Saltu al enhavo

Péter Huhn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Huhn
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1919 (1919-10-25)
en Újszentiván
Morto 30-an de junio 2006 (2006-06-30) (86-jaraĝa)
en Szeged
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Scienca Universitato de Szeged Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kemiisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Péter Huhn [hun], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Huhn Péter, estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto. Lia filo estis András Huhn.

Péter Huhn[1] naskiĝis la  25-an de oktobro 1919 (nun 1919-10-25) en Újszentiván, li mortis la 30-an de junio 2006 en Szeged.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Péter Huhn maturiĝis en gimnazio en Szeged en 1937, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Miklós Horthy en 1942. Post la diplomo li instruis en gimnazio ĝis 1949, poste en la universitato li estis jaron asistanto, poste lektoro (1950–1953), docento (1953–1967), profesoro (1967–1983), ankaŭ katedrestro (1973–1983). Interrompe li esploris trifoje en Sovetunio kaj inter 1961–1962 en Universitato Libera de Bruselo. Intertempe li doktoriĝis en la universitato en 1950, li kandidatiĝis en 1956, li doktoriĝis en 1966 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li traktis teorian enketon pri mekanismo kaj kinetiko de kompleksaj kemiaj transformoj, aŭ esploradon pri solvokemiaj ekvilibroj. Li edziĝis en 1946, en la sekva jaro filo naskiĝis. Li ricevis memormedalon en 1984.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Az anethol-maleinsav anhidrid 1:2-adduktum szerkezete. (kunaŭtoro, 1950 angle: 1951)
  • Összetett kémiai folyamatok kinetikai görbéinek matematikai analíziséről. (disertaĵo, 1955)
  • A Bodenstein-féle módszer diszkussziója. (kunaŭtoro, 1958)
  • Inhibíciós hatások és falhatás érvényesülése a klórozási reakciók kinetikai struktúrájában. (disertaĵo, 1965)
  • Determination of the Stability Constants of ManBn-n Type Mixed Ligand Components. (kunaŭtoro, 1967)
  • Matematika vegyészeknek. (2 volumoj, 1977–1981; 2-a eldono: 1988)
  • Paraméterbecslés a fuzzy halmazok segítségével. (kunaŭtoro, 1989)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.