András Kazári
Aspekto
András Kazári | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de aŭgusto 1991 (33-jaraĝa) en Celldömölk |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Kaposvár - aktorado (–2019) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
András Kazári [andrAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kazári András estas hungara aktoro.
Kazári András[1] naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1991 en Celldömölk.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Kazári András jam dum la bazlernejaj jaroj aliĝis al teatra trupo. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 2011, baldaŭ li akiris aktoran diplomon en Universitato de Kaposvár en 2019. Liaj plej gravaj instruistoj estis Károly Eperjes kaj Béla Spindler. Li komencis sian aktoran karieron en Nova Teatro (Budapeŝto), sed li ludis ankaŭ en aliaj teatroj.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare: Hamleto - Laertes
- Ferenc Herczeg: Bizánc - Murzafosz
- Zsigmond Móricz: Sári bíró - Gügye; Gedi
- Sándor Weöres: Holdbeli csónakos - Memnon
- Sándor Petőfi:
- János vitéz - titolrolo; franca reĝo
- Tigris és hiéna - Sülülülü
- János Arany: Rózsa és Ibolya - Pipacs
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - Duzzog
- Makiavelo: Mandragoro - Ligurio
- Bertolt Brecht: La Bonulo de Siĉŭano - Vang
- Carlo Goldoni: Chioggiai csetepaté - Canocchia
Liaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- My Life as a Series (mallonga filmo, 2018) - Áron
- Drága örökösök (televida serio, 2020) - pordisto
- Mintaapák (televida serio, 2021) - gasto
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva membiografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2022-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
- roloj