Saltu al enhavo

Anne Lister

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anne Lister
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aprilo 1791 (1791-04-03)
en Halifax
Morto 22-an de septembro 1840 (1840-09-22) (49-jaraĝa)
en Kutaiso
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
de Granda Britio kaj Irlando
(1801–1922)
Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Amkunulo Ann Walker (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo montgrimpanto
taglibristo
vojaĝisto
terposedanto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Anne LISTER (n. la 3-an de aprilo 1791 – m. la 22-an de septembro 1840) estis angla vojaĝverkistino kaj taglibristino, fama pro revelacioj, pro kiuj ŝi estis nomita "la unua moderna lesbanino".

Lister devenis de malgranda terposedanta familio en Shibden, Calderdale (Jorkŝiro). Ŝi havis plurajn lesbanajn amrilatojn ekde sia lernejtempo, ofte dum longaj vojaĝoj eksterlanden. Muskola kaj androgina laŭ aspekto, ĉiam vestita en nigra kaj tre edukita, ŝi poste estis konata—ofte malafable—kiel "Gentleman Jack". Ŝia fina grava rilato estis kun Ann Walker, kun kiu ŝi estis laŭnome edziĝinta en la preĝejo de Goodramgate, Jorko, nun celebrata kiel la naskiĝloko de samseksa edzeco en Britio.

La taglibroj de Lister malkaŝas multon pri la tiamaj vivo kaj kulturo en Okcidenta Jorkŝiro, inkluzive de ŝiaj interesoj pri medicino, matematiko, pejzaĝdezajno, minado, fervojoj kaj kanaloj. Multaj enskriboj estis verkitaj en kodo, kiu estis malkriptita nur longe post ŝia morto. Enhavante grafikajn priskribojn de lesbanaj rilatoj, tiuj taglibroj estis tiom sinceraj, ke oni kredis ilin falsaĵo ĝis kiam ilia aŭtenteco estis konfirmita.

Si famiĝis en Francio kiel la unua homo, kiu plenumis la grimpadon de la masivo Vignemale en la Pireneoj en 1838.