Saltu al enhavo

Negado de la klimata varmiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Klimatoskeptikismo)
Ĉe la Usona Senato, Respublikana Senatano Jim Inhofe montris neĝbulon - la 26-an de februaro 2015, vintre - kiel indicon, ke la globo ne varmiĝas, en jaro kiu estis trovita esti la plej varma de la Tero registrita tiame, tiel konfuzante veteron en ununura loko en ununura semajno kaj tutmondan klimaton.
Falsa ekvilibro en klimatscienco: Reprezentado de klimatŝanĝaj skeptikuloj inter klimatsciencistoj (97% kredante ke klimata ŝanĝo estas reala, 3% neante), kaj opinioj de la gastoj de la usona televidkanalo Fox News (31% realaj, 69% neante). Surbaze de ISKŜ-raporta priraportado inter la 1-a de aŭgusto 2013, kaj la 1-a de oktobro 2013[1]

La negado de la klimata varmiĝo estas formo de negadismo karakterizita de neraciaj duboj pri la klimata ŝanĝo, ties homdevenaj kaŭzoj, efikoj al naturo kaj homa socio, kaj potencialo de adaptiĝado aŭ luktado kontraŭ ĝi per homaj agoj; kaj malagnosko, disputo aŭ kontraŭbatalado de la scienca interkonsento pri klimata ŝanĝo[2][3][4]. Tiuj antaŭenigantaj neadon ofte uzas retorikajn taktikojn por ŝajnigi sciencan konflikton dum ekzistas neniu[5]. Klimatŝanĝa neado povas ankaŭ esti implicita kiam homoj akceptas la sciencon sed ne akordigas ĝin kun sia kredo aŭ ago. Pluraj esploroj analizis tiujn vidpunktojn kiel formojn de negadismo[6], pseŭdoscienco[7], konspira teorio[8], aŭ propagando[9].

Multaj temoj kiuj estas solvitaj de la scienca komunumo, kiel ekzemple homa respondeco por klimata ŝanĝo, restas la temo de politike aŭ ekonomie motivitaj provoj malgravigi, malakcepti aŭ nei ilin - ideologia fenomeno kiun akademiuloj kaj sciencistoj nomas klimatŝanĝo neado. Klimatosciencistoj, precipe en Usono, raportis registaran kaj naftoindustrian premon por cenzuri aŭ subpremi sian laboron kaj kaŝi sciencajn datumojn, kun direktivoj ne diskuti la temon publike.

Industriaj, politikaj kaj ideologiaj interesoj organizas agadon por malkaŝe aŭ kaŝe subfosi publikan fidon en klimata scienco kaj misfamigi la sciencan konsenton pri klimata ŝanĝo[10][11][12][13]. Klimata ŝanĝo neo estis asociita kun la lobio de la fosiliaj brulaĵoj, porindustriaj premgrupoj, ekstremkonservativaj pensfabrikoj kaj alternativaj amaskomunikiloj[14] Pli ol 90% da artikoloj kiuj estas skeptikaj pri klimata ŝanĝo originas de dekstrulaj pensfabrikoj[15]. Neo de klimata ŝanĝo subfosas klopodojn por agi aŭ adaptiĝi al klimata ŝanĝo, kaj malfavore penigas la politikojn rilate al klimata ŝanĝo[16].

En la 1970-aj jaroj, naftokompanioj publikigis esplorojn kiuj larĝe konsentis kun la opinio de la scienca komunumo pri klimata ŝanĝo. Ekde tiam, dum pluraj jardekoj, naftokompanioj organizas ĝeneraligitan kaj sisteman klimatŝanĝan neadan kampanjon por semi publikan misinformadon, strategion kiu estis komparita kun la organizita neado de la tabakindustrio de la danĝeroj de tabakfumado. Kelkaj el la kampanjoj eĉ estas aranĝitaj fare de la samaj homoj kiuj antaŭe disvastigis la neigistan propagandon de la tabakindustrio[17][18][19].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Nuccitelli, Dana (23 October 2013). "Fox News defends global warming false balance by denying the 97% consensus". The Guardian. ISSN 0261-3077
  2. National Center for Science Education (4 June 2010). "Climate change is good science". National Center for Science Education (arkivo)
  3. National Center for Science Education (15 January 2016). "Why Is It Called Denial?". National Center for Science Education (arkivo)
  4. Powell, James Lawrence (2011). The inquisition of climate science. New York: Columbia university press. ISBN 978-0-231-15718-6.
  5. Diethelm, P.; McKee, M. (2008). "Denialism: what is it and how should scientists respond?". The European Journal of Public Health. 19 (1): 2–4. doi:10.1093/eurpub/ckn139. ISSN 1101-1262. PMID 19158101.
  6. Dunlap, Riley E. (2013). "Climate Change Skepticism and Denial: An Introduction". American Behavioral Scientist. 57 (6): 691–698. doi:10.1177/0002764213477097. ISSN 0002-7642. S2CID 147126996.
  7. Ove Hansson, Sven (2017). "Science denial as a form of pseudoscience". Studies in History and Philosophy of Science. 63: 39–47. Bibcode:2017SHPSA..63...39H. doi:10.1016/j.shpsa.2017.05.002. PMID 28629651
  8. Uscinski, Joseph E.; Douglas, Karen; Lewandowsky, Stephan (September 2017). "Climate Change Conspiracy Theories". Oxford Research Encyclopedia of Climate Science. 1. doi:10.1093/acrefore/9780190228620.013.328. ISBN 978-0-19-022862-0.
  9. Jacques, Peter J.; Dunlap, Riley E.; Freeman, Mark (2008). "The organisation of denial: Conservative think tanks and environmental scepticism". Environmental Politics. 17 (3): 349–385. Bibcode:2008EnvPo..17..349J. doi:10.1080/09644010802055576. ISSN 0964-4016. S2CID 144975102.
  10. Stoddard, Isak; Anderson, Kevin; Capstick, Stuart; Carton, Wim; Depledge, Joanna; Facer, Keri; Gough, Clair; Hache, Frederic; Hoolohan, Claire; Hultman, Martin; Hällström, Niclas; Kartha, Sivan; Klinsky, Sonja; Kuchler, Magdalena; Lövbrand, Eva; Nasiritousi, Naghmeh; Newell, Peter; Peters, Glen P.; Sokona, Youba; Stirling, Andy; Stilwell, Matthew; Spash, Clive L.; Williams, Mariama; et al. (18 October 2021). "Three Decades of Climate Mitigation: Why Haven't We Bent the Global Emissions Curve?". Annual Review of Environment and Resources. 46 (1): 653–689. doi:10.1146/annurev-environ-012220-011104. hdl:1983/93c742bc-4895-42ac-be81-535f36c5039d. ISSN 1543-5938. S2CID 233815004.
  11. Vidal, John (27-a de junio 2011). "Climate sceptic Willie Soon received $1m from oil companies, papers show". The Guardian, Londono.
  12. ClimateWire, Gayathri Vaidyanathan. "What Have Climate Scientists Learned from 20-Year Fight with Deniers?". Scientific American.
  13. Begley, Sharon (13 August 2007). "The Truth About Denial". Newsweek (arkivo)
  14. Hoggan, James; Littlemore, Richard (2009). Climate Cover-Up: The Crusade to Deny Global Warming. Vancouver: Greystone Books. ISBN 978-1-55365-485-8 (arkivo)
  15. Xifra, Jordi (2016). "Climate Change Deniers and Advocacy: A Situational Theory of Publics Approach". American Behavioral Scientist. 60 (3): 276–287. doi:10.1177/0002764215613403. hdl:10230/32970. S2CID 58914584.
  16. Painter, James; Ashe, Teresa (2012). "Cross-national comparison of the presence of climate scepticism in the print media in six countries, 2007–10". Environmental Research Letters. 7 (4): 044005. Bibcode:2012ERL.....7d4005P. doi:10.1088/1748-9326/7/4/044005. ISSN 1748-9326.
  17. Egan, Timothy (5 November 2015). "Exxon Mobil and the G.O.P.: Fossil Fools" (arkivo). The New York Times.
  18. Goldenberg, Suzanne (8 July 2015). "Exxon knew of climate change in 1981, email says – but it funded deniers for 27 more years" (arkivo). The Guardian.
  19. 'Shell knew': oil giant's 1991 film warned of climate change danger (arkivo). The Guardian.