André Patry
Aspekto
André Patry | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | André Patry |
Dato de naskiĝo | 22-a de novembro 1902 |
Naskiĝloko | Alles-sur-Dordogne [+] |
Dato de morto | 20-a de junio 1960 |
Aĝo je morto | 57 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Francio |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | franca lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
André Patry (naskiĝis la 22-an de novembro 1902 en Alles-sur-Dordogne, mortis la 20-an de junio 1960) estis franca astronomo
Li estis orfo tre june. 17-jaraĝe, li komencis labori en la Observatorio de Nico kiel kalkulisto. Li poste zorgis pri la instrumentoj kaj fakiĝis en la serĉo de asteroidoj : li malkovris 9 el ili, kaj remalkovris multe da perditaj asteroidoj.
La asteroido 1601 Patry[1] estis tiel nomita en lia honoro.