Almașu
Almașu | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Sălaj | |
Alinome | Váralmás (hungare) | |
Iama hungara departemento | Kolozs | |
Situo | 46° 57′ N, 23° 8′ O (mapo)46.94555555555623.132777777778Koordinatoj: 46° 57′ N, 23° 8′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 311 m | |
Poŝtkodo | 457010 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 2.361 (en 2009) | |
– vilaĝo | 1.158 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 139991 | |
Almașu [almaŝu] (hungare: Váralmás [va:ralma:ŝ]) estas komunumo en Rumanio sude de Zalău. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Jebucu, Petrinzel, Mesteacănu, Băbiu, Cutiș, Sfăraș, Stana kaj Țăudu.
La komunumo Almașu estas la plej suda en la distrikto Sălaj. Tra la suda parto de la komunumo pasas la fervoja linio inter Huedin kaj Kluĵo, kies ceteraj partoj situas en la distrikto Cluj. Estas stacioj en Jebucu (kun la nomo Jebuc) kaj Stana. Tra Almașu pasas la nacia vojo DN1G, sed ĝi tie ne havas staton konforman al unuaranga ŝoseo.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 Váralmás havis 1 779 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, ciganoj), en 1992 1 160 (rumanoj, 24 % da hungaroj).
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua mencio estas el 1234. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Váralmás apartenis al Hungario (Kolozs).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La rumana nomo de la loko rekte devenas de la dua parto de la hungara (almás), kiu signifas "poma" aŭ "pomarbaro" ("vár" signifas "kastelo"). Da tiaj nomoj estis multaj en la hungara reĝlando; ekzistas listo de hungaraj loknomoj kun "almás".
Jen superrigardo pri tiaj loknomoj en Transilvanio:
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Almașu ĉe dincomuna.ro Arkivigite je 2014-12-19 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Mapo de la distrikto Arkivigite je 2009-02-01 per la retarkivo Wayback Machine
-
Situo en la distrikto
-
Reform-kristanisma preĝejo en Almașu
|