Saltu al enhavo

Francesco Frigimelica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francesco Frigimelica
(1491-1559)
"Consiglio sopra pestilentia", verko eldonita en 1555.
"Consiglio sopra pestilentia", verko eldonita en 1555.
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1491
en Padovo, Italio
Morto 15-an de majo 1559
en Padovo, Italio
Alma mater Universitato de Padovo
Profesio
Okupo kuracisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vdr

Francesco Frigimelica estis itala kuracisto, pontifica arkiatro de Julio la 3-a kaj profesoro pri filozofio kaj Medicino en la Universitato de Padovo.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Padovo la 15-an de januaro 1490 filo de Iacopo Frigimelica, devenanto el antikva padova genlinio loĝanta en la familiopalaco en Ponte dei Tadi.

En 1516 li diplomiĝis pri arto ĉe la Studio de Padovo kaj aliĝis al la Kolegio de Artistoj. Lia akademia kariero komenciĝis en 1518, post la reorganizo de la Padova Universitato iom post la milito de la Ligo de Cambrai, per la instruado de moralfilozofio kaj sofismo.

Preĝejo de Sankta Aŭgusteno, Padovo, ne plu ekzistanta,
kie li estis entombigita.

Li tiam diplomiĝis pri medicino en 1524, kaj iĝis membro de la Kolegio de Kuracistoj kaj la sekvan jaron li ekinstruis teorian medicinon, postenon li okupis ĝis 1535, kiam li estis konfidita al la instruado de praktika medicino. Nur en 1546 Friĝimelika forlasis la publikan instruadon pro sanaj kialoj, reduktante siajn kompromisojn al privataj konsultoj kaj specifaj taskoj, ĉiam restante profesoro pri ordinara praktika medicino.

Pri la instrua agado de Friĝimelika, ankoraŭ ĉefe orientita al la Galena medicino, restas atestoj en kelkaj neeldonitaj tekstoj ("Scriptum in primum librum artis parve Galeni", "Scriptum in nono Rasis", "Scriptum in libro de sensu et sensato Aristotelis", konservitaj en la Civitana Muzeo de Padovo), same kiel en siaj prelegoj pri Aviceno, sed ankaŭ en la "Pathologia parva, in qua methodus Galeni practica explicatur" (eldonita postmorte, en Jena) en 1640 de la germana kuracisto Caspar Hofmann kaj reeldonita en Parizo, en 1647).

En la historio de la medicino, kaj precipe en tiu de medicina hidrologio kaj sifilisografio - teknikoj disvolvigitaj de la plej fama modena kuracisto Gabrielo Falloppio -, la nomo de Friĝimelika estas unue kaj ĉefe ligita al la pionira esplorado en la kampo de la termikaj traktatoj (banoj kaj kotoj, sed ankaŭ traktadoj kun mineralakvo), kies rezultoj originigis al la "De balneis metallicis artigianato parandis" de 1550, sed publikigita nur en 1659, en Padovo fare de Johannes Rhodius (1587-1659) [verko registrita ankaŭ en la katalogo de la biblioteko de Giovanni Battista Morgagni (1682-1771)], en kiu oni diskutas - post enkonduka parto ĉirkaŭ la mineralogia konsisto de termikaj kaj mineralaj akvoj - pri la ebleco de artefarita preparo de termikaj banejoj, ŝanĝante ilian komponadon por terapiaj celoj.

Interalie, la verko mencias la terapiajn proprecojn de la padovaj banurboj. Neniam estis publikigita traktaĵo en manuskripto de Friĝimelika pri termikaj banejoj ĝenerale, el kiu Fallopio memoras, ke li legis kelkajn ĉapitrojn kun profito. Falloppio mem memoras, ke estis Friĝimelika kiu malkovris, kune kun Luigi Bellacati, la "akvon de la Sankta Virgulino", mineralfonton en Monteortone.

Friĝimelika ankaŭ estis la unua kiu uzis la akvon de la termikaj banejoj de San Pietro en la Eŭganaj Montetoj ankaŭ por hidropinaj terapioj[1], kun granda sukceso, ĉar la termogenaj, sekigaj kaj revigligaj proprecoj de la sulfura akvo de San Pietro estis je modera nivelo kompare al tiuj de la akvo de Abano.

La akvoj estis uzataj en kazoj de ulceroj kaj, per enmergo aŭ ŝprucado, por trakti haŭtajn malsanojn, precipe skabio, same kiel sifilison. Al la terapio de tiu ĉi malsano Friĝimelika dediĉis "De morbido Gallico tractatus" kaj "Lucubratiuncula adversus defluvium pilorum", eldonitaj de L. Luisini en la kolekto "De morbido Gallico omnia quae extant, II, Venetiis, Giordano Ziletti, 1567, pp. 28-43 (reeldonita kun la titolo Aphrodisiacus, II, Lugduni Batavorum 1728, pp 985-1000; angla traduko, Londono 1736).

Li ankaŭ malkovris malgrandan fonton proksime de la termikaj banejoj de San Pietro, kies resanigaj proprecoj en kazoj de hepatorenaj malsanoj estis ekvivalentaj al tiuj de la akvo de la Virgulino de Monte Ortone (Falloppio, "De thermalibus aquis", p. 319).

La renovigaj terapioj de Friĝimelika estis enigitaj en la kuntekston de la agado de la klinika lernejo de Padovo, la unua en sia speco, establita en 1543 fare de Giovanni Battista Da Monte (la Montano), studento de Friĝimelika, kiu donis klinikajn lecionojn en la Hospitalo de Sankta Francesco.

La 3-an de novembro 1554 la Kolegio de Kuracistoj de la Patavina Kliniko oficiale komisiis al Friĝimelika kaj al liaj kolegoj Giunio Paolo Crasso kaj Oddo degli Oddi revenigi la Abano-banejon, kiu estis en bedaŭrindaj kondiĉoj, al efikeco, por ke la malsanuloj estu translokigitaj dum somera periodo el la hospitalo al la banurbo, kaj kun ili ankaŭ la studentoj. La Termikaj kuracadoj fariĝis tiel, ankaŭ danke al lia laboro, faka disciplino de la medicina kliniko.

Friĝimelika ankaŭ kontribuis por la epidemiologiaj studoj per "Consiglio sopra la pestilentia qui in Padoa nell'anno MDLV" ("Avertoj pri pesto en Padovo en la jaro 1540"), eldonita en Padovo (Gratioso Perchacino (1553-1601)) en la sama jaro, kiu estas parto de la multnombraj nuntempaj traktadoj pri la pesto, kiu diversiĝis kompare al etiologio kaj terapio.

Pli disvastigita estis la klasika teorio pri la "miasmoj", kiu klarigis la originon de la pesto per ŝanĝo de la aero en la "substancon", kio kondukis al "putriĝo". Kontraŭe al tio estis la teorio pri kontaĝo, kiun la kuracisto kaj filozofo Girolamo Fracastoro prezentis sintezon en "De contagione et contagiosis morbis" (1546), favore bonvenigita de Friĝimelika: "kaj tial konklude mi diras, la kaŭzo ke tiu ĉi malsano estas kontaĝa"; "unu sola kontaĝo veninta el aliaj landoj" sufiĉus por transdoni la peston.

Kvankam Friĝimelika konsideris la peston kiel "venenan febron", "generitan de granda dekadenco", li malakceptis la miasman teorion: "Neniu kiu havas la peston, escepte se li/ŝi akiris ĝin per kontaĝo", kiu okazis per "kontaĝaj vaporoj" eligitaj el infektitoj (eĉ forpasintoj) aŭ per vestaĵoj. Tiu ĉi opinio estis dividita kun lia studento Marino Massuzzi da Montelupone, kiu en "La Preservazione dalla pestilenza" (1577) insistis pri la teorio de kontaĝo.

En 1555 Friĝimelika troviĝis kiel kuracisto sur la lito de papo Julio la 3-a, kiu suferis de podagro, plenumante papan brevon de la 5-a de januaro. Post la morto de Julio la 3-a, la 23-an de marto, Friĝimelika donis medicinan helpon dum la konklavo, kiu elektis Marcelo la 2-an la 9-an de aprilo, kiu tamen ne pluvivis ĝis la 1-a de majo. Friĝimelika ankaŭ partoprenis la postan konklavon, revenante al Padovo nur post la elekto de Paŭlo la 4-a la 23-an de majo 1555.

Kiel profesoro, Friĝimelika ĝuis grandan estimon inter la studentoj, kaj tion ankaŭ la Reformistoj de la Padova Studio rimarkis. "Dispozicio por pliigi la partoprenon de studentoj en la Universitato de Padovo" de 1615 malfermas ekvidon al akademia politiko, kiu ĉiam celis allogi la plej grandan nombron da studentoj ebla per la alvoko al Padovo de renomaj profesoroj, precipe el eksterlando. Tiel, eĉ Friĝimelika, "kvankam li estis padovano", estis tiutempe translokigita al la unua katedro pri medicino. Li ankaŭ havis grandan famon en la arto de prognozo: liaj pacientoj inkludis multajn konatajn homojn.

Friĝimelika, jam en malbona sano, mortis en Padovo en 1558. La entombigo okazis la 15-an de majo en la Preĝejo de Sankta Agostino (poste detruita), akompanata de funebra preĝo de la klerulo Marcantonio Morizio da Fermo (la teksto de epitafo metita fare de lia frato Giorgio estas raportita en Scardeone, p. 226, kaj Vedova, p. 432).

Lia neeldonita scienca produktado devis altiĝi, laŭ la atesto de lia nevo kaj lernanto Giovanni Bono, heredinto de lia biblioteko, al tridek manuskriptaj verkoj (Scardeone, p. 226). Dek du manuskriptaj verkoj de Friĝimelika estis listigitaj kiel apartenantaj al Johannes Rhodius, dana doktoro (Tomasini, Bibliothecae, p. 138; Vedova, p. 432).

La manuskriptoj pri medicinaj verkoj kaj konsultoj de Friĝimelika hodiaŭ estas konservitaj en la Civitana Muzeo de Padovo, en la Komunuma Biblioteko de Sieno, la Vatikana Apostola Biblioteko kaj la Biblioteko de la "Wellcome Instituto for the history of Medicine", en Londono. Du el liaj konsultoj, la "Responsio medicorum Patavinorum" kaj la "Responsio doctoris Francisci Phrisimelicha", estis publikigitaj fare de W. Urban en 1988 (Neeldonitaj konsultoj de italaj kuracistoj (Giovanni Manardo, Francesco Frigimelica) por la episkopo de Krakovo Pietro Tomicki (1515-1532), en Kajeroj por la historio de la Universitato de Padovo).[2]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Gerolamo Frigimelica Roberti (1653-1732) itala libretisto
  • Girolamo Frigimelica (18.02.1611-1683)
  • Giacomo Filippo Tomasini (1595-1655)
  • Caspar Hofmann (1572-1648)
  • Johannes Rhodius (1587-1659) dana kuracisto kaj filologo
  • Giovanni Battista Morgagni (1682-1771) itala anatomo, patologo kaj kuracisto

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Hidropinaj terapioj temas pri kuracadoj surbaze de mineralakvoj prenitaj kiel trinkaĵo.
  2. Dizionario Biografico degli Italiani