Anne Morelli
Anne Morelli | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de februaro 1948 (76-jaraĝa) en Belgio |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Belgio |
Okupo | |
Okupo | universitata instruisto historiisto |
Anne MORELLI (naskiĝis la 14-an de februaro 1948 en Bruselo [1]) estas belga historiisto ĉe la Libera Universitato de Bruselo.
Kontribuoj
[redakti | redakti fonton]Ŝi iĝis precipe konata pro sia libro kiu analizas militpropagandon. Ŝi ankaŭ traktis naciajn mitojn, sektojn, malplimultojn kaj enmigradon. Ŝi emeritiĝis en 2010.
La traduko de ŝia libro pri la principoj de militpropagando, Principes élémentaires de propagande de guerre, estas havebla en Esperanto sub la titolo Elementaj principoj de milita propagado. Ŝi evoluigas "dek ordonojn" aŭ pli precize la bazajn propagandteknikojn de ĉiu militpropagando, kiujn ŝi ĉefe transprenis el la klasikaĵoj de Arthur Ponsonby pri propaganda esplorado, nome la jenaj:
- Ni ne deziras militon
- Nur la alia flanko respondecas pri la milito
- La malamiko havas la vizaĝon de la diablo (aŭ “La terura deĵoranto”)
- Noblan kaŭzon ni defendas kaj ne proprajn interesojn
- La malamiko uzas malpermesitajn armilojn
- La malamiko faras abomenaĵojn intence, ni faras ilin nur hazarde
- Niaj perdoj estas malgrandaj, la perdoj de la malamiko estas grandegaj
- Artistoj kaj intelektuloj subtenas nian aferon
- Nia misio estas sankta
- Ĉiu, kiu pridubas nian raportadon estas perfidulo.
Premioj
[redakti | redakti fonton]En 2013 ŝi estis honorita kiel Virino de Paco de la asocio Femmespourlapaix, kies prezidantino ŝi estas[1].
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Elementaj principoj de milita propagado, uzeblaj dum malvarma, varma aŭ malvarma milito, trad. Jean-Claude Thumerelle, eld. Espéranto-France, 2024, 130 paĝoj, ISBN 978-2-4942610-0-6
- L’Histoire des étrangers et de l’immigration en Belgique (La historio de eksterlandanoj kaj la enmigrado en Belgio)
- Lettre ouverte à la secte des adversaires des sectes (Malfermita letero al la sekto de sektokontraŭuloj)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retejo de Morelli en la retejo de la Libera Universitato de Bruselo (franca)
- Elementaj principoj de milita propagando, parto rete legebla en la retejo de Espéranto-France.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 (fr) Anne Morelli: Anne Morelli | Femmes pour la paix.