Saltu al enhavo

Amiga Format

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amiga Format
revuo
Speco Videoluda gazeto
Periodeco Ĉiumonata

Lando  Britio
Urbo Bath
Posedanto Future Publishing
Establodato Aŭgusto 1989
Ĉesigita publikado 2000
ISSN 0957-4867

vdr

Amiga Format estis brita ĉiumonata komputika magazino rilate al Amiga-komputiloj, eldonita de Future Publishing. La magazino daŭris 136 numerojn de 1989 ĝis 2000. La revuo formiĝis kiam Future dividis ST/Amiga Format en du apartajn publikaĵojn (la alia estis ST Format).

La temaro de la revuo etendiĝis al aparataro kaj programaro, sed ankaŭ videoludoj. Ĝi estis konata pro la provizo kun ĉiu numero de disketo enhavanta diversajn demonstraĵojn kaj kutime senpagajn programojn aŭ ludojn. La magazino sekve popularigis tiun koncepton inter siaj rivaloj. Dum sia plej sukcesa periodio, en la unua duono de 1992, la magazino averaĝis 161,256 venditajn kopiojn po numero.

Historio[redakti | redakti fonton]

Disketo de Amiga Format enhavanta ludon kaj animaciajn demonstraĵojn.

ST/Amiga Format estis monata gazeto kiu kovris la operaciumojn Amiga kaj Atari ST. Ĝi estis kreita kaj eldonita en julio 1988 fare de la fondinto de Future Publishing Chris Anderson. La du operaciumoj estis tiam konsideritaj kiel rivaloj. Pro kreskanta konkurenco inter ili kaj post la vendo fare de Future de la videoluda gazeto ACE al EMAP, la firmao decidis dividi la revuon en Amiga Format kaj ST Format en julio 1989. Rezulte, la antaŭa du-formata titolo daŭris nur 13 numerojn, kaj la unua numero de Amiga Format estis publikigita en aŭgusto de la sama jaro.[1][2][3][4]

Amiga Format kovris ĉiujn aspektojn de Amiga-komputiloj, ambaŭ aparataron kaj programaron, ambaŭ aplikajn]] kaj videoludajn uzojn. Future sekve decidis denove disfendi la revuon pro la deziro de multaj legantoj pri pli fakaj interesoj. Rezultis du revuoj : Amiga Shopper, kiu temis nur pri la aparataro kaj "serioza" programara flanko de la Amiga-sceno, kaj Amiga Power, kiu temis ekskluzive pri ludoj. Ambaŭ estis lanĉitaj en majo 1991.[5][6]

La revuo estis publikigita ĉiumonate[7] kaj ofte proponis diversajn lernokursojn pri diversaj programaroj kaj programkodoj, kiel CLightWave rilate al grafika bildigo. La lasta lernokurso estis interrompita meze pro la nuligo de la revuo.

Ĉiu numero de Amiga Format estis provizita kun disketo enhavanta diversajn programarojn, publikdomajnajn (t.e. senpagajn) ludojn, kaj novajn ludodemonstraĵojn. La praktiko, pionirita de Future Publishing[8] kaj kiun ĝi heredis de sia antaŭulo ST/Amiga Format[1], sekve disvastiĝis al rivalaj magazinoj.[4] Plej multaj el la programoj distribuitaj sur la disketoj estis liberaj programaroj, propagaĵoj aŭ demonstraĵoj, ofte haveblaj per aliaj rimedoj kiel ekzemple modemoj kaj bultenejoj, sed ili foje inkludis plenprezajn komercajn titolojn. Tri tiaj ekzemploj estis la plenaj versioj de la ludoj Archipelagos kaj Vaxine kaj la redaktilo Wordworth por la numero de julio 1991 . Ĉi tiu praktiko vekis indignon ĉe programaraj eldonistoj, kaj Amiga Format kaj ties konkurantoj konsentis ĉesigi ĝin.[8] En alia ekzemplo, versio de Blitz BASIC estis aldonita al la disketo de novembro 1993, kune kun zombiapokalipsa ludo verkita en tiu lingvo. Blitz BASIC poste superis AMOS kiel la preferata maniero por programi ludojn.[9] Poste en sia vivdaŭro, la magazino turnis sin al la KD kiel medio por stoki pli grandajn kvantojn da programaro, kio profitigis uzantojn kiuj ankoraŭ ne havis interretan aliron.[10] Kun sia numero de januaro 1997, ĝi fariĝis la unua komputila revuo en Britio kiu aldonis du KD-ojn al unu sola numero. La dua en ĉi tiu kazo estis specife dediĉita al AGA-uzantoj.[11]

Dum la tempo de Marcus Dyson ĉe Amiga Format kiel redaktoro (1993–1994), konkurso estis aranĝita por elekti la plej bonan ludon evoluigitan de leganto per Blitz BASIC. Ludo nomita Total Wormage estis sendita de Andy Davidson. Kvankam Total Wormage estis preteratentita de la juĝistoj de la magazino kaj tial ne gajnis, Marcus Dyson, kiu estis redaktoro kiam la revuo aranĝis la konkurson kaj estis forlasinta eldonadon por aliĝi al la disvolva firmao Team17, konvinkis Amiga Format transdoni la rajtojn de la ludo al Team17 (ĉiuj demonstraĵoj senditaj al la konkurso fariĝis propraĵo de Future Publishing). Team17 sekve kompletigis la ludon kaj lanĉis ĝin komerce kiel Worms[12][13].

Vendokvanto de Amiga Format (blua linio kun cirkloj) kompare kun aliaj Amiga-revuoj. Ĉe sia pinto, en la unua duono de 1992, la revuo averaĝis 161,256 kopiojn po numero.

Amiga Format publikigis 136 numerojn dum sia tuta vivdaŭro, atingante pinton de cirkulado kun mezumo de 161,256 kopioj distribuitaj en la unua duono de 1992,[14] kun la fina numero publikigita en majo 2000.[15] Post la la malapero de CU Amiga Magazine malfrue en 1998, ĝi fariĝis la sola regule eldonata printa revuo pri Amiga en Britio.[16]

Redaktora teamo[redakti | redakti fonton]

Marcus Dyson, kiun la revuo dungis en 1990 kiel arta asistanto, fariĝis redaktoro en 1993 antaŭ ol forlasi la revuon la sekvan jaron por Team17.[12][13] Alia verkisto kiu fariĝis redaktoro estis Steve Jarratt.[17] Aliaj menciindaj kunlaborantoj inkludis Nick Walkland, antaŭe stabverkiston pri aventuraj videoludoj por la gazeto Confidential kaj poste membro de la televidprogramo Games World,[18] kaj Richard Burton kaj David Crookes, kiuj ambaŭ poste verkis por Retro Gamer.[19][20] Aliaj verkistoj inkludis Andy Nuttall kaj James Leach, kiuj ambaŭ ankaŭ verkis por aliaj videoludaj gazetoj antaŭ ol eniri Bullfrog Productions.[21][22]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 "ST/Amiga Format to split". New Computer Express. No. 27. 1989-05-13. p. 5. Retrieved 2024-06-04.
  2. Railton, Jack. (2005) The A-Z of Cool Computer Games. Allison & Busby. ISBN 0-7490-8206-2.
  3. Cox, Howard. (2014) Revolutions from Grub Street: A History of Magazine Publishing in Britain. Oxford University Press, p. 134–135, 214. ISBN 978-0-19-960163-9.
  4. 4,0 4,1 Monaghan, Paul (May 2021). "Amiga's Got You Covered!". Amiga Addict. No. 5. pp. 13–15. Retrieved 2024-06-05.
  5. "From the makers of Amiga Format". New Computer Express. No. 118. 1991-02-09. p. 5. Retrieved 2024-06-04.
  6. "The Power and the Format". Amiga Shopper. No. 1. May 1991. p. 6. Retrieved 2024-06-04.
  7. AMIGA Magazines from the UK. Amiga Magazines List. Alirita 4 October 2015.
  8. 8,0 8,1 Schofield, Jack, "Discs that make the magazines front page", 1991-10-10, paĝo 35.
  9. "16-Bit Hits". Maximum PC. January 2023. p. 58. Retrieved 2024-06-05.
  10. Day, Ashley (2006-03-02). "Retroinspection: Amiga 1200". Retro Gamer. No. 22. p. 49. Retrieved 2024-06-04.
  11. Burton, Richard (2014-03-04). "The Latest News From January 1997". Back To The Nineties. Retro Gamer. No. 126. p. 17. Retrieved 2024-06-12.
  12. 12,0 12,1 Monaghan, Paul (April 2021). "Marcus Dyson interview". Amiga Addict. No. 4. pp. 15–16. Retrieved 2024-06-05.
  13. 13,0 13,1 Day, Ashley (2006-02-02). "Developer Lookback: Team 17". Retro Gamer. No. 21. pp. 63–64. Retrieved 2024-06-04.
  14. McKevitt, Steve. (2018) The Persuasion Industries: The Making of Modern Britain. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-882170-0.
  15. "Amiga amigos". Edge. The Collector's Series. No. 10. 2003. p. 42. Retrieved 2024-06-10.
  16. Drummond, Richard (October 1998). "The battle plan". Points of View. CU Amiga. p. 104. Retrieved 2024-06-12.
  17. . Super Famicom: The Box Art Collection Is Back, And Better Than Ever (2015-10-01). Arkivita el la originalo je 2015-10-02. Alirita 2024-06-05.
  18. "Strictly Confidential: Inside The Official Secrets Magazine". Retro Gamer. No. 215. 2020-12-29. p. 65. Retrieved 2024-06-12.
  19. Carroll, Martyn (2008-04-24). "The Making Of Retro Gamer". Retro Gamer. No. 50. p. 43. Retrieved 2024-06-12.
  20. Crookes, David (2024-03-14). "Riding The Retro Wave". My Retro Life. Retro Gamer. No. 257. pp. 108–109. Retrieved 2024-06-12.
  21. "Retro Scene: CGE UK on the move". Retro Gamer. No. 14. 2005-03-17. p. 92. Retrieved 2024-06-05.
  22. Crookes, David (2014-06-19). "The Making Of Theme Hospital". Retro Gamer. No. 130. p. 48. Retrieved 2024-06-12.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]