Saltu al enhavo

André Vidal de Negreiros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
André Vidal de Negreiros
(1606-1680)
André Vidal de Negreiros en la Batalo de Gvararapoj, 1648, pentrita de Victor Meirelles, 1879.
André Vidal de Negreiros en la Batalo de Gvararapoj, 1648, pentrita de Victor Meirelles, 1879.
Persona informo
André Vidal de Negreiros
Naskiĝo 1606
en São João, Kapitanlando Paraibo, Brazilo
Morto 3-an de februaro 1680
en pt:Goiana, Kapitanlando Paraibo, Brazilo
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Kolonia Brazilo
Brazilo
Reĝlando Portugalio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo militisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

André Vidal de Negreiros estis brazila militisto kaj kolonia luzitana-brazila guberniestro, pli konata kiel unu el la estroj de la Pernambuka Insurekcio, ankaŭ konata kiel "La Milito de la Dia lumo", en la 15-a de majo 1645, kontraŭ la nederlanda koloniigo de Brazilo.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

André Vidal de Negreiros estis filo de Francisco Vidal (1580-1678), naskita en Lisbono, kaj lia edzino, Katarina Ferreira, naskita en Porto Santo, arkipelago de Madejro. Naskita en São João, en la Kapitanlando de Paraibo. Li neniam edziĝis, sed per testamento li dotis siajn diversajn ekstergeedzajn filojn per konsiderindaj materialaj heredaĵoj.

En la kunteksto de la nederlandaj invadoj de Brazilo (1624-1654), André Vidal de Negreiros batalis kontraŭ la nederlandanoj en Salvador de Bahio, Bahio, (1624). Post ok jaroj en Portugalio kaj Hispanio, li revenis al Brazilo por kontraŭbatali la registaron de la nederlanda princo Maŭrico de Nasaŭ, instalita en Pernambuko kaj najbaraj kapitanlandoj, partoprenante en ĉiuj fazoj de la Pernambuka Insurekcio (1645-1654), kiam li mobilizis trupojn kaj rimedojn en la nordorienta Brazilo.

Li estis nomita feldmarŝalo, igante sin konata en la komando pri unu el la trionoj de la Patriota Armeo, en la du bataloj de Gvararapoj, en 1648 kaj 1649, kune kun pt:João Fernandes Vieira, Henrique Dias kaj Filipe Camarão. Li komandis la sieĝon de Recife kiu rezultigis la nederlandan kapitulacon en la jaro 1654.

Batalo de la Gvararapoj, pentrado de Victor Meirelles, 1879, portretante la militan interfrapiĝon, okazintan inter la 18-a kaj 19-a de aprilo 1648-a, inter la trupoj de la Portugala Imperio kaj la nederlanda armeo.

Komisiita de alportado al la reĝo Johano la 4-a (1640-1656), pri la novaĵo de la elpelo de la nederlandanoj, li estis omaĝita fare de la reganto per la Ordeno de Kristo kaj sinsekve nomumita Guberniestro kaj Ĝenerala Kapitano de la Kapitanlando de Maranhão kaj Grão-Pará (1655-1656). Poste li estis nomumita guberniestro de la kapitanlando de Pernambuko (1657-1661), de Angolo (1661-1666) kaj, denove, de Pernambuko (1667).

La historiisto Veríssimo Serrão (1925-2020), kompletigas:

Li gvidis militoperaciojn ĝis 1654, estante, laŭ la opinio de Varnhagen, la granda arkitekto de la elpelo de la nederlandanoj. La portugala krono pli malfrue nomumis lin kiel guberniestro de la kapitanlandoj de Maranhão (1656–1666) kaj Pernambuko (1657–1661 kaj 1667), kaj ankaŭ regis la Ŝtaton de Angolo (1661-1666). Kvankam li konsideris lin kuraĝa ŝnurtira luktisto, Charles Ralph Boxer limigas la rolon de Negreiros en la gvidado de la movado, konsiderante ke pt:João Fernandes Vieira estis ĉefa heroo por la rekonkero de Pernambuko.

Vidal de Negreiros mortis en Engenho Novo da Vila de Goiana, Pernambuko, Brazilo, en 1680, kun la aĝo de 74. Malgraŭ lia valoro kiel heroa gvidanto de la Pernambukana Insurekcio, memorindas, ke la disputo por la brazila teritorio eniĝa en la kunteksto de la Nederlanda-Portugala Milito, kiu, siavice, estis parto de la strukturo de la Milito por la Portugala Restarigo. Tial, la elpelo de la nederlandanoj el Pernambuko en 1654 ne signifis la fermon de la demando, kiu fakte estus solvita nur post 1661 per diplomatiaj rimedoj kun la subskribo de la Traktato de Hago. Laŭ la interkonsento, Nova Holando estis "vendita" al Portugalio por kvar milionoj da reis[1] (aŭ ok milionoj da guldenoj), ekvivalenta al proksimume 4.5 tunoj da oro kaj al Traktato de Paco, Alianco kaj Komerco, subskribita en la 30-a de julio 1669-a.[2]

La fama filozofo, verkisto kaj jezuita parolanto Patro António Vieira skribis pri André Vidal de Negreiros en unu el siaj leteroj al la tiama portugala reĝo Dom João la 4-a:

De André Vidal mi rakontos al via Moŝto tion, kion mi ĝis nun ne kuraĝis fari, ĉar mi ne rapidas; kaj ĉar mi konis tiom da viroj, mi scias, ke necesas longa tempo por ekkoni homon. Via Moŝto havas tre malmultajn en viaj regnoj kiel André Vidal, mi konis lin malmulte pli ol pro vido kaj famo: li estas tiom valora same kiel soldato, tre kristana, tre devoplenuma, granda amiko de la justeco kaj racio, tre fervora en la servo de via Moŝto kaj observanto de viaj reĝaj ordonoj, kaj ĉefe tre trankvila, kaj kiu bone komprenas ĉiujn aferojn, eĉ ke li ne parolas en verso, kio estas la kulpo atribuita al li de iu granda ministro de via moŝta kortego. Pro ĉio, kio helpis al mi ĉi tiu kristanon, mi havas al li devon; sed koncerne vian moŝton (kion mi ne povas forgesi) mi diras al via moŝto, ke André Vidal estas perdita en Maranhão, kaj ke Hindio ne perdiĝus, se via moŝto donus ĝin al li.

La 6an de aŭgusto 2012 brazila Federala Leĝo n-ro 12.701 establis la nomojn de André Vidal de Negreiros, pt:Francisco Barreto de Menezes, pt:João Fernandes Vieira, Henrique Dias, Antônio Filipe Camarão kaj pt:António Dias Cardoso en la Libro pri Herooj de la Patrujo, konata kiel "La ŝtalalibro", deponita en la Panteono de Patrujo kaj Libereco Tancredo Neves), tomba monumento kiu honoras la brazilajn naciajn heroojn situantajn en la Placo de la Tri Potencoj, en Braziljo. Ekzistas strato kun lia nomo en la paroĥo de Marvila, Lisbono. La brazila aktorino Alessandra Vidal de Negreiros Negrini (nask. 1970) estas lia posteulo ĉe la patrina flanko.[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (Reis: tiama brazila monunuo)
  2. Anais da Biblioteca nacional do Rio de Janeiro
  3. Ĉi-tradukaĵo estis skribita surbaze de la angla samnoma Vikipedia dokumento.