Saltu al enhavo

ST Format

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ST Format
revuo

Lando  Britio
Urbo Bath
Posedanto Future Plc
Establodato Aŭgusto 1989
Ĉesigita publikado Septembro 1996
ISSN 0957-4859

vdr

ST Format estis brita komputila magazino, kiu fakiĝis pri la Atari ST dum la malfruaj 1980-aj kaj fruaj 1990-aj jaroj. Kiel aliaj publikaĵoj de Future plc - ekzemple PC Format kaj Amiga Format, ĝi kombinis programarajn kaj aparatarajn recenzojn kun kolumnistoj, leterpaĝoj kaj kovra disketo.

La magazino estis lanĉita en 1989[1] kiam ĝia antaŭulo, la mallongdaŭra ST/Amiga Format, estis dividita en du apartajn publikaĵojn. Plejparto de la eksa dungitaro movis al ST Format, dum Amiga Format fariĝis tute nova magazino.

Pli poste, la magazino estis vivtenita de kelkaj entuziasmaj sendependaj kunlaborantoj kiel Frank Charlton kaj Andy Curtis, same kiel dediĉitaj stabverkistoj kaj redaktoroj kiel Clive Parker kaj Nick Peers.

ST Format daŭrigis publikigon ĝis 1996, kiam produktado de la Atari ST kaj Atari Falcon komputiloj estis preskaŭ finita. La fina numero estis publikigita en septembro 1996, kaj estis la 86-a numero de la magazino. Amatoraj retejoj por la magazino ankoraŭ ekzistas interrete. Iuj el ili enhavas arkivojn de artikoloj el la magazinoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]