Saltu al enhavo

Matteo Corti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matthaei Cvrtii Papiensis
(1475-1545)
"De Neruis Opticis nonnullisq; aliis praeter communem opinionem in Humano capite obseruatis", verko eldonita en 1573.
"De Neruis Opticis nonnullisq; aliis praeter communem opinionem in Humano capite obseruatis", verko eldonita en 1573.
Persona informo
Naskiĝo 1475
en Pavio, Italio
Morto 15421545
en Pisa, Italio
Alma mater Universitato de Pavio
Universitato de Padovo
Universitato de Bolonjo
Profesio
Okupo kuracisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vdr

Matheus Curtius estis renoma itala kuracisto de la papo Klemento la 7-a kaj Kozimo la 1-a de Mediĉo kaj profesoro pri medicino en la Universitato de Bolonjo kaj Pavio.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Pavio en 1475 en nobela sed ne riĉa familio; tial li devis alfronti multajn problemojn pri la tenado de siaj studoj. Li baldaŭ rivelis esceptan emon por la studo de medicino; li diplomiĝis pri tiu ĉi fako en Pavio en 1497, kaj tuj estis vokita por instrui en tiu universitato ekde la sama jaro 1497.

Li legis la grekajn kuracistojn kaj skolastikajn filozofojn (ekde 1499 li studis ordinaran logikon dum multaj jaroj); li restis en Pavio - krom kelkaj nedokumentitaj forestoj - ĝis 1512, periodo en kiu li estis ankaŭ inter la promociintoj de la gradoj.

Post kiam la famo de sia medicina doktrino disvastiĝis, li estis vokita al Pizo, kie lia frato Francesco, konata juristo, ankaŭ instruis; ĉi tie li komencis instrui de novembro 1515, kun la prestiĝa salajro de 400 dukatoj jare, ĝis 1524, kiam li cedis al la insisto de la inspektistoj de la Studio de Padovo, kies ofertojn li malakceptis sep jarojn pli frue, preferante resti en Pizo.

En tiu jaro lia frato Francesco, kiu estis francofilo, perdis ĉiujn siajn havaĵojn kaj ankaŭ estis malliberigita post la batalo de Pavio; antaŭ sia morto en 1531, li akiris, dank'al Matteo Korti, la restituon de siaj havaĵoj kaj sian profesorecon.

Dume, en Padovo, Matteo Korti daŭre instruis medicinon dum sep jaroj (en la lastaj jaroj ankaŭ anatomion), kun salajro de 600 dukatoj, kiu altiĝis al 800 en 1529. En 1530 li komencis doni lecionojn pri la "Anatomio de Mondino de' Liuzzi", kiu tiam estis kolektita kaj reverkita poste en lia ĉefa verko.

Sed jam la sekvan jaron, invitite al Romo de papo Klemento la 7-a, li lasis la taskon al la kuracisto Francesco Frigimelica (1490-1558). Li tiel iĝis la persona kuracisto de la papo, kun la salajro de mil ordukatoj kaj la uzufrukto de domo en la distrikto de la Ponto, enloĝata unue de la episkopo de Terracina Giovanni Copis kaj poste de la episkopo de Kaserto, Giovan Battista Bonciani (1457-1532), kies heredantoj komencis disputon kun Matteo Korti, fonto de multaj ĝenoj por li.

Li aktive partoprenis la literaturajn kaj sciencajn diskutojn plenumitajn de la Papo: ekzemple, ni memoras lecionon de la germana sciencisto Johann Albrecht Widmannstadt (1506-1557) pri la kopernikana sistemo, kiun Matteo Korti ĉeestis en 1533.

Ne mankis kritikoj pri lia laboro kiel kuracisto fare de la kontraŭuloj kiel Andrea Turini (1473-1543)]; fakte lia manko de kohereco estis konata: fervora subtenanto de la greka aŭ galena metodo en la kuracado de pleŭrito, kiam li mem suferis de tiu malsano li permesis al siaj kuracistoj uzi la araban metodon, kiu antaŭe estis amare kontraŭbatalita.

Kiel la persona kuracisto kaj dietisto de la papo Klemento la 7-a, Korti devis akompani lin dum liaj vojaĝoj; kiam li iris al Marsejlo (1533) por la edziĝo de sia pranepo Katerino de Mediĉo kun Henriko, filo de la reĝo de Francio Francisko la 1-a, Matteo Korti konsilis al li ne interrompi kelkajn el liaj traktadoj bazita sur la akvoj de la Tibro, kaj tial petis al li kunporti certan kvanton.

Sed la papo montriĝis netolerema al la medicinaj preskriboj de Matteo Korti, ja, kontraŭe al li, ŝajnas, ke li akiris la kutimon manĝi tro abunde.

Kiam la papo mortis, en septembro de la sekva jaro, seriozaj akuzoj estis faritaj kontraŭ la agoj de Matteo Korti; ĉefe flanke de Kardano, kiu konsideris sin sia studento kaj tiel estimis lin, ke Kardano konsideris honore disputi kun li (Korti diris, ke li dankas al Kardano pro tio, ke li indikis lin kiel indan posteulon por la bolonja katedro); nu, estis Kardano mem kiu akuzis lin, en sia Theonoston, ke li igis la papon morti per malĝustaj traktadoj, ne preskribinte, ekzemple, pli bonan preparadon de manĝaĵo.

Malgraŭ la defendoj de kuracistoj kiel Andrea Bacci (1514-1600), la reputacio de Korti certe ricevis severan baton, iom post li decidis forlasi Romon baldaŭ post la morto de la papo, iris unue al Pavio kaj poste al Bolonjo (de 1538), kie li iĝis profesoro pri medicino en la universitato ĝis la jaro, 1541, anstataŭe de Francesco Bergomas, kun la salajro de 1,200 skudi.

Kosimo de' Mediĉo vokis lin por esti lia persona kuracisto, kaj en la sama tempo konfidis al li, ekde 1544, la katedron de teoria medicino ĉe la Universitato de Pizo. Liaj dudek jaroj da instruado en tiu ĉi urbo donis al li solidan reputacion, kiu altiris klerulojn kaj studentojn el diversaj urboj por aŭskulti lin.

Pri lia edziĝo oni scias nenion, krom ke li havis filon nomitan Raffaele, al kiu la Papo donis iom da eklezia enspezo kaj kiu mortis en 1545. En Pizo Korti mortis ĉirkaŭ 1564, verŝajne pro gastra malordo, kaj estis entombigita en monumenta tombejo kun laŭda plako diktita de Kozimo la 1-a . Restas iom da necerteco pri la fakta mortodato, kiun kelkaj antaŭvidas kiel 1542 aŭ 1545.[1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]