Saltu al enhavo

Andrea Turini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andreas Thurinus Pisciensis
(1473-1543)
"Hippocratis, et Galeni defensio adversus H. Fracastorium de causis dierum criticorum", verko eldonita en 1542.
"Hippocratis, et Galeni defensio adversus H. Fracastorium de causis dierum criticorum", verko eldonita en 1542.
Persona informo
Naskiĝo 1473
en Pescia, Pistojo, Italio
Morto 1543
en Romo, Italio
Alma mater Universitato de Pizo
Profesio
Okupo kuracisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Medicino Redakti la valoron en Wikidata vd
vdr

Andrea Turini estis itala kuracisto, verkisto kaj profesoro pri Medicino en la Universitato de Pizo. Li elstariĝis kiel renoma arkiatro de du papoj Klemento la 7-a kaj Paŭlo la 3-a. Li ankaŭ aktivis kiel kuracisto de la francaj reĝoj Ludoviko la 12-a kaj Francisko la 1-a.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Pescia, en la provinco de Pistojo, en 1473, la dua el naŭ infanoj de Lionarda Orlandi kaj Torino, membro de riĉa patricia familio kiu kreskis en la orbito de la Mediĉoj el Florenco kaj estis aktiva en la paperindustrio.

Li estis la frato de Baldassarre, datariisto[1] de Leono Pri lia eduko ni scias nur ke li estis trejnita en la medicina arto en Rodi, kie lia patraflanka onklo Giovanni, jam lektoro en Padovo, estis kuracisto de la Kavaliroj de Sankta Johano.

Inter 1497 kaj 1502 li estis profesoro pri logiko ĉe la Universitato de Pizo, post la translokigo de la Studium al respublikana Florenco, kaj post la cedo de Pizo al la francoj. Li revenis tien en 1515, kiam la universitato denove revenis al la urbo de la Mediĉoj, instruante tie medicinon, unue teorian kaj poste praktikan, ĝis 1522.

En 1524 li aĉetis la bibliotekon de la florentina kuracisto Simone Cini, tiuepoke li jam estis edziĝinta kun Margherita Bonagrazia, kun kiu li havis kvar infanojn: Giulio, Alessandra, Carmela, kaj Turino.

Eminenta membro de la urba elito de Pescia, la municipo ofte konfidis al li politikajn, administrajn kaj diplomatiajn rolojn. En 1509 li estis parto de la delegacio sendita al la Florentina Respubliko por gratuli la rekonkeron de Pizo, kaj estis implikita en la projekto de fondado de la Monte di Pieta Pesciatino.[2]

Lia unua dungado en la romia kurio devenas el 1521, kiel "konklava kuracisto" de Innocenzo Cybo (1491-1550), elstara figuro en la akompanantaro de la Mediĉoj, kiuj en 1523 reakiris la tiaron per la elekto de Klemento la 7-a: Andrea estis sendita por omaĝi en la nomo de Pescia al la nova papo, kiu volis lin ĉe sia flanko kiel arkiatro.

Dungado en la kurio ne interrompis la ligilojn kun Pescia. En la sekva tago de la Traktato de Barcelono inter la Papo kaj Karolo la 5-a, Turini laboris por defendi sian urbon el la trairado de imperiaj trupoj, kaptita inter la politika submetiĝo al Florenco - kiu iĝis denove respublikana - kaj lojaleco al la Mediĉoj.

En decembro 1529 la popolo de Pescia - celante la revenon de la antikvaj sinjoroj - submetiĝis al la Papo: ili sendis al li ambasadon inkluzive de la arĥiatro Turini, kiu ricevis apostolan brevon per kiu Klemento la 7-a sin komisiis protekti Pescia-n, kiu tamen ne malhelpis ke ĝi estis atakita de la tumultrabado post la falo de la Respubliko.

En la aŭtuno de 1533 Andrea iris al Marsejlo kun la grupo kiu akompanis la papon al la renkontiĝo kun Francisko la 1-a: Klemento la 7-a estus lasinta lin en Francio, en la servo de Catherine de' Medici, nova edzino de Henriko de Valois. Turini - kiu jam estis en la medicina domo de la franca krono sub Ludoviko la 12-a, verŝajne kiam li estis en Italio - post la morto de la papo Mediĉo li estis dungita de Francisko la 1-a, kiu konfidis lin kun la zorgo de sia filo Henriko.

En 1537 li forlasis la kortegon apud la Alpoj por reveni al la Kurio, kie en 1538 li jam estis arkiatro de Paŭlo la 3-a, al kiu li malkonsilis provi repaciĝon inter Francisko la 1-a kaj Karolo la 5-a, komparante la situacion «kvazaŭ ĝi estus akordo inter Dio kaj la diablo».

La seninterrompaj ligiloj kun Toskanio, la ofteco en kuriaj medioj kaj la franca restado permesis al Turini konservi multoblajn sociajn, politikajn kaj intelektajn rilatojn.

Li renkontis kardinalon Jean Du Bellay (1492-1560) kaj François Rabelais (1494-1553), dum la unuaj tekstoj de liaj verkoj kaj kelkaj leteroj malkaŝas liajn politikajn ligojn (kun Giovanni Salviati (1490-1553), Alessandro Farnese, Guido Ascanio Sforza (1518-1564), Lorenzo Campeggi (1474-1539), Kozimo la 1-a de Mediĉo) kaj kontaktoj kun kuracistoj kiel Louis Burgensis (1494-1556), Symphorien Champier (1471–1539), Fabrizio Garzoni, Francesco Gallo, Giovan Battista Teodosi (1475-1538), Pietro Bayro (1468-1558), Ludovico Panizza[3].

Preskaŭ lia tuta produktado estis kolektita en la Opero (Romo, apud D. Hieronymam de Cartulariis, 1545), dediĉita al Paŭlo la 3-a, prezentita fare de Andrea Cybo, Alessandro Petroni kaj Simone Porzio (1496-1554), kaj dominita per serio de amaraj konfliktoj kun Matteo Corti, lia kolego en la kortego de papo Mediĉo.

La du diskutis antaŭ ĉio la metodojn je uzado de sangumado en kazoj de pleŭrito: se iu apogis, kiel Pierre Brissot (1478-1522) kaj Giovanni Manardi (1462-1536), la hipokratan regulon pri farado de flebotomio proksime de la infektita pulmo, Turini defendis la "araban metodon" pri sangumado de la sana parto ("De vena in curatione pleuritidos incidenda", Parisiis, Iodoco Bado Ascensio (1462-1535), 1528; "De curatione pleuritidis per venae sectionem", Lugduni, apud Michaelem Parmanterium, 1537; "Responsiones contra Matthaeum Curtium de loco incidendae venae incidendae venae in morbo costali", Romae, Vico Peregrini, 1543).

Krome, li verkis la "Disceptatiuncula medica" (Parisiis, apud Chrestien Wechel (1495-1554)) por avizi Klementon la 7-a pri la eraro de la direktivoj de la pavia arkiatro pri la evitado de ĉiutagaj manĝoj, temo ankaŭ traktita en la "Quaestiossimi Dini de Florentia de coena et prandio". (Turini 1545).

Li verkis "Utile consiglio preservativo & curativo della peste"), adresitan al la «Deputitoj de Sano» kun kiuj li kunlaboris dum la epidemio de 1527, sed ankaŭ la "De bonitate aquarum" (Romae, apud Balthasarem de Cartulariis Perusinum, 1542), kie, en ĝenerala parolado pri la saneco de diversaj specoj de akvo, li subtenis la trinkeblecon de la Tibro (Andretta, 2017).

Li publikigis verkon pri farmakologia temo ("De embrocha nova", Bononiae, presita de Ioannes Baptista Phaellus, 1543) kaj ripetis la ligon inter astraj movadoj kaj "kritikaj tagoj", kiujn Girolamo Fracastoro ligis al la movadoj de la melankolio ("Hippocratis et Galeni defensio de causis dierum criticorum..."), Romae, apud Balthasarem de Cartulariis, 1542).

Li diskutis kun Francesco Fusconio (1490-1553) la ligon inter la diurezo kaj la menstrua ciklo ("An in profluvio muliebri [...] conveniat urinae provocatio", in Turini, 1545, pp. 132-135) kaj finfine li diskutis kun Marcantonio Montigiani pri la ŝanco praktiki sangadon en kazo de saproemia[4], postnaska infekto ("Defensio [...] quod non in omni febre putrida conveniat sanguinis emissio", Romae, apud Hieronymam de Cartulariis, 1549).

Li mortis ĉirkaŭ 1543.[5]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Giovanni Manardi (1462-1536)
  • Iodoco Bado Ascensio (1462-1535)
  • Pietro Bayro (1468-1558)
  • Symphorien Champier (1471–1539)
  • Lorenzo Campeggi (1474-1539)
  • Matteo Corti (1475-1542)
  • Giovan Battista Teodosi (1475-1538)
  • Girolamo Fracastoro (1476-1553)
  • Pierre Brissot (1478-1522)
  • Giovanni Salviati (1490-1553)
  • Francesco Fusconio (1490-1553)
  • Innocenzo Cybo (1491-1550)
  • Jean Du Bellay (1492-1560)
  • François Rabelais (1494-1553)
  • Louis Burgensis (1494-1556)
  • Chrestien Wechel (1495-1554)
  • Simone Porzio (1496-1554)
  • Simone Porzio (1496-1554)
  • Guido Ascanio Sforza (1518-1564)
  • Kozimo la 1-a de Mediĉo (1519-1574)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Kardinalo kiu prezidas unu el la 5 oficoj de la Roma Kurio.
  2. "Monte di pietà" estas senprofita financa institucio de malfrua mezepoka origino, konstruita en Italio en la dua duono de la 15-a jarcento laŭ iniciato de kelkaj franciskanaj monaĥoj de la Observo. La celo estis disponigi malgrandajn pruntojn konatajn hodiaŭ kiel "mikrokredito", je favoraj kondiĉoj kompare kun merkatpruntoj, por solidarecaj celoj kaj, ĉefe, por neprofitcelaj celoj.
  3. Google Search
  4. Malsano produktita de la vegetaĵaro de putraj (saprofitaj) ĝermoj sur devitaligitaj histoj aŭ organikaj materialoj, kaj de la ĝenerala toksiiĝo kiu sekviĝas.
  5. Dizionario Biografico degli Italiani