Ruĝa amandavo
Ruĝa amandavo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Paro de ruĝaj amandavoj en Maharaŝtro: iĉo maldekstre, ino dekstre
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Amandava amandava (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ruĝa amandavo (Amandava amandava) estas malgranda, brilkolora birdo el genro amandavoj de familio Estrildedoj. Ĝiaj alternativaj kutimaj nomoj estas ruĝa munio, ruĝa estrildo, fragofringo aŭ fragobirdo — la du ĉi-lastaj referencas la distingan plumaron de la iĉo, ruĝan kun blankaj aŭ pale grizaj makuloj, pro kiu la birdeto vere aspektas kiel frago. La specio nature vivas en kampoj kaj herbejoj de tropika Suda Azio, kaj pro ĝia bela aspekto estas populara ornama kaj kompania dombirdo en multaj partoj de la mondo. Ĝi nestas en Hindia subkontinento en musona sezono. La nomo de la genro kaj la specio amandava estas loka koruptigo de nomo de urbo Ahmedabad en Guĝarato, Bharato, de kie la birdoj estis vendataj kiel maskotoj kaj de kie, inter aliaj, venis la tipaj specianoj.[2][3]
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Ruĝa amandavo estis unue formale difinita kaj priskribita far sveda naturalisto Karolo Lineo en la 10-a eldono de sia fundamenta verko Systema Naturae (1758) sub dunomo Frigilla amandava.[4] La priskribo far Lineo, siavice, baziĝis je priskribo kaj ilustraĵo "The Amaduvads Cock and Hen" en verko "A Natural History of Birds" far angla naturalisto Eleazar Albin de jaro 1738.[5] Lineo deklaris la tipan lokon de la specio kiel "Eosta Bharato", sed en 1921 E. C. Stuart Baker malvastigis ĝin al "Kolkata".[6][7]
Jean Delacour metis la specion en genron Estrilda, sed angla zoologo Edward Blyth enkondukis por ĝi apartan genron Amandava en 1836.[8][9] Ekde tiam aperis multaj morfologiaj,[10] kondutaj, bioĥemiaj[11] kaj genetikaj datumoj, kiuj subtenas apartecon de genro Amandava.[12][13][14]
Internacia Ornitologia Komitato agnoskas tri subspeciojn:[9]
- A. a. amandava (Linnaeus, 1758) – Pakistano, Bharato, Nepalo kaj Bangladeŝo
- A. a. flavidiventris (Wallace, 1864) – Birmo, suda Ĉinio, norduesta kaj centra Tajlando kaj la Maldgrandaj Sundoj
- A. a. punicea (Horsfield, 1821) – sudeosta Tajlando, Kamboĝo, suda Vjetnamio, Javo kaj Balio
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ruĝa amandavo estas malgranda birdo, forme simila al fringo kaj pli malpli same granda kiel pasero: averaĝe 9–10 cm longa kaj 9 g peza,[15] kun ruĝa beko, ruĝaj okuloj kaj rondeca nigra vosto. La specio estas sekse duforma kaj iĉoj havas brilkoloran pariĝan plumaron. En reprodukta periodo iĉo estas preskaŭ tute ruĝa krom nigra strio tra la vizaĝo, nigra ventro kaj malhelaj flugiloj; ekster reprodukta periodo lia dorso, kapo kaj flugiloj iĝas brunece-olivkoloraj, kaj brusto kaj vangoj hele grizaj. Ino estas plejparte bruneca kun pli oĥreca, preskaŭ flava ventro. Ambaŭ seksoj havas ruĝan pugon kaj blankecajn aŭ pale grizajn makulojn tra tutaj flugiloj kaj dorso.[16][17]
Distribuo kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Ruĝaj amandavoj preferas vivi en ebenaĵaj herbejoj kun altaj kreskaĵoj de poacoj, ofte apud akvejoj. Ili ankaŭ volonte frekventas agrokulturajn kampojn.[16] Ilia natura arealo estas en Suda Azio kaj Hindia subkontinento. Oni agnoskas kvar subspeciojn, kiuj havas disajn vivareojn. La baza subspecio A. a. amandava renkonteblas en Bangladeŝo, Bharato, Nepalo kaj Pakistano; Birma raso A. a. flavidiventris ankaŭ troveblas en partoj de Ĉinio, Indonezio, Tajlando kaj Vjetnamio;[6] Javaj populacioj formas subspecion A. a. punicea, kaj la kvara subspecio A. a. decouxi centras en Kamboĝo.[18][19][7][20]
Dum longa tempo ruĝaj amandavoj estis kaptataj, bredataj en kapteco kaj vendataj al fremdlandanoj kiel maskotoj. Pro sia distinga kaj bela vidaspekto, aparte tiu de iĉo dum reprodukta periodo, kaj bonsona birdokanto, la birdoj estis sufiĉe popularaj kaj disvastiĝis foren ekster sia natura arealo. Kie la klimato permesis, populacioj de resovaĝiĝintaj birdoj apreris en naturo, kaj nun oni povas renkonti ruĝajn amandavojn en tiaj malproksimaj de sia natura arealo lokoj kiel suda Hispanio,[21] Brunejo, Fiĝio,[22] Egiptio,[23] Malajzio, Usono, Barejno, Gvadelupo, Irano, Italio, Reunio, Meksiko, Dominikana Respubliko, Martiniko, Portugalio, Japanio, Puertoriko, Singapuro kaj Havajoj.[24][25][26]
Konduto kaj ekologio
[redakti | redakti fonton]Plej ofte ruĝaj amandavoj furaĝas en malgrandaj birdaroj,[27] flugante per rapidaj flugilmovoj kaj plonĝante en herbaj densaĵoj, kie vidi ilin malfacile. Birdoj ene de birdaro engaĝiĝas en "striglaj", t.e. reciprokaj plumaranĝadaj, ritualoj, en kiu unu birdo invitas la alian per erektigo de siaj kapplumoj, kaj la alia "striglas" ĝin per sia beko. Tiu ĉi ritualo okazas kaj inter du inoj, kaj inter du iĉoj, kaj inter ino kaj iĉo. Ĝi ne rilatas al pariĝa konduto, sed servas por fortikigi la rilatojn kaj redukti agreson inter birdoj de la sama birdaro.[28]
La voko de ruĝa amandavo estas unu malalta noto "psiip", ofte kantata dumfluge, dum la kanto estas longa serio de tiuj notoj. Voĉo de unu birdo estas relative mallaŭta, sed granda birdaro, en kiu ĉiuj vokas, produktas sufiĉe grandan bruon.[29]
Plejparto de dieto de ruĝaj amandavoj konsistas je semoj, aparte tiuj de poacoj, sed ili ankaŭ volonte manĝas insektojn, aparte termitojn, kiam tiuj kapteblas.[30]
Unu el kuriozaj aferoj pri ruĝaj amandavoj estas ke iliaj bekoj, kutime ruĝaj, malheliĝas kaj iĝas preskaŭ pure nigraj dum novembro kaj decembro.[31] Plej verŝajne tiu ĉi ŝanĝo ne estas evolua adaptaĵo sed nur fiziologia kuriozaĵo. Kvankam la preciza fiziologia meĥanismo de ĝi estas ankoraŭ nekonata, oni pruvis, ke ĝi estas iel ligita al ŝanĝoj en tagolongo.[32]
Reproduktiĝo
[redakti | redakti fonton]Tiuj ĉi birdoj estas sezone monogamiaj, t.e. formas parojn por unu reprodukta sezono, sed malofte restas kune ekster la sezono aŭ en sekvaj sezonoj.[33] Dum pariĝo iĉoj performas nekutiman ritualon, kutime nomatan "ventumila danco": ili prenas en sian bekon herberon, folion aŭ plumon, kaj dancas kun ĝi, rapide subigante la kapon kaj saltante kune kun erektigo de ĉiuj movivaj plumoj. Ofte la birdoj ankaŭ kantas dum tiu ĉi prezento.[34][35] Ino enĝaĝiĝas en danco kun alloga iĉo, kaj tiam iĝas agresema kontraŭ aliaj inoj (kaj ankaŭ neplenkreskaj iĉoj, kiuj ankoraŭ ne havas la pariĝan plumaron). Iĉo dum reproduktiĝa periodo ankaŭ montras agreson kontraŭ aliaj iĉoj, kaj se la paro estas jam formita ankaŭ kontraŭ aliaj inoj krom lia partnerino.[36]
Nesto de ruĝa amandavo estas globoforma kun unu enirejo, kaj konstruitas plejparte je herboj. De ene ĝi ofte estas kovritaj je molaj plumoj aŭ lanugo, kaj de la gepatroj mem, kaj tiuj de aliaj birdoj, trovitaj kaj kunportitaj far la gepatroj. Kutima ovaro konsistas je 5 aŭ 6 unukoloraj blankaj ovoj.[37] Ambaŭ gepatroj kovas la ovojn. La idoj eloviĝas averaĝe post 11 tagoj, kaj estas pretaj elnestiĝi 20 tagojn post tio ĉi.[36][35] Kutime ambaŭ gepatroj nutras la idojn. Povas okazi, tamen, ke la ino metas duan ovaron en la sama sezono antaŭ ol la unua idaro iĝas plene sendependa. Tiam la ino fokusiĝas je kovado de ovoj kaj la iĉo je prizorgo de jam eloviĝintaj idoj.[38][36]
Malamikoj kaj minacoj
[redakti | redakti fonton]Ruĝaj amandavoj havas du specialistajn ektoparazitajn speciojn de birdopedikoj: Brueelia amandavae el familio Philopteridae, kaj Myrsidea amandava el Menoponidae.[39] Krome, almenaŭ unu specialista viruso el familio Paramyxoviridae estis detektita en domaj amandavoj, vivantaj en kapteco en Japanio.[40][41]
Konserva statuso
[redakti | redakti fonton]Malgraŭ ke por nun IUCN listas ruĝan amandavon malplej zorgiga, ĝi iĝas pli kaj pli nekutima almenaŭ en parto de Sudeosta Azio. En Tajio ĝi estas priskribata nekutima aŭ rara.[42] En Kamboĝo, el kie "miloj" de ruĝaj amandavoj estis eksportataj en la 1920-aj jaroj, jam en komenco de 1960-aj jaroj la specio estis priskribita kiel "nekutima", kaj ĝis nun ĝiaj populacioj konsideratas malgrandaj kaj minacataj. Tamen, inter birdoj, ellasitaj por punjao en jaro 2012 far Kamboĝaj budhistoj, estis konsiderinda nombro de ruĝaj amandavoj.[43]
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Iĉo en Dhako, Bangladeŝo
-
Ino de dorso. Rimarku la ruĝan pugon
-
Iĉo ekster reprodukta sezono
-
Iĉo de subspecio Amandava amandava amandava dum reprodukta sezono
-
Iĉo dum mudo de reprodukta plumaro al la nereprodukta
-
Iĉo kun reprodukta plumaro
-
Birdaro de ruĝaj amandavoj (ekster reprodukta sezono)
-
Iĉo en herbeja marĉo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BirdLife International (2016). “Amandava amandava”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22719614A94635498. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22719614A94635498.en. Alirita 11 November 2021..
- ↑ Pittie A (2004). “A dictionary of scientific bird names originating from the Indian region”, Buceros 9 (2).
- ↑ Yule H. (1886) Hobson-Jobson:A glossary of Anglo-Indian colloquial words and phrases. John Murray.
- ↑ Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Holmiae (Stockholm): Laurentii Salvii.
- ↑ Albin, Eleazar. (1738) A Natural History of Birds : Illustrated with a Hundred and One Copper Plates, Curiously Engraven from the Life 3. London: Printed for the author and sold by William Innys.
- ↑ 6,0 6,1 (1921) “Hand-list of the "Birds of India" Part III”, Journal of the Bombay Natural History Society 27, p. 692–744 [725].
- ↑ 7,0 7,1 (1968) Check-List of Birds of the World 14. Cambridge, Massachusetts: Museum of Comparative Zoology.
- ↑ White, Gilbert. (1836) The Natural History of Selborne, with its Antiquites; Naturalist's Calendar, &c.. London: Orr and Smith.
- ↑ 9,0 9,1 Waxbills, parrotfinches, munias, whydahs, Olive Warbler, accentors, pipits. IOC World Bird List Version 11.2. International Ornithologists' Union (July 2021). Alirita 14 July 2021 .
- ↑ Harrison, C.J.O. (1962). “The affinities of the Red Avadavat, Amandava amandava (Linn.)”, Bulletin of the British Ornithologists' Club 82, p. 126–132.
- ↑ Christidis, L (1987). “Biochemical systematics within Palaeotropic finches (Aves: Estrildidae)”, The Auk 104 (3), p. 380–392. doi:10.2307/4087534.
- ↑ Harrison, CJO (1962). “An ethological comparison of some waxbills (Estrildini), and its relevance to their taxonomy”, Proceedings of the Zoological Society of London 139 (2), p. 261–282. doi:10.1111/j.1469-7998.1962.tb01830.x.
- ↑ (1943) “A revision of the subfamily Estrildinae of the family Ploceidae”, Zoologica 28, p. 69–86.
- ↑ (2007) “Skeletal characters and the systematics of Estrildid finches (Aves:Estrildidae)”, Proceedings of the Indiana Academy of Science 116 (1), p. 90–107. Arkivigite je 2011-05-24 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ https://www.singing-wings-aviary.com/strawberryfinches.htm
- ↑ 16,0 16,1 Rasmussen, Pamela C.. (2012) Birds of South Asia. The Ripley Guide, 2‑a eldono 2: Attributes and Status, Washington D.C. and Barcelona: Smithsonian National Museum of Natural History and Lynx Edicions. ISBN 978-84-96553-87-3.
- ↑ Whistler, Hugh. (1949) Popular Handbook of Indian Birds. Gurney and Jackson, p. 216–217.
- ↑ Oates, EW. (1890) Fauna of British India. Birds. Volume 2. Taylor and Francis, London, p. 192–193.
- ↑ Deignan, H.G. (1963). “Checklist of the birds of Thailand”, United States National Museum Bulletin 226, p. 216.
- ↑ Baker ECS. (1926) Fauna of British India. Birds. Volume 3, 2‑a eldono, Taylor and Francis, p. 95–97.
- ↑ (1984) “Une nouvelle espèce à classer parmi les oiseaux de la Péninsule Ibérique: Estrilda (Amandava) amandava L. (Ploceidae, Passeriformes)”, Alauda 52 (4).
- ↑ (1987) “The annual cycle of the Avadavat Amandava amandava in Fiji”, Emu 87 (4), p. 232–243. doi:10.1071/MU9870232.
- ↑ Nicoll, MJ. (1919) Handlist of the birds of Egypt. Government Press, Cairo.
- ↑ (1985) “Oiseaux granivores exotiques implantés en Guadeloupe, à Marie-Galante et en Martinique (Antilles françaises)”, L'Oiseau et la Revue française d'Ornithologie 55 (3), p. 235–241.
- ↑ (1930) “The Amandavat (Aamandava amandava) in Mesopotamia”, Journal of the Bombay Natural History Society 34 (2), p. 576.
- ↑ (October 2016) “IUCN Red List of Threatened Species: Amandava amandava”, IUCN Red List of Threatened Species.
- ↑ Evans, SM (1970). “Some factors affecting the flock behaviour of red avadavats (Amandava amandava) with particular reference to clumping”, Animal Behaviour 18 (4), p. 762–767. doi:10.1016/0003-3472(70)90025-4.
- ↑ (1965) “On the role of allopreening invitation behaviour in reducing aggression among red avadavats, with comments on its evolution in the Spermestidae”, Journal of Zoology 145 (3), p. 387–403. doi:10.1111/j.1469-7998.1965.tb02024.x.
- ↑ (1999) Handbook of the birds of India and Pakistan, 2‑a eldono 10, Oxford University Press, p. 106–108.
- ↑ Inglis, CM (1910). “Note on the Spotted Munia (Uroloncha punctulata) and the Indian Red Munia (Sporaeginthus amandava)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 20 (2), p. 517–518.
- ↑ (1984) “Thyroid and annual gonad development, body weight, plumage pigmentation, and bill color cycles of Lal Munia, Estrilda amandava”, Gen. Comp. Endocrinology 55 (1), p. 20–28. doi:10.1016/0016-6480(84)90124-2.
- ↑ (1989) “Seasonal changes in the timing of hopping and feeding activities of a tropical bird (Estrilda amandava) under natural photoperiod”, Proc. Indian Acad. Sci. (Anim. Sci.) 98 (2), p. 89–93. doi:10.1007/BF03179631. 83953707.
- ↑ Sparks, J.H. (1964). “Flock structure of the Red Avadavat with particular references to clumping and allopreening”, J. Anim. Behaviour 12, p. 125–126. doi:10.1016/0003-3472(64)90113-7.
- ↑ Harrison, C. 1962. The Affinities of the Red Avadavat, Amandava amandava. Bulletin of the British Ornithologists' club, 82/ 7: 126–132.
- ↑ 35,0 35,1 Langham, N. 1987. The Annual Cycle of the Avadavat Amandava amandava in Fiji. The Emu; Official Organ of the Australasian Orinthoughogists' Union, 87: 232–243.
- ↑ 36,0 36,1 36,2 Goodwin, D. 1982. Estrildid Finches of the World. Ithaca, New York: Cornell University Press.
- ↑ Hume, AO. (1890) The Nests and Eggs of Indian Birds 2. London: R.H. Porter, p. 147–149.
- ↑ Finchinfo.com. 2009. "Red Avadavat" (On-line). Finch Information Center.
- ↑ Gupta, N. (2007). “Prevalence and population structure of lice (Phthiraptera) on the Indian Red Avadavat”, Zoological Science 24 (4), p. 381–383. doi:10.2108/zsj.24.000. 19494524.
- ↑ (1980) “A new paramyxovirus isolated from an Amaduvade Finch (Estrilda amandava)”, Jpn. J. Vet. Sci. 42 (2), p. 161–167. doi:10.1292/jvms1939.42.161.
- ↑ (2005) “A new Phthiraptera species (Philopteridae) from the Red Avadavat (Amandava amandava)”, Aquila 112, p. 87–93. Arkivigite je 2012-03-29 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Round, Philip & Gardner, Dana. (2008). Birds of the Bangkok Area.
- ↑ (September 2012) “Characterizing the trade of wild birds for merit release in Phnom Penh, Cambodia and associated risks to health and ecology”, Biological Conservation (en) 153, p. 10–16. doi:10.1016/j.biocon.2012.04.024.
|