András Huhn
András Huhn | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de januaro 1947 en Szeged |
Morto | 6-an de junio 1985 (38-jaraĝa) en Szeged |
Mortokialo | Trafikakcidento |
Tombo | Central graveyard in Szeged (en) , X-9-710 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged - matematiko (–1972) Hungara Scienca Akademio |
Okupo | |
Okupo | matematikisto universitata instruisto |
András Huhn [andrAŝ hun], laŭ hungarlingve kutima nomordo Huhn András estis hungara matematikisto, altlerneja instruisto. Lia filo estis Péter Huhn.
András Huhn [1] naskiĝis la 26-an de januaro 1947 en Szeged. Li mortis la 6-an de junio 1985 en Szeged (pli precize inter Szeged-Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]András Huhn frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato József Attila en 1971. Post du jaroj samloke li doktoriĝis. Inter 1971-1973 li laboris en akademia laborejo, poste li laboris 2 jarojn algebra instituto. Inter 1977 kaj 1985 li estis docento de la instituto, ankaŭ de la menciita universitato. Tiutempe li esploris en Darmstadt (1972, 1985), en Manitoba (1978–1979). Li okupiĝis pri algebro.
Li tragike mortis pro trajna akcidento postlasinta edzinon kun filo. Li ricevis premiojn en 1970 kaj 1972.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Gyengén disztributív hálók (1972, tralaborita en 1975)
- A Reduced Free Product of Distributive Lattices (1983)
- Weakly Independent Subsets in Lattices (1985).