Amandavoj
Amandavoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Iĉo de ruĝa amandavo (Amandava amandava)
Oranĝbrusta amandavo (Amandava subflava)
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Amandavoj (Amandava) estas genro de birdoj el familio Estrildedoj, troveblaj en Afriko kaj Suda Azio. Ili estas malgrandaj, brilkoloraj kaj sociemaj birdoj kun mallongaj konusformaj ruĝaj bekoj, renkonteblaj en herbejoj kaj arbustejoj, kaj ilia dieto konsistas preskaŭ tute je semoj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La genron Amandava enkondukis en 1836 angla zoologo Edward Blyth por sola specio, la ruĝa amandavo. Ĝia unua mencio estis en noto en verko The Natural History and Antiquities of Selborne far Gilbert White, kiun Blythe redaktis.[1] Ruĝa amandavo estis konata antaŭe kaj estis donita dunomon Fringilla amandava far Karolo Lineo en 1758. Apariginte ĝin en apartan genron, Blyth simple taŭtonimigis la specian epiteton, nominte la specion Amandava amandava.
La vorto "amandava" mem estas loka koruptigo de nomo de urbo Ahmedabad en subŝtato Guĝarato, Bharato.[2] Ĝuste el regiono de tiu urbo venis la unuaj konataj specianoj de ruĝa amandavo (Amandava amandava).[3] La nomo Ahmedabad malfacilprononceblas por multaj popoloj, kiuj vivas apude, kaj havas multajn lokajn koruptojn, iuj el kiuj ankaŭ projekciĝis al la birdo. En moderna angla lingvo amandavo nomiĝas avadavat, sed en pli fruaj fontoj oni povas renkonti variantojn amadavat, amidavad ktp.[4]
Frata genro al Amandava estas Amadina, kiu enhavas du speciojn de Afrikaj semmanĝantaj birdoj.[5]
Specioj
[redakti | redakti fonton]Laŭ nuna sistematiko, akceptata far Internacia Ornitologia Komitato, la genro enhavas tri speciojn:[6]
Bildo | Scienca nomo | Kutima nomo | Arealo |
---|---|---|---|
Iĉo Ino
|
Amandava amandava (Linnaeus, 1758) | Ruĝa amandavo | Bangladeŝo, Bharato, Nepalo kaj Pakistano |
Amandava formosa (Latham, 1790) | Verda amandavo | disaj populacioj en Centra Bharato, suda Raĝastano, centra Utar-Pradeŝo, suda Biharo kaj Uesta Bengalio | |
Amandava subflava (Vieillot, 1819) | Oranĝbrusta amandavo | Subsahara Afriko |
La ruĝa kaj la verda amandavoj estas tre genetike interparencaj kaj vivas en Suda Azio. La Afrika oranĝbrusta amandavo estas pli aparta de ili kaj genetike, kaj aspekte.
De tempo al tempo aperas proponojn meti iujn aŭ ĉiujn speciojn de Amandava en genron Sporaeginthus. Nun en 2024 neniu el tiuj ĉi proponoj estas akceptataj far iu el ĉefaj birdosistematikaj aŭtoritatoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ White, Gilbert. (1836) The Natural History of Selborne, with its Antiquites; Naturalist's Calendar, &c.. London: Orr and Smith.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ (2004) “A dictionary of scientific bird names originating from the Indian region”, Buceros 9 (2), p. 1–30.
- ↑ Newton, A. & H. Gadow. 1896. A dictionary of birds. Black. London. p.11
- ↑ (2020) “A comprehensive phylogeny and taxonomic evaluation of the waxbills (Aves: Estrildidae)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 146, p. 106757. doi:10.1016/j.ympev.2020.106757.
- ↑ Waxbills, parrotfinches, munias, whydahs, Olive Warbler, accentors, pipits. IOC World Bird List Version 11.2. International Ornithologists' Union (July 2021). Alirita 14 July 2021 .
|