Cuzăplac
Cuzăplac | ||
---|---|---|
| ||
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | ![]() | |
Alinome | Középlak (hungare) | |
Iama hungara departemento | Kolozs | |
Situo | 46° 58′ N, 23° 12′ O (mapo)46.96611111111123.191666666667Koordinatoj: 46° 58′ N, 23° 12′ O (mapo) | |
| ||
![]() | ||
Alto super maro | 294 m | |
Poŝtkodo | 457110 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 1.864 (en 2011; 1.809 en 2009) | |
– vilaĝo | 570 (en 2011; 612 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 140878 | |
Cuzăplac [kuzəplak] (hungare: Középlak [køzeplak]) estas komunumo en Rumanio sudoriente de Zalău. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Cubleșu, Gălășeni, Mierța, Petrindu, Ruginoasa, Stoboru, Tămașa.
Geografie la komunumo konsistas el du brakoj, kiujn disigas Aghireșu en la najbara distrikto Cluj. En la okcidenta branĉo situas Tămașa, Pentrindu kaj Gălășeni, en la orienta Ruginoasa, Stoboru kaj Cubleșu. Cuzăplac kaj Mierța situas ĉe la vertico de la du brakoj.
Tra Cuzăplac iras la nacia vojo DN1G inter Huedin kaj Zimbor. En Gălășeni estas fervoja stacio ĉe la linio inter Huedin kaj Kluĵo.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 ĝi havis 903 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 665 (rumanoj, 41 % da hungaroj).
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua mencio estas el 1219. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Kolozs (reĝa departemento) vármegye).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
Gravaj personoj
[redakti | redakti fonton]- Dezső Kozma (*6-a de novembro 1936): literaturhistoriisto.
- Adrian Lucaci (*13-a de novembro 1913 – ): grafikisto, karikaturisto.
- Adorján Stella (30-a de januaro 1897 – Budapest, 26-a de aŭgusto 1967): ĵurnalisto, humuristo, tradukisto, dramverkisto.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Komunumestra retejo
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
-
Situo en la distrikto
-
Preĝejo en Cuzăplac
|