Iván Vydarény
Iván Vydarény | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 13-an de junio 1887 en ![]() |
Morto | la 10-an de julio 1982 en ![]() |
Okupo | |
Okupo | arkitekto pentristo fotisto ![]() |
Iván Vydarény [vidareni], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vydarény Iván estis hungara-slovaka arkitekto, fotisto, pentristo, grafikisto. Li flue parolis kaj hungare kaj slovake, liaj familiaj nomvariantoj estis Vydareny kaj Vydarený, lia persona nomvarianto estis Ivan.

Iván Vydarény[1] naskiĝis la 13-an de junio 1887 en Verbó (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Vrbové en Slovakio), li mortis la 10-an de julio 1982 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Iván Vydarény maturiĝis en luterana gimnazio en Pozsony. Lia patro instruis lin pri fotado kaj en la aĝo de 10 jaroj li faris sian unuan foton. Li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en Budapeŝto. Li lernis ankaŭ pentroarton de Lajos Rauscher. Li edziĝis en 1913. Dum la 1-a mondmilito li estis oficiro kaj projektis armeajn teknikaĵojn, sed li havis tempon ankaŭ por fotadi kaj desegnadi. Post la milito li eklaboris en arkitektura ateliero de Andor Wellisch en la hungara ĉefurbo. Li partoprenis en fondo de fotrevuo, poste li redaktis ĝin. Liajn lastajn fotojn li faris deposta aĝo de 90, sed li kreis ankaŭ akvarelojn, akvafortojn, desegnaĵojn per tuĉoj, kretoj.
Elektitaj fotekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1922, 1924, 1925, 1927)
Elektitaj pentraĵekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1919)
Lia libro
[redakti | redakti fonton]- Az átnyomás kézikönyve
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto (2011)[1]
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2021-07-29 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio