Saltu al enhavo

Negadismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Negadisma skribajo neanta la ekzistadon de KOVIMO: "KOVIMO estas mensogo", Anglio, 2020.

Negadismo estas la praktiko nei fakton aŭ interkonsenton, sen racia pravigo. La termino negadismo povas rilati aŭ al socia neado, kiam realo estas neita aŭ minimumigita pro politikaj aŭ ideologiaj kialoj, aŭ al psika neado, kiam temas pri la bezono eviti psikologie malkomfortan veron[1].

Fronte al la scienco, negadismo estas la malakcepto de scienca konsento pri difinita temo, favore al radikalaj ideoj polemikaj[2] je amaskomunikila nivelo. Tiu ĉi neado estas do karakterizita per la malakcepto de klara scienca pruvo; la kreado de false scienca enhavo; provoj generi polemikon [3]; provoj nei la ekziston de sciencistara interkonsento. Se ĉi tiu sinteno estas neracia, ties instigoj kutime ne estas tiel.

Scienca negadismo pliiĝis draste en la lastaj jaroj. Grava faktoro estas la rapida disvastigo de misinformado kaj falsaj novaĵoj per sociaj retoj (X, Facebook ktp), same kiel la reliefigo de tiu misinformado en Guglo-serĉoj[4].

Tamen, John Cook kaj kolegoj montris ke la psikologia inokula teorio povas kontraŭbatali negadismon[5][6][7].

Motivoj kaj kaŭzoj de negadismo inkluzivas religiajn kredojn, makiavelismon (popolismo), kaj memintereson (ekonomian, politikan aŭ financan, ktp.); sed ankaŭ, defendaj mekanismoj destinitaj por protekti la psikon kontraŭ mense ĝenaj faktoj kaj ideoj[8][9], ofte nomataj kogna misakordo en psikologiaj terminoj.

Estas multaj kazoj de negadismo, la ĉefaj estas laŭ Normand Baillargeon[10]:

En sociologio, negadismo ankaŭ estas individua aŭ kolektiva konduto de malhonesteco aŭ malstreĉo, kiu konsistas el ne enkalkulado de fakto.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Janet Maslin, « Michael Specter Fires Bullets of Data at Cozy Antiscience in 'Denialism' » (arkivo), The New York Times,‎ 4-a de novembro 2009.
  2. M. Scudellari, « State of denial », Nature Medicine, vol. 16, no 3,‎ marto 2010, p. 248 (PMID 20208495, DOI 10.1038/nm0310-248a).
  3. Martin McKee kaj Pascal Diethelm, « How the growth of denialism undermines public health » (arkivo), British Medical Journal, vol. 341,‎ 2010, p. 1309–1311 (PMID 21156741, DOI 10.1136/bmj.c6950
  4. Sander van der Linden, Anthony Leiserowitz, Seth Rosenthal et Edward Maibach, « Inoculating the Public against Misinformation about Climate Change », Global Challenges, vol. 1, no 2,‎ février 2017, p. 1600008 (PMID 31565263, PMCID PMC6607159, DOI 10.1002/gch2.201600008)
  5. John Cook, Stephan Lewandowsky et Ullrich K. H. Ecker, « Neutralizing misinformation through inoculation: Exposing misleading argumentation techniques reduces their influence », PLOS ONE, vol. 12, no 5,‎ 5 mai 2017, e0175799 (ISSN 1932-6203, DOI 10.1371/journal.pone.0175799)
  6. Andrew Zucker, « Commentary: Using Critical Thinking Skills to Counter Misinformation », Science Scope, vol. 042, no 08,‎ 2019 (ISSN 0887-2376, DOI 10.2505/4/ss19_042_08_6)
  7. Marc Kreidler, « Using Humor and Games to Counter Science Misinformation » (arkivo), ĉe Skeptical Inquirer, 4-a de majo 2020
  8. David Hambling, « Abominable 'No' Men » (arkivo), Fortean Times,‎ 1-a de septembro 2009
  9. George Monbiot, « The denial industry » (arkivo), Guardian Unlimited,‎ 19-a de septembro 2006
  10. Normand Baillargeon, « Un nouvel ennemi: le dénialisme » (arkivo), Québec Science,‎ 23-a de novembro 2015

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]