Alita: Battle Angel
Alita: Battle Angel | |
---|---|
![]() | |
filmo | |
Originala titolo | Alita: Battle Angel |
Originala lingvo | angla lingvo • hispana lingvo |
Kina aperdato | 14 feb. 2019, 6 feb. 2019, 22 feb. 2019 |
Ĝenro | sciencfikcia filmo, malutopia filmo, kiberpunko, agfilmo, post-apokalipsa fikcio |
Kameraado | Bill Pope |
Reĝisoro(j) | Robert Rodriguez |
Produktisto(j) | James Cameron • Jon Landau • Robert Rodriguez |
Scenaro | Laeta Kalogridis • James Cameron • Robert Rodriguez |
Loko de rakonto | Iron City |
Muziko de | Junkie XL |
Rolantoj | Rosa Salazar • Christoph Waltz • Keean Johnson • Mahershala Ali • Ed Skrein • Jackie Earle Haley • Jennifer Connelly • Lana Condor • Eiza González • Marko Zaror • Casper Van Dien • Idara Victor • Jorge Lendeborg Jr. • Jeff Fahey • Rick Yune • Josh Peck • Derek Mears • Gregg Berger • Edward Norton • Michelle Rodriguez • Jai Courtney • Alex Livinalli |
Produktinta firmao | Lightstorm Entertainment 20th Century Studios Double R Productions Madhouse |
IMDb | |
Alita: Battle Angel (esperante Batal-Anĝelo) estas usona sciencfikcia filmo aperinta en februaro 2019. Ĝi estas bazita sur la mangao de Yukito Kishiro "Battle Angel Alita". Ĝi estas produktorita de James Cameron kaj Jon Landau kaj reĝisorita de Robert Rodriguez.
Ĉefrolas Rosa Salazar kiel Alita, ankaŭ rolas Christoph Waltz, Jennifer Connelly, Eiza González, Mahershala Ali, Ed Skrein, Jackie Earle Haley, Michelle Rodriguez kaj Lana Condor.
Temo
[redakti | redakti fonton]Kiam Alita (Rosa Salazar) vekiĝas sen memoro pri kiu ŝi estas en estonta mondo, kiun ŝi ne rekonas, ŝi estas kunprenita de Ido (Christoph Waltz), kompatinda kuracisto, kiu rimarkas, ke ie en ĉi tiu forlasita kiborg-ĉelo estas la koro kaj animo de juna virino kun eksterordinara estinteco. Kiam Alita lernas trairi sian novan vivon kaj la perfidajn stratojn de Iron City, Ido provas ŝirmi ŝin de ŝia mistera historio dum ŝia nova strat-amiko Hugo (Keean Johnson) proponas anstataŭe helpi al ŝi reŝalti ŝiajn memorojn. Sed nur kiam la mortigaj kaj koruptaj fortoj, kiuj estras la urbon, postkuros post Alita, tiam ŝi malkovros la ŝlosilon al sia pasinteco - ŝi havas unikan batalan kapablecon, kiun tiuj fortoj senĉese provos kontroli. Se ŝi povus resti ekster ilia atingo, ŝi povus esti la ŝlosilo por savi siajn amikojn, sian familion kaj la mondon, kiun ŝi komencis ami.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alita: Battle Angel en la a Vikipedio.