Anizilamino
Aspekto
Metoksobenzilamino | |||
Plata kemia strukturo de la Anizilamino | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Anizilamino | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 2393-23-9 | ||
ChemSpider kodo | 67982 | ||
PubChem-kodo | 75452 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora aŭ flaveca likvaĵo | ||
Molmaso | 137,182 g·mol−1 | ||
Denseco | 1,048g cm−3 | ||
Fandpunkto | −10 °C[1] | ||
Bolpunkto | 235 °C | ||
Refrakta indico | 1,5462 | ||
Ekflama temperaturo | 114 °C[2] | ||
Solvebleco | Akvo:Tute solvebla | ||
Mortiga dozo (LD50) | 552 mg/kg (buŝe) | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H314 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P280, P305+351+338, P310[3] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Anizilamino aŭ C8H11NO estas estas organika aromata komponaĵo, senkolora aŭ palflava likvaĵo kun malagrabla odoro, apartenanta al la familio de la aminoj kaj rezultanta el interagado de anizila karbinolo kaj amoniako. Metoksobenzilamino estas uzata en kemiaj sintezoj por fabrikado de anizilaj derivaĵoj kun komercaj interesoj.
Ĝi reakcias kun fortaj oksidigagentoj, anhidridoj, acidaj halogenidoj kaj kloroformiatoj. Per malkomponado, ĝi eligas toksajn nitrogenajn oksidojn, karbonan unuoksidon, kaj irite sufokigajn fumojn kaj gasojn kaj karbonan duoksidon. Fajro kaj varmo povas kaŭzi korodajn toksajn fumojn.
Sintezoj
[redakti | redakti fonton]Sintezo 1
[redakti | redakti fonton]- Preparado per interagado de anizila karbinolo kaj amoniako:
Sintezo 2
[redakti | redakti fonton]- Preparado per traktado de anizila karbinolo kaj kloramino:
Sintezo 3
[redakti | redakti fonton]- Preparado per reakcio inter anizila klorido kaj hidroksilamino:
Sintezo 4
[redakti | redakti fonton]- Preparado per reakcio inter anizila bromido kaj hidroksilamino:
Sintezo 5
[redakti | redakti fonton]- Preparado per interagado de anizila klorido kaj sodamido:
Sintezo 6
[redakti | redakti fonton]- Sintezo per Metodo de Gabrielo: Ĉi-metodo estis kreita en 1877 de la germana kemiisto Siegmund Gabriel (1851-1924). La reakcio kovras tri etapojn. Unue ftalimido reakcias kun kalia hidroksido por formi kalian ftalimidon. Due, kalia ftalimido reakcias kun metoksobenzila klorido por formi metoksobenzilan ftalimidon kaj KCl. Trie metoksobenzila ftalimido ree reakcias kun kalia hidroksido por formi anizilaminon kaj kalian ftalaton:[4]
Reakcioj
[redakti | redakti fonton]Reakcio 1
[redakti | redakti fonton]- Reduktado de la anizilamino al metil-anizolo:
Reakcio 2
[redakti | redakti fonton]- Reakcio kun klorida acido:
Reakcio 3
[redakti | redakti fonton]- Reakcio kun nitrozila klorido:
Reakcio 4
[redakti | redakti fonton]- Reakcio kun nitrozila bromido:
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Chemical Book
- Apollo Scientific Limited Arkivigite je 2019-02-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Dictionary of Organic Compounds
- Handbook of Biotransformations of Aromatic Compounds
- Photocatalysis
- Designing & Delivering: Scientific, Technical, and Managerial Presentations
- Greene's Protective Groups in Organic Synthesis