencon, precipe kiam ili kontraŭas sociajn morojn[19].

Klimatoskeptikismo estas nuntempe la plej disvasitigita pseŭdiscienco inter politikistoj. Laŭ observantoj kiel ekzemple la kanada ĵurnalisto Naomi Klein, tiuj negadaj kampanjoj estas subtenataj de tiuj, kiuj rekomendas konservativaj ekonomiaj politikoj, kaj de industriaj interesoj kontraŭaj al la reguligo aŭ impostado de CO2 (kaj CO2-ekvivalento)[20], precipe la karbaj lobioj kaj pli ĝenerale lobioj de fosiliaj brulaĵoj, porindustriaj premgrupoj same kiel konservativaj kaj libertarianismaj pensfabrikoj, ofte usonaj[21]. Pli ol 90% de negadaj artikoloj pri klimata ŝanĝo venas de dekstremaj pensfabrikoj[22]. Neado pri klimata ŝanĝiĝo kaj politika polemikigo pri mondvarmiĝo havas fortan efikon al mondvarmiĝopolitikoj, subfosante klopodojn kontraŭbatali aŭ adaptiĝi al klimata ŝanĝo[23][24].

Praktikaj indikoj pri ebla pseŭdiscienco

[redakti | redakti fonton]

Temo, praktiko aŭ fako de scio povus racie esti nomita pseŭdoscienca kiam ĝi estas prezentita kiel kongrua kun la normoj de scienca esplorado, sed ĝi pruveble malsukcesas plenumi tiujn normojn[25][26].

Uzo de neklaraj, troigitaj aŭ netesteblaj asertoj

[redakti | redakti fonton]
  • Aserto de sciencaj asertoj kiuj estas neklaraj prefere ol precizaj, kaj al kiuj mankas specifaj mezuradoj[27].
  • Aserto kun malgranda aŭ neniu klariga potenco[28].
  • Malsukceso fari uzon de funkciaj difinoj (t.e., publike alireblaj difinoj de la variabloj, esprimoj, aŭ objektoj de intereso tiel ke personoj krom la difininto povas mezuri aŭ testi ilin sendepende) (Vidu ankaŭ: Reproduktebleco).
  • Malsukceso fari akcepteblan uzon de la principo de parsimonio, t.e., malsukcesado serĉi klarigon kiu postulas la plej malmultajn eblajn kromajn supozojn kiam multoblaj realigeblaj klarigoj estas eblaj (Vidu ankaŭ: Razilo de Ockham)[29].
  • Manko de limkondiĉoj: Plej bone subtenataj sciencaj teorioj posedas bone difinitajn limigojn sub kiuj la priskribitaj fenomenoj validas kaj ne validas[30].
  • Manko de efikaj kontroloj en eksperimenta dezajno, kiel la uzo de placeboj kaj duobla blindeco.
  • Manko de kompreno de bazaj kaj agnoskitaj principoj de fiziko, inĝenierartobiologio[31].

Netaŭga kolekto de pruvoj

[redakti | redakti fonton]
  • Asertoj kiuj ne ebligas la logikan eblecon ke ili povas esti montritaj kiel malveraj per observado aŭ fizika eksperimento (Vidu ankaŭ: Malpruvebleco)[32][33].
  • Uzado de asertoj laŭ kiuj teorio prognozas ion kio ne pruvitis prognozebla fare de ĝi. Sciencaj asertoj kiuj ne donas ajnan prognozan potencon estas konsideritaj en la plej bona kazo "konjektoj", aŭ en la plej malbona "pseŭdoscienco" (Vidu ankaŭ: ignoratio elenchi)[34].
  • Asertoj kiuj ne estis pruvitaj malveraj devas do esti veraj, kaj inverse (Vidu ankaŭ: Argumento de nescio)[35].
  • Troa fido je atestaĵo, anekdota indiko aŭ persona sperto: Ĉi tiu indiko povas esti utila por la kunteksto de malkovro (t.e., hipotezgeneracio), sed ne devus esti uzata en la kunteksto de pravigo (t.e., statistika testado de la hipotezo)[36].
  • Uzo de mitoj kaj religiaj tekstoj kvazaŭ ili estus faktoj, aŭ bazi pruvojn sur legaĵoj de tiaj tekstoj[37].
  • Uzo de konceptoj kaj scenaroj el sciencfikcio kvazaŭ ili estus faktoj. Tiu tekniko alvokas la konatecon kiun multaj homoj jam havas kun sciencfikciaj tropoj tra la popularaj amaskomunikiloj[38].
  • Prezento de datumoj kiuj ŝajnas apogi asertojn dum nuligo aŭ rifuzado konsideri datumojn kiuj konfliktas kun tiuj asertoj[39]. Ĉi tio estas ekzemplo de elekta biasoĉerizplukado, misprezento de indiko aŭ datumoj, kiuj estiĝas de la maniero kiel la datumoj estas kolektitaj.
  • Ripeto da troaj aŭ nepruvitaj asertoj kiuj antaŭe estis publikigitaj aliloke, kaj reklamante tiujn asertojn kvazaŭ ili estus faktoj; amasiĝo de tiaj senkritikaj sekundaraj raportoj, kiuj alie ne kontribuas sian propran empirian esploron[40].
  • Inversa pruvodevo: scienco metas la pruvodevon sur tiujn, kiuj faras aserton, ne sur la kritikanton. "Pseŭdosciencaj" argumentoj povas neglekti tiun principon kaj postuli ke skeptikuloj pruvu preter akceptebla dubo ke aserto (ekz., aserto koncerne la efikecon de nova terapia tekniko) estas malvera. Estas esence maleble pruvi universalan negativon, tiel ke tiu taktiko neĝuste metas la pruvŝarĝon sur la skeptikulon prefere ol sur la reklamanto[41].
  • Alvokoj al holismo kontraste al reduktismo por malakcepti negativajn rezultojn: propagandantoj de pseŭdosciencaj asertoj, precipe en organika medicino, alternativa medicino, naturkuracado kaj menshigieno, ofte referencas al la "mantro de holismo"[42].

Manko de akceptemo al testado de aliaj spertuloj

[redakti | redakti fonton]
  • Evitado de kolega revizio antaŭ diskonigado de rezultoj (ofte nomita "scienco per gazetara konferenco")[43][44]: kelkaj propagandantoj de ideoj kiuj kontraŭdiras akceptitajn sciencajn teoriojn evitas submeti siajn ideojn al kolega revizio, foje krede ke revizio estas partia favore al agnoskitaj paradigmoj, kaj foje krede ke asertoj ne povas esti taksitaj adekvate uzante normajn sciencajn metodojn. Restante izolite de la kolega revizioprocezo, tiuj propagandantoj forlasas la ŝancon de korektaj revenoj el kleraj kolegoj.[61]
  • Iuj agentejoj, institucioj kaj sciencaj revuoj, kiuj financas sciencan esploradon, postulas de aŭtoroj kunhavigi datumojn por ke aliaj povu taksi artikolon sendepende. Malsukceso provizi adekvatajn informojn por aliaj esploristoj por reprodukti la asertojn kontribuas al manko de malfermiteco al kritiko[45].
  • Pledo al la bezono de sekreteco aŭ intelekta propraĵo kiam sendependa revizio de datumoj aŭ metodaro estas petita.
  • Fundamenta debato pri la pruvoj kun spertaj partoprenantoj el ĉiuj vidpunktoj ne estas instigita[46].

Manko de progreso

[redakti | redakti fonton]
  • Malsukceso progresi al pliaj pruvoj de ĝiaj asertoj[47].
  • Manko de memkorektado: sciencaj esplorprogramoj faras erarojn, sed ili tendencas redukti tiujn erarojn laŭ la tempo. Kontraste, ideoj povas esti rigarditaj kiel pseŭdosciencaj ĉar ili restis neŝanĝitaj malgraŭ kontraŭdiraj pruvoj[48].
  • Manko de plibonigado de statistika signifo de la eksperimentaj rezultoj laŭ la tempo, kiu estas kutime proksima al la limo por statistika signifo. Kutime, eksperimentaj teknikoj pliboniĝas aŭ la eksperimentoj ripetiĝas, kaj ĉi tio provizas ĉiam pli fortajn pruvojn. Se statistika signifo ne pliboniĝas, tio tipe montras ke la eksperimentoj ĵus estis ripetitaj ĝis sukceso okazinta pro hazardaj variaĵoj.

Personigo de aferoj

[redakti | redakti fonton]
  • Fermitaj sociaj grupoj kaj aŭtoritatema personeco, subpremado de malkonsento kaj kunpensado povas instigi al aprobo de kredoj kiuj havas neniun racian bazon. Provante konfirmi iliajn kredojn, la grupo tendencas identigi siajn kritikantojn kiel malamikoj[49].
  • Aserto de ekzistado de komploto de la scienca komunumo, registaroj aŭ klerigaj institutoj por subpremi pseŭdosciencajn informojn. Homoj kiuj faras ĉi tiujn akuzojn ofte komparas sin kun Galilejo kaj lia persekuto fare de la Katolika Eklezio[50]
  • Atakante la motivojn, karakteron, moralecon, aŭ kompetentecon de kritikantoj, prefere ol iliaj argumentoj (Vidu ankaŭ: Argumentum ad hominem)[51]

Uzo de misgvida lingvo

[redakti | redakti fonton]
  • Kreado de scienc-sonaj esprimoj por persvadi ne-fakulojn pri deklaroj kiuj povas esti malveraj aŭ sensencaj. Ĉi-teme, longdaŭra falsaĵo rilate al akvo per la malofte uzita formala nomo "dihidrogenmonoksido" kaj priskribanta ĝin kiel la ĉefan komponanton en la plej multaj venenaj solvoj, estis disvastigita por montri kiom facile la ĝenerala publiko povas esti erarigita.
  • Uzado de fakaj esprimoj laŭ netaŭgaj manieroj, tiel montrante nekonatecon de la ĉefaj nocioj de iu scienca fako.

Kelkaj pseŭdosciencoj

[redakti | redakti fonton]
Klimatoskeptikisma afistabulo en Granda Sudbury, Kanado

Tiu ĉi termino ofte aplikiĝas al i.a.:

  • alĥemio pro sia ofta uzo de la vorto "scienco", aŭ eĉ "supera scienco", estas foje asimilita al pseŭdosciencoj; fakte, estante la prapatro de scienca kemio, ĉio scienca ĝi estis integrita al moderna scienco inter la 17-a kaj 19-a jarcentoj.
  • astrologio, kiu asertas establi ligon inter la pozicio de ĉielaj objektoj kaj la individua personeco de homoj, estas ofte konsiderata pseŭdo-scienco kiam ĝi alprenas determinisman karakteron koncerne la certecon de siaj konkludoj.
  • grafologio, kiu asertas ke eblas ekkoni ies personecon kaj sanon per analizo de ties manskribo.
  • fiziognomio, bazita sur la ideo ke per la studo de la ekstera aspekto de persono, ĉefe de ties vizaĝo, oni povas ekkoni la karakteron aŭ personecon de tiu, aŭ eĉ diveni ties estonteco
  • homeopatio, kuracarmetodo fondita antaŭ du jarcentoj sur ideoj kontraŭaj al modernaj konoj en kemio kaj biologio, estas nescienca[52]. Kelkaj landoj tamen rajtigas la emision de universitataj diplomoj pri alternativa medicino, sed multaj fundamentaj hipotezoj de homeopatio (kiel la memorkapablo de akvo) igas ĝin pseŭdoscienco vidpunkte de la scienca komunumo.
  • inteligenta dezajno, doktrino priskribanta vivantajn speciojn kiel ne rezultiĝantajn el biologia evoluo sed generitan per supernatura interveno, estas prezentita kiel scienco fare de ĝiaj reklamantoj, kvankam ĝi baziĝas sur eroj kiuj estas nek observeblaj nek reprudukteblaj nek refuteblaj, kaj neas aŭ ignoras biologiajn faktojn.
  • klimatoskeptikismo, kiu asertas ke la tutmonda varmiĝo ne ekzistas aŭ ne havas homan originon, neante sciencajn konojn kaj sciencistaran unuanimecon kaj uzante false sciencajn argumentojn[53].
  • kontraŭvakcinismo, movado kiu subtenas tezon laŭ kiu vakcinoj endanĝerigas homojn [54]
  • naturkuracado estas aro da alternativaj medicinoj kiuj havas malmultan aŭ neniun sciencan bazon. Iuj estas akceptitaj de kuracistoj, ekzemple fitoterapio (kuracado per plantaĵoj kiuj reale enhavas aktivajn substancojn), aliaj estas falsaj sciencoj, ekzemple irisodiagnostiko kaj ŝtonterapio.
  • nifologio, kiu esploras nifo-raportojn kaj klopodas provizi eksplikojn, plejofte eksterteranajnesoterajn.
  • parapsikologio kiu estas la esploro de paranormalaj fenomenoj kiuj implikas la psikon kaj ĝian interagadon kun la medio.
  • radiestezo, kiu estas detekta procezo bazita sur la kredo ke vivantaj estaĵoj estus sentemaj al iuj radiadoj kiujn malsamaj korpoj elsendus[55].

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. Steven Novella, Bob Novella, Cara Santa Maria, Jay Novella, Evan Bernstein, The Skeptics' Guide to the Universe, eld. Grand Central Publishing (2018), ISBN 978-1538760536

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Lakatos I (1973). "Science and Pseudoscience". The London School of Economics and Political Science, Dept of Philosophy, Logic and Scientific Method (arkivo).
  2. Hansson SO (3-a de Septembro 2008). "Science and Pseudo-Science, Section 1: The purpose of demarcations". Stanford Encyclopedia of Philosophy. Stanford University (arkivo)
  3. Gauch HG (2003). Scientific Method in Practice. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-01708-4. LCCN 2002022271
  4. Thagard PR (1978). "Why astrology is a pseudoscience". PSA: Proceedings of the Biennial Meeting of the Philosophy of Science Association. 1978 (1): 223–234. doi:10.1086/psaprocbienmeetp.1978.1.192639. ISSN 0270-8647. S2CID 147050929. Arkivo
  5. The Skeptics' Guide to the Universe: How to Know What's Really Real in a World Increasingly Full of Fake. Grand Central Publishing p. 165.
  6. Singer B, Benassi VA (1981). "Occult beliefs: Media distortions, social uncertainty, and deficiencies of human reasoning seem to be at the basis of occult beliefs". American Scientist. Vol. 69, no. 1. pp. 49–55. JSTOR 27850247.
  7. Devilly GJ (2005). "Power therapies and possible threats to the science of psychology and psychiatry". The Australian and New Zealand Journal of Psychiatry. 39 (6): 437–445. doi:10.1080/j.1440-1614.2005.01601.x. PMID 15943644. S2CID 208627667
  8. Shermer M (2011). "Understanding the believing brain: Why science is the only way out of belief-dependent realism". Scientific American. doi:10.1038/scientificamerican0711-85 (arkivo).
  9. Lindeman M (1998). "Motivation, cognition and pseudoscience". Scandinavian Journal of Psychology. 39 (4): 257–265. doi:10.1111/1467-9450.00085. PMID 9883101.
  10. Matute H, Blanco F, Yarritu I, Díaz-Lago M, Vadillo MA, Barberia I (2015). "Illusions of causality: how they bias our everyday thinking and how they could be reduced". Frontiers in Psychology. 6: 888. coi:10.3389/fpsyg.2015.00888.
  11. Lack C (10 October 2013). "What does Scientific Literacy look like in the 21st Century?". Great Plains Skeptic. Skeptic Ink Network (arkivo).
  12. Matute H, Yarritu I, Vadillo MA (2011). "Illusions of causality at the heart of pseudoscience". British Journal of Psychology. 102 (3): 392–405. CiteSeerX 10.1.1.298.3070. doi:10.1348/000712610X532210. PMID 21751996.
  13. Makgoba MW (2002). "Politics, the media and science in HIV/AIDS: the peril of pseudoscience". Vaccine. 20 (15): 1899–1904. doi:10.1016/S0264-410X(02)00063-4. PMID 11983241.
  14. « Faut-il se méfier de l'homéopathie? » (arkivo), LExpress.fr,‎ 27-a de aŭgusto 2009
  15. Hansson SO (3 September 2008). "Science and Pseudo-Science, Section 1: The purpose of demarcations". Stanford Encyclopedia of Philosophy. Stanford University. (arkivo)
  16. urd PD (1998). "Scientific literacy: New minds for a changing world". Science Education. 82 (3): 407–16. Bibcode:1998SciEd..82..407H. doi:10.1002/(SICI)1098-237X(199806)82:3<407::AID-SCE6>3.0.CO;2-G
  17. Maria Antonova Comme Staline avant lui, Poutine mélange politique et pseudoscience, Slate.fr, 22-a de septembro 2016
  18. Stéphane Demorand Trump, la victoire de l’obscurantisme contre le camp de la science Le Point, 11-a de novembro 2024
  19. Lakatos I (1973). "Science and Pseudoscience". The London School of Economics and Political Science, Dept of Philosophy, Logic and Scientific Method. (arkivo)
  20. Naomi Klein, Capitalism vs. the Climate (arkivo), The Nation, 2011
  21. Peter J. Jacques, Riley E. Dunlap kaj Mark Freeman, « The organisation of denial: Conservative think tanks and environmental scepticism », Environmental Politics, vol. 17, no 3,‎ 2008, p. 349–385 (DOI 10.1080/09644010802055576)
  22. Jordi Xifra, « Climate Change Deniers and Advocacy: A Situational Theory of Publics Approach », American Behavioral Scientist, vol. 60, no 3,‎ 2016, p. 276-287 (DOI 10.1177/0002764215613403).
  23. Painter, James; Ashe, Teresa (2012). "Cross-national comparison of the presence of climate scepticism in the print media in six countries, 2007–10". Environmental Research Letters. 7 (4): 044005. Bibcode:2012ERL.....7d4005P. doi:10.1088/1748-9326/7/4/044005. ISSN 1748-9326.
  24. Dunlap, Riley E. (2013). "Climate Change Skepticism and Denial: An Introduction". American Behavioral Scientist. 57 (6): 691–698. doi:10.1177/0002764213477097. ISSN 0002-7642. S2CID 147126996.
  25. Cover JA, Curd M, eds. (1998), Philosophy of Science: The Central Issues, pp. 1–82
  26. Bunge M (1983b). Epistemology & Methodology II: Understanding the World. Treatise on Basic Philosophy: Volume 6. Springer Netherlands. pp. 223–228. ISBN 978-90-277-1634-7.
  27. Gauch HG (2003). Scientific Method in Practice. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-01708-4. LCCN 2002022271
  28. Popper K (1963). Conjectures and Refutations (PDF). (Arkivo)
  29. Gauch HG (2003). Scientific Method in Practice. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-01708-4. LCCN 2002022271.
  30. Hines T (1988). Pseudoscience and the Paranormal: A Critical Examination of the Evidence. Buffalo, NY: Prometheus Books. ISBN 978-0-87975-419-8.
  31. Donald E. Simanek. "What is science? What is pseudoscience?"
  32. Popper K (1959). The Logic of Scientific Discovery. Routledge. ISBN 978-0-415-27844-7.
  33. Lakatos I (1970). "Falsification and the Methodology of Scientific Research Programmes". In Lakatos I, Musgrave A (eds.). Criticism and the Growth of Knowledge. pp. 91–195.
  34. Gauch HG (2003). Scientific Method in Practice. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-01708-4. LCCN 2002022271
  35. Macmillan Encyclopedia of Philosophy Vol 3, "Fallacies" 174 ff esp. 177–178
  36. Bunge M (1983a). "Demarcating science from pseudoscience". Fundamenta Scientiae. 3: 369–388.
  37. Rory Coker. "Science versus Pseudoscience". web2.ph.utexas.edu. (arkivo)
  38. Rory Coker. "SF in pseudoscience" (arkivo) web2.ph.utexas.edu
  39. Thagard PR (1978). "Why astrology is a pseudoscience". PSA: Proceedings of the Biennial Meeting of the Philosophy of Science Association. 1978 (1): 223–234. doi:10.1086/psaprocbienmeetp.1978.1.192639. ISSN 0270-8647. S2CID 147050929 (Arkivo)
  40. Eileen Gambrill (1-a de Majo 2012). Critical Thinking in Clinical Practice: Improving the Quality of Judgments and Decisions (3a eld.). John Wiley & Sons. p. 109. ISBN 978-0-470-90438-1.
  41. Lilienfeld SO (2004). Science and Pseudoscience in Clinical Psychology Guildford Press ISBN 1-59385-070-0
  42. Ruscio J (2002). Clear thinking with psychology : separating sense from nonsense. Belmont, CA: Brooks/Cole-Thomson Learning. ISBN 978-0-534-53659-6. OCLC 47013264.
  43. Lilienfeld SO (2004). Science and Pseudoscience in Clinical Psychology Guildford Press ISBN 1-59385-070-0
  44. Gitanjali B (2001). "Peer review – process, perspectives and the path ahead" (arkivo). Journal of Postgraduate Medicine. 47 (3): 210–14. PMID 11832629
  45. Gauch HG (2003). Scientific Method in Practice. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-01708-4. LCCN 2002022271.
  46. Carl Sagan (1994). The demon-haunted world. New York: Ballantine Books. ISBN 978-0-345-40946-1.
  47. Lakatos I (1970). "Falsification and the Methodology of Scientific Research Programmes". In Lakatos I, Musgrave A (eds.). Criticism and the Growth of Knowledge. pp. 91–195.
  48. Ruscio J (2002). Clear thinking with psychology : separating sense from nonsense. Belmont, CA: Brooks/Cole-Thomson Learning. ISBN 978-0-534-53659-6. OCLC 47013264.
  49. Devilly GJ (2005). "Power therapies and possible threats to the science of psychology and psychiatry". The Australian and New Zealand Journal of Psychiatry. 39 (6): 437–445. doi:10.1080/j.1440-1614.2005.01601.x. PMID 15943644. S2CID 208627667.
  50. Amsden, Brian. "Recognizing Microstructural Fallacies" (arkivo)
  51. "Ad Hominem and Related Fallacies". philosophy.lander.edu (arkivo)
  52. La Méthode Scientifique, « Pseudo-sciences : les raisons du succès », ĉe France Culture, 7-a de septembro 2017 (arkivo).
  53. Alexandre Shields, Les ennemis de la science, Le Devoir, 21-a de novembro 2015
  54. Françoise Salvadori, Laurent-Henri Vignaud Antivax, La résistance aux vaccins du XVIIIe siècle à nos jours, Parizo, Vendémiaire, 2019, ISBN 978-2-36358-322-2
  55. B. Bensaude-Vincent, Des savants face à l’occulte, eld. La Découverte, 2002, 208 p. (ISBN 2707136166), « Des rayons contre raison? L’essor de la radiesthésie dans les années trente », p. 201-226

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]