Halifax (Britio)
Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Halifax, en Esperanto Halifakso, en Britio. Pri la samnoma urbo en Nov-Skotio, Kanado vidu la artikolon Halifakso, kaj pri aliaj signifoj la apartigan liston Halifax. |
Halifax | |||
---|---|---|---|
urbocentra panoramo, vidata de monteto Beacon Hill
| |||
urbeto eksterparoĥa areo bazarurbo vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Anglio (Britio) | ||
Regiono | Yorkshire and the Humber | ||
Provinco | Okcidenta Jorkŝiro | ||
Poŝtkodo | HX1-7 | ||
Telefonkodo | 01422 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 104 100 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 5 022 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 53° 44′ N, 1° 52′ U (mapo)53.725-1.863Koordinatoj: 53° 44′ N, 1° 52′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 20,73 km² (2 073 ha) [+] | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Halifax, West Yorkshire [+] | |||
Halifax (Halifakso) estas urbo de Anglio kaj Britio, kiu situas en la nuna administra regiono Yorkshire and the Humber kaj la historia provinco Okcidenta Jorkŝiro. La urbo estas la administra centro de la metropola distrikto Calderdale. Laŭ la stato de la censo de 2021 en la komunumo vivis 104 100 loĝantoj[1] sur areo de 20,37 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 022 loĝantoj/km². Ĝi konatas interalie pro sia fabrikejo Mackintosh pri ĉokoladaĵoj kaj aliaj dolĉaĵoj. Ĝemela urbo estas la germana urbo Aachen (Akeno).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Halifax situas en la sudoriento de la montetaro Peninoj proksime de la urboj Bradford, Huddersfield kaj Rochdale. La pli grandaj urboj Liverpool kaj Hull situas en distanco de po 100 kilometroj, dum Londono, Edinburgh, Belfast, Dublin kaj Cardiff distancas po 300 kilometrojn. La urbon trafluas la rivero Calder.