Saltu al enhavo

Alfred Tarski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred Tarski
Persona informo
Alfred Tarski
Naskonomo Alfred Tajtelbaum
Naskiĝo 14-an de januaro 1901 (1901-01-14)
en Varsovio, Kongresa Pollando
Morto 26-an de oktobro 1983 (1983-10-26) (82-jaraĝa)
en Berkeley
Tombo Berkeley Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo • ateisto vd
Lingvoj anglagermanapola vd
Ŝtataneco Kongresa Pollando
Pollando
Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Varsovio (1918–1924)
Liceo Mazovia (1915–1918) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo matematikisto
filozofo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Logiko, modelo-teorio kaj matematiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilisto Stanisław Leśniewski vd
Verkado
Verkoj Łoś–Tarski preservation theorem ❦
teoremo de Knaster-Tarski ❦
teoremo de Tarski ❦
teoremo de nedifinebleco de vero ❦
teoremo de Tarski-Seidenberg ❦
paradokso de Banach-Tarski ❦
alĝebro de Lindenbaum-Tarski ❦
Jónsson–Tarski algebra ❦
semantika teorio de la vero ❦
aksiomaro de Tarski ❦
Tarski's axiomatization of the reals ❦
Tarski's circle-squaring problem ❦
Tarski's exponential function problem ❦
problemo de Tarski pri licea algebro ❦
Tarski–Kuratowski algorithm ❦
monstro de Tarski ❦
Tarski's plank problem vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alfred TARSKI, jide respektive hebree אלפרד טרסקי, antaŭe Alfred Tajtelbaum respektive Teitelbaum (jide respektive hebree אלפרד טייטלבוים, taitelboim), naskiĝis la 14-an de januaro 1901 en Varsovio, mortis la 26-an de oktobro 1983 en Berkeley, Usono) estis juda logikisto naskiĝinta en la Dua Pola Respubliko, membro de la Lvova-Varsovia skolo. De 1939 la laboris en Usono. Kreinto interalie de modeloteorio kaj semantika teorio de vero, li konsideratas unu el la kvar plej grandaj logikistoj en la historio – krom Aristotelo, Gottlob Frege kaj Kurt Gödel.[mankas fonto]

Infaneco kaj juneco

Li estis la pli aĝa filo el du infanoj de Roza (pole Róża) kaj Ignac (pole Ignacy) Tajtelbaum. Lia patro devenis de riĉa familio de varsoviaj judoj kaj okupiĝis pri ligna industrio, la patrino de konata lodza familio de industriistoj - Prussak. Gesinjoroj Tajtelbaum konservis judajn tradiciojn, pro tio en la hejmo oni celebris tradiciajn festojn, kaj la infanoj lernis la hebrean lingvon kaj la Leĝon de Moseo. Tamen la familio ĉeestis la ĉefan soci-kulturan vivon de Varsovio kaj estis tiom asimiliĝinta, ke la infanoj frekventis lernejojn kun la polarusa lingvoj.

En 1915 Tajtelbaum eniris gimnazion en Mazovia Lernejo ĉe la str. Klonowa. Inter ties instruobjektoj tiam estis la germana, franca, latina, historio, religio, juro, logiko, matematiko, fiziko, kosmografio (ampleksanata astronomion, geografion kaj geologion) kaj higieno. En la gimnazio oni instruis ankaŭ novenkondukitan la polan lingvon kaj la polan literaturon. Kvankam la fina atesto ne indikis la grekan, sendube li ekkonis ĝin. Li flue parolis ruslingve. En notaĵoj de instruistoj estis prezentita kiel lernanto kun eksterordinaraj kapabloj.

En 1923 Alfred Teitelbaum – kune kun la frato וואקלו (Vaklu, kiu ofte slave interpretiĝas Vaclav) – ŝanĝis la nomon al "Tarski". Krom la nomŝanĝo la fratoj ŝanĝis ankaŭ religion de judismo al katolikismo. Kaze de Tarski tio havis nur la simbolan signifon, ĉar fakte ĝis fino de la vivo estis ateisto. Tarski konsideris sin polo, samtempe ne volante esti judo ankaŭ pro la intermilita kontraŭjudismo, kio blokis al judoj universitatan karieron. Li ĉie apogis polajn logikistojn, kaj lia domo en Berkeley ĉiam estis malfermita por poloj. Ĝis fino de la vivo oni en la domo parolis ankaŭ en la pola lingvo.

Varsovia Universitato

En antaŭnelonge malfermita en 1918 Varsovia Universitato li komencis studi biologion. Tie rimarkis lin Stanisław Leśniewski, kiu tiutempe gvidis katedron de la filozofio de matematiko. Leśniewski konvinkis Teitelbaum, ke li forlasu biologiajn studojn favore al la filozofiaj.

En 1924 Tarski doktoriĝis surbaze de la disertaĵo O wyrazie pierwotnym logistyki, verkita sub la direkto de Leśniewski. Unu jaron poste li habilitiĝis. En la jaroj 1925–1939 li estis docento de la Varsovia Universitato, kie li lekciis pri fundamentoj de matematiko kaj logiko. Samtempe li instruis en la Liceo "Stefan Żeromski" en Varsovio.

Malantaŭ la oceano

Tuj antaŭ eksplodo de la dua mondmilito li foriris al Usono, kie li loĝis ĝis sia morto. Junie 1945 li akceptis usonan civitanecon. Jen listigo de liaj postenoj:

Li ankaŭ estis vizitanta profesoro en altlernejoj de Meksiko, Los Anĝeleso, Ĉilio, Londono kaj en Sorbono.

Alfred Tarski okupiĝis pri pluraj kampoj de matematiko - i.a. pri aroteorio, algebro, logiko kaj filozofio.

La plej granda merito de Tarski estis iniciatita de li programo de algebriigo kaj topologiigo de matematika logiko, kio atribuis al tiu ĉi disciplino novan povon kaj sciencan freŝon. El aroteoriaj atingoj de Tarski la plej konata estas tiel nomata paradokso de Banach-Tarski, kies kunaŭtoro estas pola matematikisto Stefan Banach. Tio ĝuste ne estas paradokso, sed paradokse sonanta aserto, diranta ke (konsiderante la aksiomon de elekto) sferon oni povas dispartigi al partoj, el kiuj kunmeteblas du sferoj, ĉiu samvolumena al la prenita. La aserto inklinis plurajn matematikistojn alpaŝi pli singarde al la aksiomo de elekto, kiu ŝajnas esti konforma al la intuicio.

Lia plej grava atingo estas difino de vero. Tiel li forĵetis la paradokson de mensogulo (alie: paradokso de Epimenides) kiu pruvas ke vero ne povas ekzisti. Tarski pruvis tamen ke tiu paradokso estas interne malakorda. Li interpretis nocion de vero kiel la eco de frazoj logikaj devenataj de lingvo estanta metalingvo rilate al la lingvo en kiu tiuj frazoj estas parolataj. Pli simple - Tarski juĝis ke la frazo X estas vera tiam kaj nur tiam kiam estus tiel kiel frazo X parolas. Tiel li komencis novan parton de matematiko - teorion de modeloj. Ĝi permesas ĝeneralan rigardadon de matematiko.

Liaj prikonsideroj pri la vero influis plurajn filozofojn kiel Karl Popper, Willard Quine kaj Donald Davidson.

En 2000 Nomig-Komisiono de Internacia Astronomia Unio atribuis la nomon Alfred Tarski al malkovrita en 1997 asteroido n-ro 13672.

Tarski en la kulturo

[redakti | redakti fonton]

Tarski estis unu el epizodaj herooj de la romano de Jacek Dukaj titolita Lód (Glacio).

Korespondismo

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Korespondismo.

La teorio de la vero kiel «korespondo al la faktoj» ricevis fundamentan rimarkecon ene de la kritika raciismo de Karl Popper, kiu rekonis al Alfred Tarski la meriton de ĝia rehabilito.

(Citaĵo) “ Ni nomas "vera" aserto se ĝi koincidas kun la realo aŭ korespondas al la faroj aŭ se la aĵoj estas tiaj kiaj la aserto ilin prezentas; kaj la koncepto tieldirita absoluta al la objekto de la vero, kiun unuopulo daŭre uzas. Unu el plej gravaj rezultoj de la moderna logiko konsistas en la rehabilito kun plena sukceso de la absoluta koncepto pri la vero. [...] Mi volus indiki en la rehabiblito de la koncepto pri la vero flanke de matematikisto kaj logikisto Alfred Tarski la rezulton filozofie plej gravan de la moderna matematika logiko.” (K. Popper, Sulla logica delle scienze sociali, in AA.VV., Dialettica e positivismo in sociologia, Einaudi, Torino 1972).

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Alfred Tarski, Wprowadzenie do logiki i do metodologii nauk dedukcyjnych, eldonisto "ALEPH", 1994. El la angla tradukis Monika Sujczyńska
  • Alfred Tarski (1944): The Semantical Concept of Truth and the Foundations of Semantics, Philosophy and Phenomenological Research 4 – accessibile qui
  • Alfred Tarski (1983) (1956): Logic, Semantics, Metamathematics, J. Corcoran ed., Hackett, 1st edition edited and translated by J. H. Woodger, Oxford University Press.
  • Alfred Tarski (1986): What are Logical Notions?, Corcoran, J. ed., History and Philosophy of Logic, 7 pp. 143-154
  • Alfred Tarski (2002): On the Concept of Following Logically. Tłumaczenie Magda Stroińska i David Hitchcock History and Philosophy of Logic 23: 155-196.
  • Alfred Tarski, Steven Givant (1987): A Formalization of Set Theory Without Variables, American Mathematical Society

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Alfred Tarski: dedukcja i semantyka [déduction et sémantique] (red. Jacek Jadacki). Warszawa 2003

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]