Ana Álvarez
Ana Álvarez | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Ana Teresa Álvarez Páez | |
Naskiĝo | 19-an de novembro 1969 (54-jaraĝa) en Jerez de la Frontera, Provinco Kadizo, Hispanio dum la regado de Franco | |
Etno | Hispanoj vd | |
Ŝtataneco | Hispanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | modelo aktoro vd | |
Aktiva dum | 1988– vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ana Teresa ÁLVAREZ Páez (Jerez de la Frontera, Kadizo, 19a de novembro 1969), konata kiel Ana Álvarez, estas hispana aktorino kun ampleksa kariero en kino kaj televido. Ŝi laboris en pli ol kvin dek titolon de kino kaj televido, krom en teatro. Pro ili ŝi ricevis plurajn premiojn kaj naciajn kaj internaciajn.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Ŝi ekkarieris kiel internacia manekeno. En 1988 ŝi debutis filme en Jarrapellejos de Antonio Giménez-Rico. En 1991 Ana Álvarez partoprenis en Don Juan en los infiernos, reĝisorita de Gonzalo Suárez kaj en 1992 la aktorino ludis duarangan rolon de naiva maliculino en la filmo de Jaime Chávarri nome Tierno verano de lujurias y azoteas.
En 1993, Ana Álvarez kunprotagonistis —kun Karra Elejalde— la filmon de Juanma Bajo Ulloa, nome La madre muerta, en kiu la aktorino ludis la rolon de junulino kiu, atestinte la murdon de sia patrino kaj ricevinte pafon en la atako, suferas mensan misordon, pro kio Ana Álvarez ricevis la rekonon de kelkaj festivaloj. En 1995, Ana Álvarez partoprenis en la filmo de Manuel Gutiérrez Aragón nome El rey del río, kun Alfredo Landa kaj Carmen Maura. En 1996, Ana Álvarez kunprotagonistis Brujas, kun Penélope Cruz kaj Beatriz Carvajal, reĝisorita de Álvaro Fernández Armero, pri la aventuroj de tri virinoj tre diferencaj kiuj vagadas solaj tra senhoma somera Madrido.
Ekde tiam ŝi plue partoprenis en filmoj, laboris en kelkaj landoj de Hispanameriko, kaj laboris por teatro kaj televido, inter aliaj aferoj. En la 21-a jarcento ŝi laboris ĉefe por televido.
Filmoj
[redakti | redakti fonton]- 1988 Jarrapellejos
- 1989 Soldadito español
- 1990 Aquí huele a muerto
- El tesoro
- 1991 Don Juan en los infiernos
- Solo o en compañía de otros
- 1992 Yo me bajo en la próxima, ¿y usted?
- 1993 La madre muerta
- 1994 Enciende mi pasión
- Los peores años de nuestra vida
- El baile de las ánimas
- 1995 Dile a Laura que la quiero
- ¡Oh, cielos!
- El rey del río
- Vivir al límite
- 1996 Best-seller: El premio
- Geisha
- Brujas
- Robo en el cine Capitol
- 1997 Igual caen dos
- 1998 Mátame mucho
- Cha-cha-chá
- 1999 Cosas nuestras
- Un dulce olor a muerte
- 2000 A galope tendido
- 2002 Cuba
- 2003 Alas rotas
- 2004 La mirada
- 2005 Sinfín
- 2006 GAL
- 2008 Prime Time
- 2010 Suspicious Minds
- 2016 Minotauro
- 2019 Rocambola
- El sueño de Malinche
- 2021 Alas de Tiniebla