Saltu al enhavo

Alpiner

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Alpiner

Disvolvo Texas Instruments
Eldoninto Texas Instruments
Dato de lanĉo 1982
Platformo TI-99/4A
Ĝenro Agada videoludo
vdr

Alpiner (esperante Alpisto) estas agada videoludo disvolvita de Janet Srimushnam[1] por la hejma komputilo TI-99/4A kaj publikigita sur kartoĉo fare de Texas Instruments en 1982.[1] La ludanto supreniras ses el la plej altaj montoj de la mondo, evitante arbojn, bestojn, falantajn ŝtonojn kaj terglitojn. La lokoj en la ludo estas la montoj Hood, Materhorno, monto Kenja, Denali, monto Garmo, kaj Everesto.[2] La kartoĉo Alpiner origine kostis $39.95 (USD).[3][4]

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]

Post kiam oni elektis 1 aŭ 2 ludantojn kaj pasis la ĉefan ekranon kun la montoj kaj altecoj, la ludo komenciĝas. La ludanto devas supreniri la flankon de ĉiu monto kaj atingi la pinton antaŭ la fino de tempolimo.

Obstakloj laŭlonge de la vojo de la alpisto inkluzivas falantajn ŝtonojn, sovaĝajn bestojn, arbojn, kaj arbustofajrojn, kiujn ili devas eviti por daŭre supreniri la monton. En la 7-a nivelo, la obstaklo de lavango estas enkondukita, kaj en la 13-a nivelo, glaciaj faloj. La tuŝo de obstakloj rezultigas gliton malsupren laŭ varia distanco. Se la alpisto glitas tute malsupren de la monto, unu el la vivoj estas perditaj. Ludantoj ricevas kromvivon ĉiufoje kiam ili atingas la pinton de monto Everesto.[2]

Ekzistas entute 18 niveloj en la ludo, dividitaj en 3 ĉapitroj. La ludanto devas sukcese supreniri ĉiun el la ses montoj por atingi la sekvan ĉapitron.[2]

La danco de Anita


Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

Alpiner estas ludebla kun aŭ sen la komento aŭ voĉoj, sed tiuj ĉi necesas la uzon de la Solid State Speech Synthesizer de Texas Instruments. La voĉoj kaj komento helpas averti pri proksimiĝantaj obstakloj kaj komentas pri via progreso.[2]

La muziko aŭdebla dum la ludo estas la "Danco de Anita" en Peer Gynt fare de la norvega komponisto Edvard Grieg. La muziko aŭdebla post la atingo de la pinto de Monto Everesto estas fragmento el la Suito D maĵora el Akva muziko fare de la germana komponisto Georg Friedrich Händel.

Trompkodo

[redakti | redakti fonton]

Premante la klavojn "*#*" (en tiu preciza sinsekvo) sur la titolekrano de la ludo, ludantoj povas agordi la komencon nombron da vivoj, de 1 ĝis maksimume 9 vivoj, kaj la nivelon de malfacileco, de 1 ĝis 18. Aktivigante ĉi tiun trukon, la vorto "Test" aperas ĉe la malsupra maldekstra parto de la ekrano.[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 The Giant List of Classic Game Programmers.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 (1982) Alpiner. Texas Instruments Creative Communications.
  3. 3,0 3,1 TI-99/4A-Pedia: Alpiner.
  4. TI-99/4A Video Game House: Alpiner.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]