Alexandre Rodrigues Ferreira
Alexandre Rodrigues Ferreira | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() "Viagem Philosophica" de Alexandre Rodrigues Ferreira, verko eldonita en 1792.
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 27-an de aprilo 1756 en Salvador de Bahio, Brazilo | ||||
Morto | 23-an de aprilo 1815 (58-jaraĝa) en Lisbono, Portugalio | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Koimbro | ||||
Profesio | |||||
Okupo | esploristo botanikisto natursciencisto ![]() | ||||
Laborkampo | Natural science (en) ![]() ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Alexandre Rodrigues Ferreira (1756-1815) estis portugala katolika prelato, 6-a episkopo de la diocezo São Luís (1739-1747) kaj 1-a Episkopo por la diocezo de Mariana (1748-1762), en Brazilo. Doktoro pri teologio de la Universitato de Koimbro, en 1726, li estis nomumita rektoro en 1728 de Dom Johano la 5-a. Li estis majstro de la novicoj ĉe la Reĝa Monaĥejo de Alcobaça ĝis plena enoficigo al la diocezo de Maranjono, en Brazilo. La skribaĵoj de Alexandre Rodrigues Ferreira servis kiel bazo por la raportoj de Joaquim Nabuco pri la disputo inter Brazilo kaj Brita Gujano (1903).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Naskita la 27-an de aprilo 1756 en Salvador, Bahio, Ferreira studis en Koimbro, kie li diplomiĝis en 1778 ĉe la Naturscienca Fakultato. Lia bonega agado kaptis la atenton de Domenico Vandelli (1735-1816), itala naturisto, kiu laboris por la portugala registaro.
Komisiita de verkado pri natura historio de la portugalaj kolonioj, Vandelli organizis ekspediciojn al Mozambiko kaj Angolo kaj nomumis Rodrigues Ferreira kiel estro de la ekspedicio, kiu venis al Brazilo kaj turneis la kapitanlandojn de Grão-Pará, Rio Negro, Mato-Grosso kaj Cuiabá.
La Filozofa Ekspedicio forlasis la havenon de Lisbono la 1-an de septembro 1783, kunportante, inter aliaj, la skribistojn José Joaquim Freire, Joaquim José Codina, kaj la botanikan ĝardeniston Agostinho Joaquim do Cabo.
La ekspedicio atingis Belém la 21-an de oktobro, 1783 kaj daŭris naŭ jarojn. Ekde ĝi, pluraj verkoj kaj notoj pri la amazona regiono estis generitaj, registrante informojn pri la faŭno, flaŭro kaj ĝiaj loĝantoj.
Kun la morto de Ferreira, la 23-an de aprilo 1815, la manuskriptoj, kiuj restis en Portugalio, estis metitaj sub la gardon de la "Reala Muzeo d'Ajuda". La dokumentaro restis en la muzeo ĝis 1838, tiam kiam ili estis transdonitaj al la "Reĝa Akademio de Sciencoj".
En la lastaj du jarcentoj, la dokumentoj estis disigitaj inter diversaj institucioj kaj kolektantoj, inkluzive de la Nacia Biblioteko de Rio-de-Ĵanejro, kiu ebligis ilian publikigon.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Viagem ao Brasil. A Expedição Philoshophica pelas Capitanias do Pará, Rio Negro, Mato Grosso e Cuyabá. 1792
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Scielo
- Biblioteca Nacional Digital
- Brasiliana Iconográfica
- Biblioteca Digital Luso Brasileira
- Centro Cultural Brasil Angola Arkivigite je 2021-10-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Bibliothèque nationale de France
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- José Cândido de Mello Carvalho (1914-1994)
- Osvaldo Rodrigues da Cunha (1928-2011)[1]
- Domenico Agostino Vandelli (1735-1816)
- José da Silva Lisboa, Vicgrafo de Cairu (1756-1835)
- Alfredo do Valle Cabral (17.11.1851-23.10.1894)
- José Joaquim Freire (1760-1847)
- Joaquim José Codina (m. 1791)
- João da Silva Feijó (1724-1860)
- Manoel Galvão da Silva (1750-1790)
- Joaquim Nabuco (1849-1910)
- João Barbosa Rodrigues (1842-1909)
- José Vicente Barbosa du Bocage (1823-1907)