Saltu al enhavo

Amaravatio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amaravatio
urbo • sidejo de registaro
Administrado
Poŝtkodo 520 xxx, 521 xxx, 522 xxx
Demografio
Geografio
Geografia situo 16° 32′ N, 80° 28′ O (mapo)16.527580.4681Koordinatoj: 16° 32′ N, 80° 28′ O (mapo) [+]
Areo 217,23 km² (21 723 ha) [+]
Horzono UTC + 05:30
Amaravatio (Andra-Pradeŝo)
Amaravatio (Andra-Pradeŝo)
DEC
Situo de Amaravatio
Amaravatio (Barato)
Amaravatio (Barato)
DEC
Situo de Amaravatio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Amaravati, Guntur district [+]
vdr

Amaravatio estas planita urbego, ankaŭ administra centro de subŝtato Andra-Pradeŝo en suda-orienta Barato. La loknomo signifas: "la loko por eternuloj".

Geografio[redakti | redakti fonton]

Amaravatio etendiĝas laŭ riverbordo. Kurnul troviĝas 87, Kadapa (urbo) 212, Nellore 319, distrikta ĉefurbo Guntur 350, Ĉenajo 424, Mumbajo 601, Kolkato 1399, ĉefurbo Delhio 1448 kilometrojn (aere) [1]. La urbego administre situas en la distrikto Guntur.

Universitato en Amaravatio
Kortumo en Amaravatio

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Amaravatio havis 103,000 da loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo de Amaravatio estis loĝata 2200 jarojn. Pro divido de la malnova subŝtato de Andra-Pradeŝo al novaj subŝtatoj Telangano kaj la resta Andra-Pradeŝo en junio 2014, la ĝisnuna ĉefurbo Hajderabado iĝis ĉefurbo de Telangano, kaj necesis nova ĉefurbo de Andra-Pradeŝo - la decido estis tute nove konstruata ĉefurba komplekso Amaravatio. La fundamenta ŝtono estis metita en 2015, sed en 2019, kiam pluraj internaciaj bankoj retiris sian financan subtenon,[1] la projekto ŝanceliĝis. La konstruado tamen plu okazas helpe de pluraj aziaj kaj oceaniaj landoj, kun aparte forta subteno de Singapuro. Laŭ la stato de somero 2024, la konstruado ankoraŭ daŭras.

Lingvo kaj religio[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj de Amaravati estas ĉefe teluguoj. La telugua lingvo estas la oficiala lingvo en la urbego. Religie hinduoj formas tre grandan plimulton. Ekzistas ankaŭ islamanoj, kristanoj, kaj budhanoj.

Eduko[redakti | redakti fonton]

Jam okazas instruado en la ĵus konstruita universitato.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Amaravatio la averaĝa pluvo jare estas ĉirkaŭ 500 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, plej multe inter aŭgusto-oktobro. La temperaturo varias inter 20-34 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Aŭtorikiŝoj liveras la pasaĝerojn por pli mallongaj distancoj, aŭtobusoj por longaj distancoj. Amaravatio estas konektita al la landa fervoja reto. 4 vojoj kuras al la urbego.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans