Andor Wellisch
Andor Wellisch | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Andor Wellisch |
Naskiĝo | 14-an de februaro 1887 en Budapeŝto |
Morto | 6-an de marto 1956 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 43-1. sírbolt ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Patro | Alfréd Wellisch ![]() |
Okupo | |
Okupo | arkitekto ![]() |
Andor Wellisch [veliŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Wellisch Andor István estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis vágvecsei, lia familia nomo ŝanĝiĝis al Vecsey [veĉei] en 1946, lia patro estis Alfréd Wellisch.
Andor Wellisch[1] naskiĝis la 14-an de februaro 1887 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de marto 1956 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Andor Wellisch devenis el juda familio. La juna Andor jam frue lernis en ateliero de sia patro kaj li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1910. Inter 1910-1912 li laboris en Berlino kun en:Bruno Möhring kaj Oszkár Kaufmann. Hejmenveninta li transprenis atelieron de sia patro. Li ofte laboris en la ateliero kun Iván Vydarény. Li batalis dum la 1-a mondmilito en rango ĉefleŭtenanto. Li edziĝis en 1920, 2 filoj naskiĝis en 1921 kaj 1927. Iam li katolikiĝis.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- domo Staffenberg (trakonstruo, 1926)
- pluraj vilaoj, ludomoj kaj lernejoj
- minista kolonio
-
Domo Staffenberg
-
Vilao el 1930
-
Vilao