Filipe Camarão
Filipe Camarão (1591-1649) | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1591 en Kapitanlando de Rio Grando, entenas la Norda-Rio Grando kaj partoj de la nunaj ŝtatoj Cearao kaj Paraibo, Brazilo | |
Morto | 24-an de aŭgusto 1649 en Recife, Pernambuko, Brazilo | |
Religio | kristanismo vd | |
Lingvoj | portugala vd | |
Ŝtataneco | Brazilo Reĝlando Portugalio vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Clara Camarão (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | militisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Antônio Filipe CAMARÃO estis portugaldevena brazila militisto serve de la Portugala Imperio dum la invado de la nederlandanoj en la nordorienta regiono de la Kolonia Brazilo. Camarão estis indiana estro apartenanta al la tribo de la Potigvaroj, heroo en la Batalo de la Gvararapoj, kiu okazis inter la 18-a kaj 19-a de aprilo 1648. La Batalo de la Gvararapoj estis decida epizodo de la Pernambuka Insurekcio, kiu rezultigis la forpelon de la nederlandanoj el Brazilo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Antônio Filipe Camarão naskiĝis inter la jaroj 1600 kaj 1601 en la regiono de la komunumo Raposa, distrikto de la tiama municipo Extremoz, loko apartenanta al la nuna komunumo Ceará-Mirim pro ĝia politika emancipiĝo en 1858, situanta en la Kapitaneco de Rio-Grando, nuna stato de Norda Rio-Grando. Lia naskiĝnomo estis Poti aŭ Potigŭasuo, Tupi-nomoj kiuj signifas, respektive, "salikoko" kaj "granda salikoko". Kiam li estis baptita kaj konvertita al Katolikismo en la 13-a de junio 1612, en la Paroĥa Preĝejo de Nossa Senhora da Presentação (Natalo, ĉefurbo de Norda Rio-Grando), li ricevis la nomon Antônio kaj adoptis la nomon "Filipe Camarão" en honoro de la suvereno Dom Filipe la 2-a de Portugalio (1598-1621).
Edukita de la jezuitoj, li estis, laŭ Frato pt:Manuel Calado, "lerta en legado kaj skribo kaj kun kelkaj principoj de la latina"; li konsideris plej korekte la gramatikan elparolon de la portugala, "li estis tiel troigita en siaj aferoj ke, kiam li parolis al ĉefaj indianoj, li faris tion per interpretisto (ĉar li bone parolis la portugalan) dirante ke li faris tion ĉar, parolante en la portugala, li povis fari iun eraron en prononcado de la vortoj ĉar li estis indiano". Lia konduto estis mezurita kaj "tre ĝentila en liaj vortoj kaj tre serioza kaj akurata, kiu estas atendita esti tre respektata".
En la kunteksto de la nederlandaj invadoj de Brazilo, li helpis la reziston organizitan fare de Matias de Albuquerque, Grafo de Alegrete ekde 1630, kiel volontulo por la rekonkero de Olinda kaj Recife. Ĉe la kapo de la militistoj de sia tribo, li organizis gerilajn movadojn kiuj pruvis esencaj por ĉesigi la antaŭeniĝon de la invadantoj.
Ĉiam akompanata de sia edzino, Klara Camarão, same batalantino kiel li, li distingiĝis en la bataloj de São Lourenço da Mata (23-an de aprilo 1636-a), Porto Calvo (4-an de marto 1637-a) kaj Mata Redonda (17-an de januaro 1638-a). Tiun lastan jaron li ankaŭ partoprenis en la defendo de Salvador, atakita de Maŭrico de Nasaŭ.
Li distingiĝis, en la unua batalo, komandante la dekstran flankon de la ribelarmeo en la Unua Batalo de Gvararapoj (1648), rekonita kiel heroo en la servo de la Portugala Krono, li estis honorita kaj ornamita fare de reĝo D. João la 4-a per la titolo de "Dom", nomita "Kavaliro de la Ordeno de Kristo", per "ĉarto de nobelo kun blazono" kaj la titolo de "Kapitano-majoro de ĉiuj Indianoj de Brazilo".
Li mortis en pt:Arraial Novo do Bom Jesus (Ŝtato Pernambuko), la 24-an de aŭgusto 1648, kiel rezulto de vundoj suferitaj la antaŭan monaton, dum la Batalo de Gvararapoj. Post sia morto, li estis sukcedita pri ordonrajto pri la indianaj ribelsoldatoj fare de lia nevo Dom Diogo Pinheiro Camarão (649-1676).
La Palaco Filipe Camarão, sidejo de la urbestrejo de Natalo, kaj kvartalo en la sama urbo, omaĝas lian nomon. Same, la brazila armeo nomas la Sepan Motorizitan Infanteribrigadon la Brigado Filipe Camarão.
La 6-an de aŭgusto 2012, Federacia Leĝo 12701, rekonante lian gravecon en la historio de Brazilo, determinis ke la nomo de Antônio Filipe Camarão estu enskribita en la Libro de Herooj de la Patrujo (konata kiel la "Ŝtala Libro"), deponita en la Panteono de la Patrujo kaj Libereco Tancredo Neves, funebra monumento kiu omaĝas al naciaj herooj, situanta en la pt:Praça dos Três Poderes, en Braziljo.
Liaj restaĵoj estas entombigitaj en la Imperia Preĝejo de Nia Sijnorino de la Rozario en la kvartalo Várzea en Recife, ĉefurbo de la brazila ŝtato Pernambuko.[1]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Henrique Dias (1597-1662) brazila militisto kaj heroo en la Batalo de la Gvararapoj
- André Vidal de Negreiros (1606-1680) brazila militisto kaj kolonia luzitana-brazila guberniestro.
- pt:João Fernandes Vieira (1610-1681) portugala militisto kaj proprietulo de Sukermuelilo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La nuna dokumento estis tradukita el la Vikipedia Portugala artikolo.