Saltu al enhavo

Antikva Egiptio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Antikvaj egiptoj)
Antikva Egiptio

LandoEgiptio
- koordinatoj29° 48′ 0″ N, 31° 18′ 0″ O (mapo)29.831.3Koordinatoj: 29° 48′ 0″ N, 31° 18′ 0″ O (mapo)


Antikva Egiptio (Egiptio)
Antikva Egiptio (Egiptio)
DEC

Map
Antikva Egiptio
Vikimedia Komunejo:  Ancient Egypt [+]
vdr
Kronologio de
antikva Egiptio


Temaj artikoloj

Egiptologio · Egiptaj dinastioj · Egiptoj
Faraono · Hieroglifoj · Religio
Skribarto · Politika administrado
Antikvaj nomoj de Egiptio
Antaŭdinastia epoko

Dinastia raso
Bau el Pe kaj Neĥen · Nakado · Neĥen
Arkaika epoko

1-a, 2-a dinastio
Cenej · Maat · Meni · Sereĥ
Malnova imperio

3-a, 4-a, 5-a, 6-a dinastio
Piramidoj · Suntemplo · Tekstoj de piramidoj
Unua meza periodo

7-a, 8-a, 9-a, 10-a, 11-a dinastio
Libroj de saĝaj konsiloj en la vivon
Meza imperio

12-a dinastio
Oazo Fajumo · Tekstoj de ĉerkoj
Dua meza periodo

13-a, 14-a, 15-a, 16-a, 17-a dinastio
Hatueret · Hiksosoj
Nova imperio

18-a, 19-a, 20-a dinastio
Amarna periodo · Amono · Atono
Libro de mortintoj · Veset
Tria meza periodo

21-a, 22-a, 23-a, 24-a, 25-a dinastio,
Dia edzino · Vesetaj grandpastroj
Malfrua epoko

26-a, 27-a, 28-a, 29-a, 30-a dinastio
2-a persia superregado
Naukratis · Mammisi · Saja renesanco
Grekia-romia epoko

Makedonia dinastio, Ptolemeidoj
Aegyptus · Aleksandrio · Demotika kroniko
Hermetismo · Manehto
Múseion · Ptolemea Egiptio · Serapis
Rilataj artikoloj
Portalo pri Antikva Egiptio
vdr
Mapo de Antikva Egiptio kun la ĉefaj centrejoj
Piramido de Raĥef kaj Granda sfinkso en Gizo (proksimume 2500 a. K.)

Antikva Egiptujoantikva Egiptio estis longtempa civilizo en norda-orienta Afriko. Ĝi koncentriĝis laŭ la meza ĝis la malsupra fluo de rivero Nilo. La civilizo atingis sian plej grandan amplekson dum la dua jarmilo antaŭ Kristo; tiu ĉi periodo estas markita kiel periodo de Nova Imperio. Ĝi etendiĝis de la Nila delto norde ĝis Ĝebel Barkal apud la kvara nila katarakto sude. En diversaj periodoj la antikva Egiptio ensumigis regionojn de suda Levanto, la Orienta Dezerto kaj la bordon de la Ruĝa Maro, Sinajon kaj la Okcidentan Dezerton (kelkaj oazoj).

La antikva Egiptio evoluis minimume tri kaj duonon da miljaroj. Ĉio komenciĝis per komenca unuiĝo de ŝtatoj en valo de Nilo ĉirkaŭ la jaro 3150 a. K. kaj finiĝis en la jaro 31 a. K., kiam frua Romia imperio subigis Egiption de ptolemeoj kiel ŝtaton. Tamen tio ne estis la unua periodo de fremda superregado. La romia periodo estis atestinto de iompostioma ŝanĝo en la politika kaj religia vivoj en la valo de Nilo, markanta la finigon de la sendependeco de la civilizacia evoluo.

La civilizo de antikva Egiptio estis fondita sur fajne ekvilibrigita kontrolo de naturaj kaj homaj fontoj, karakterizata en la unua vico per gvidata akvumado de la fekunda Nilo, per eluzo de mineraloj de la valo kaj la ĉirkaŭaj dezertaj regionoj, frua evoluo de sendependa sistemo de skribmaniero kaj literaturo, organizado de komunaj taskoj, per komerco kun la ĉirkaŭaj ŝtatoj en nordorienta Afriko kaj orienta Mediteraneo kaj fine per armeaj ekspedicioj, kiuj montris la imperian superregadon kaj teritorian superforton al la najbaraj kulturoj. Tiujn ĉi aktivecojn subtenis kaj organizis socie-politikaj kaj ekonomikaj elitoj, kiuj atingis socian interkonsenton helpe de prilaborita sistemo de politeisma religia kredo sub persono de (duon)dia reganto (kutime de viro, sekvanto el la reganta dinastio).

Arkeologiaj pruviloj indikas, ke la evoluinta egipta socio tuŝas tre malproksimen ĝis pratempo. Nilo, ĉirkaŭ kiu koncentriĝas plimulto de loĝantaro de la lando, estas por la egipta kulturo vivdonanta rivero ekde la tempo, kiam migrantaj ĉasistoj-kolektistoj ekloĝis laŭlonge de Nilo dum plejstoceno. Spuroj de tiu ĉi loĝantaro aperas en formo de artefaktoj kaj rokpentraĵoj laŭlonge de terasoj de Nilo kaj en oazoj.

En tiu ĉi periodo komenciĝis la egipta kronologio, kiu konsistas el jaroj de regado. La konvencia egipta kronologio estas kronologio akceptita dum la 20-a jarcento, sed ĝi enhavas neniajn el signifaj ŝanĝaj proponoj, kiuj estis dum la tempo ankaŭ faritaj. Eĉ en unusola verko ofte arkeologoj proponos kelke da konvenja datoj aŭ eĉ la tutaj kronologioj. Sekve de tio ĉi tie povas esti devioj inter ĉi tie prezentataj datoj kaj datoj en artikoloj pri unuopaj regantoj. Ofte estas ĉi tie ankaŭ kelke da eblaj skriboj de la samaj nomoj.

La frua historio

[redakti | redakti fonton]

En la 10-a jarmilo a. K. kulturo de muelado de cerealoj, vivanta laŭlonge de Nilo kaj uzanta la plej fruan tipon de serpsimilaj akraĵoj estis anstataŭita de alia kulturo de ĉasistoj, fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj-kolektistoj uzantaj ŝtonilaron. Pruvoj ankaŭ signas homan loĝadon en sudokcidenta angulo de Egiptio, proksime de sudanaj limoj, antaŭ la jaro 8000 a. K. Klimataj ŝanĝoj aŭ troa paŝtado ĉirkaŭ la jaro 8000 a. K. komencis sekigi paŝtistajn landojn de Egiptio, fine kreis Saharon (proksimume 2500 a. K.), kaj la fruaj triboj nature transloĝiĝis al Nilo, kie ili evoluigis daŭran agrikulturan, ekonomian kaj pli centraligitan socion. Estas ĉi tie ankaŭ aludoj de paŝtistado kaj kultivado de cerealoj en la orienta Saharo en la 7-a jarmilo a. K.

Ĝis la jaro 6000 a. K. jam en la valo de Nilo aperis organizita agrikulturo kaj konstruado de grandaj konstruaĵoj. Tiutempe la egiptoj en la sudokcidenta angulo de Egiptio pelis brutaron kaj ankaŭ konstruis ampleksajn konstruaĵojn. Jam ĉirkaŭ la jaro 4000 a. K. estis uzata mortero. Dum tiu ĉi periodo daŭrigas antaŭdinasta periodo, kies komenco estas diverse kunigata kun Nakada-kulturo. Kelkaj aŭtoritatoj tamen metas la komencon de la antaŭdinastia periodo multe pli antaŭe, en malfruan paleolitikon.

Inter la jaroj 5500 kaj 3100 a. K., dum la antaŭdinastia periodo, kreskis laŭlonge de Nilo malgrandaj setlejoj. Ĝis la jaro 3300 a. K., antaŭ la unua egiptia dinastio, Egiptio estis dividita en du reĝlandojn, konatajn kiel Supra Egiptio (Ta Shemau) kaj Malsupra Egiptio (Ta Mehu). La dividlinio estis tirita proksimume tra regiono de la hodiaŭa Kairo.

La unuiĝinta Egiptio

[redakti | redakti fonton]

La historio de la antikva Egiptio komenciĝas per unuiĝo de egipta ŝtato, kiu okazis iam ĉirkaŭ la jaro 3150 a. K.. Meneso, kiu unuigis Supran kaj Malsupran Egiptiojn, fariĝis la unua reĝo - faraono. La egiptia kulturo estis rimarkinde stabila kaj dum la periodo preskaŭ tri miloj da jaroj ĝi ŝanĝiĝis nur tre malmulte. Tio ensumigas religion, kutimojn, arton, arkitekturon kaj socian strukturon.

Malnova Imperio

[redakti | redakti fonton]
Malnova kaj Meza imperioj
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Malnova Imperio de Egiptio.

La Malnovan Imperion (proksimume la 27-a ĝis la 22-a jarcento a. K.) fondis reganto Ĝoser, kiu kiel la unua lasis konstrui piramidon (kriptojtomboj de faraonoj). Komence de tiu ĉi periodo Egiptio konkeris Sinajon (trovejo de kupro kaj turkiso) kaj Nubion (ĉi tie estis oro, ligno kaj besta haŭto). Sed baldaŭ eksplodis sekvantulaj bataloj, kies sekvoj estis fondo de ofivcejo de administranto de Supra Egiptio, kiu devis renovigi la aŭtoritaton de la reganto sur tiu ĉi teritorio. Sed la administrantoj kapablis profiti el sia funkcio, ili edziĝis kun egiptiaj princinoj kaj ilia oficejo fariĝis hereda.

La plej signifajn piramidojn havis faraonoj:

Meza Imperio

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Meza Imperio de Egiptio.

La Meza Imperio en la historio de antikva Egiptio ampleksas la epokon de proksimume la jaro 2010 ĝis 1793 antaŭ Kristo. La periodo konsistas de du fazoj: la 11-a dinastio, kiu regnis de Tebo, kaj la 12-a dinastio, kiu regnis el Liŝt. Originale ĉi tiuj du dinastioj estis konsiderata kiel la tuta Meza Imperio, sed historiistoj nun konsideras la 13-a Dinastio kiel almenaŭ parte en la Meza Imperio.

La faraonoj de la Meza Imperio restarigis la prosperon kaj stabilecon de la lando, tiel stimuligante releviĝon de arton, literaturon, kaj konstruado de monumentojn.

Ne konfuzu kun Meza Egiptio

Nova Imperio

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nova Imperio de Egiptio.

La faraonoj de la Nova Imperio establis periodon de senprecedenca prospero sekurigante iliajn landlimojn kaj plifortigante diplomatiajn ligojn kun iliaj najbaroj. Militistaj kampanjoj batalitaj sub Tutmoso la 1-a kaj lia nepo Tutmoso la 3-a etendis la influon de la reĝlando en Sirio kaj Nubio, firmigante lojalecojn kaj malfermante aliron al kritikaj importaĵoj kiel bronzo kaj ligno. La faraonoj de la Nova Imperio komencis grandskalan konstruadon omaĝante la dion Amon-Reo, kies kreskanta sekto estis bazita en Karnak. Ili ankaŭ konstruita monumentojn glori iliajn proprajn atingojn, ambaŭ verja kaj imagitaj. La virina faraono Hatŝepsut propagandis por aserti la tronon. Ŝia sukcesa regno estis distingita de komercaj ekspedicioj al Punt, eleganta funebra templo, kolosa paro de obeliskoj kaj kapelo ĉe Karnak. Malgraŭ ŝiaj atingoj, Tutmoso la 3-a, la adoptita filo kaj nevo de Hatŝepsut, provis forviŝi ŝian heredaĵon dum la fino de ŝia regno, eble por venĝi uzurpado de lia trono.

Tutanĥamono estas unu el plej konataj faraonoj de Egiptio.

Ĉirkaŭ 1350 a.K., la stabileco de la Nova Imperio estis minacita kiam Amenhotep la 4-a akiris la tronon kaj starigis serion da radikalaj kaj ĥaosaj reformoj. Ŝanĝante lian nomon al Aĥnaton, li subtenis la antaŭe ne bone konata sun-dio Atono kiel la supera dio, subpremis la adoradon de aliaj dioj, kaj atakita la potencon de la preĝistan establon. Movante la ĉefurbon al la nova urbo Aĥnaton (moderne Amarna), Aĥnaton ignoris fremdajn aferojn kaj entuziasme subtenis la novan religion kaj artan stilon. Post lia morto, la sekto de la Atono estis rapide malestablis, kaj la postaj faraonoj Tutanĥamono, Aje, kaj Horemhebo forviŝis ĉiom mencion de la herezo de Aĥnaton, nun konata kiel la Aĥnatona Periodo.

La 18-a Dinastio finis kiam ĝia lasta tri reĝoj — Tutanĥamono, Aje, kaj Horemhebo — ĉiuj mortis sen heredulo. Ramseso la 2-a, ankaŭ konata kiel Ramseso la Granda, entroniĝis ĉirkaŭ 1279 a.K. 18-jaraĝe kaj konstruis pli da templojn, starigis pli da statuojn kaj obeliskojn, kaj faris pli da infanojn ol iu ajn alia faraono en historio. Aŭdaca militista gvidanto, Ramseso la 2-a gvidis lian armeon kontraŭ la Hititoj en la Batalo apud Kadeŝ kaj, post batalante sen decido, finfine konsentis al la unue registrita paco-traktato ĉirkaŭ 1258 a.K.. La riĉeco de Egiptio, tamen, faris ĝin kiel tentantan celon por invado, precipe de la Libjanoj kaj aliaj popoloj ĉirkaŭ la Mediteraneo. Komence, la militistaro kapablis forbatali ĉi tiujn invadojn, sed Egiptio poste perdis kontrolon de Sirio kaj Palestino. La efiko de eksteraj minacoj estis pliseverigita de internaj problemoj kiel korupto, tombo-rabado, kaj civila perterbo. La altaj religiuloj ĉe la templo de Amon-Reo en Tebo amasigis vastajn pecojn da tero kaj trezoro, kaj ilia kreskanta potenco frakasis la imperion dum la Tria Meza Periodo.

La malfrua periodo

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Lasta Periodo de antikva Egiptio.

Greke-romia Egiptio

[redakti | redakti fonton]

Makedonaj reĝoj

[redakti | redakti fonton]

Ptolemea Egiptio

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ptolemea Egiptio.
18 m altaj grejsaj statuoj de Amenhotep la 3-a borderantaj enirejon en lian postmortan templon en okcidenta Tebo - fare de grekaj vojaĝisto en antikvo erare identigitaj kiel kolosoj de Memnono

La lagidaj reĝoj de Egiptio tre uzis tiun nomon, pro kio oni kromnomas la dinastion mem ptolemeoj.

Romia imperio

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Aegyptus.

En la jaro 30 a. K. Aŭgusto Cezaro konkeris Egiption kaj Egiptio fariĝas provinco de Antikva Romio.

Administracio kaj impostoj

[redakti | redakti fonton]

Por administraj celoj la antikva Egiptio estis dividita en nom-ojn (el la greka vorto nomos - regiono; en la antikva egipta lingvo ili estis nomataj sepat). La dividon en nomojn ni povas spuri reen ĝis la antaŭdinastia periodo (antaŭ la jaro 3100 a. K.), kiam la nomoj estis origine aŭtonomaj urbaj ŝtatoj. La nomoj restis la samaj dum pli ol tri miljaroj. Kiel la regionoj de la unuopaj nomoj tiel ilia vico de numerado restis rimarkinde stabilaj. En la sistemo, kiu eltenis dum plimulto de la historio de la faraona Egiptio, la lando estis dividita en 42 nomojn: Malsupra Egiptio ensumigis 20 nomojn, dume Supra Egiptio estis dividita en 22.

Ĉiu nomo estis gvidata de nomarko, regiona administranto, kiu estis frunte de regiona oficejo. La funkcio de nomarko estis en fruaj komencoj de la centraligita Egiptio funkcio donata fare de faraono, tamen ilia potenco kreskis kiam ili akiris heredecon de sia oficejo. Fine ili akiris tian potencon, ke ili kaŭzis falon de Malnova imperio kaj komencon de la unua intertempa periodo, en kiu la reĝo havis preskaŭ nenian potencon kaj la lando estis fakte diserigita en malgrandajn ŝtatetojn. Eĉ kiam la nomarkoj konservis la heredecon de sia oficejo post renovigo de la centra potenco, la faraono havis senĉese eblecon revoki la nuntempan nomarkon, aŭ eĉ senigi la tutan familion de tiu ĉi privilegio kaj nomi tute novan nomarkon.

La registaro de antikva Egiptio montris al siaj homoj kelke da diferencaj impostoj. Ĉar dum tiu ĉi tempa periodo estis en Egiptio nenia konata formo de valuto, la impostoj estis pagataj "en naturalioj" (per produktoj aŭ per laboro). Veziro (en la antikva egipta lingvo: tjaty) kontrolis la impostsistemon de ŝtataj oficejoj. La oficejoj devis ĉiutage informi pri kvanto de alireblaj rezervoj kaj kiom estis atendata en estontecon. La impostoj estis pagataj depende de metio de la persono. La proprumantoj de grundo pagis la impostojn en grajno kaj alia produkto kulturita sur iliaj parceloj. Ĉasistoj kaj fiŝkaptistoj pagis la impostojn en ĉasaĵoj el la riveroj, marĉoj kaj dezerto. Unu persono el ĉiu hejmo devis pagi laboron aŭ laborimposton per tio, ke ĝi laboris ĉiujare kelke da semajnoj en publikaj laboroj, kiel fosado de kanaloj aŭ minado. Sed pli riĉa nobelaro povis lui malpli riĉan homon, por ke tiu plenumu lian laborimposton.

Kulturo kaj arto de Egiptio

[redakti | redakti fonton]
La gedioj Oziriso, Anubo, kaj Horuso.

La antikvaj egiptoj konfesis politeisman religion, do religion enhavanta multe da diaroj. Tiu ĉi religio ekzistis en multaj aspektoj, kiuj komune kunekzistis en la sama tempo en diversaj lokoj de la lando. Sed malgraŭ tio plimulto de Panteono estis komuna por la tuta Egiptio, eĉ kiam roloj de kelkaj dioj/diinoj povis en la funkciado de la mondo, depende al la regiono, pli-malpli diferenciĝi. Ekzistis kelke da diferencaj mitoj pri la estiĝo de la mondo, kie frunte de ĉiu el ili staris alia diaro.

Sed malgraŭ tio pluraj aspektoj de tiu ĉi religio (eĉ spite al ties variableco) estis komunaj por la tuta Egiptio kaj tial ni parolas senĉese pri la egiptia religio, malgraŭe ke samtempe (depende de la loko) ekzistis apud si ties diversaj analogioj.

Signifan rolon en egiptia mitologio rolis postmorta vivo. Signifaj personoj (faraonoj, pastroj, altaj oficistoj) estis mumiigitaj kaj metitaj en kriptojn, komune kun granda riĉeco (ekzemple trezoro de Tutanĥamon). Pri tio, ĉu la konkreta persono iros en Regnon de mortintoj, decidis la t.n. juĝo de Oziriso. En la mala kazo la spiriton aŭ la koron (dependas de versio de la mito) englutis Amemait (=granda vorulo), la demono kun kapo de krokodilo, korpo de leono kaj pugo de hipopotamo. Kio por la menciito signifis definitivan morton kaj nenian postmortan vivon.

Plua afero, kiu tre influis la vivon de la egiptoj kaj kiu estis parto de la religio, estas maat. Tiu ĉi nocio estis unu el la bazaj ŝtonoj (ne nur) de religia pensado de la antikvaj egiptoj - ties konservado devis certigi stabilecon de la mondo kaj ties regulan funkciadon. Pri ties funkciado parolas ankaŭ fakto, ke eĉ la faraono, kiu estis en certa senco mem komprenata kiel dia (do el la reguloj de la homa mondo elprenita) estaĵo, estis subigita al tiu ĉi principo kaj lia ĉefa tasko estis porti respondecon pri respektado de maat. En la antikva-egiptia religio tiun ĉi proincipon prezentis diino Maat, kiu estis diino de vero kaj enkorpigo de la ordeno.

La vorto maat mem estas por sia komplekseco nur tre komplike tradukebla kaj ĝi kunigas en si nociojn kiel "vero", "harmonio" kaj "stabileco" aŭ simple "regula konduto". Ĝi reprezentas ĉion ĉi, kio estas ĝusta kaj necesa por regula irado de la aferoj. Tio estas univerzala neŝanĝiĝema kosma ordeno ensumiganta la mondon de homoj kaj la mondon de dioj kaj iliajn reciprokan ne nur unuiĝon, sed ankaŭ dependon. Per la esprimo maat en la mondo de dioj estas precipe mitoj kaj legendoj, en la mondo homa tio estas sociaj reguloj kaj persona homa moralo. Sekve de tio en la egiptia koncepto la respektado de la moralaj reguloj en unun kunfluiĝis kun subtenado kaj konservado de la kosma ordeno, ilia nekonservado male povis gvidi al ties rompo. Pro detruiĝo de maat okazus pereo de la mondo kaj venko de ĥaoso (egipte isfet).

La religio mem trapasis dum la miloj da jaroj de sia ekzistado ankaŭ tra certa evoluo. Dum regado de reĝoj de la kvara dinastio venis en la ŝtatan religion (tiu aspekto de la religio konfesata de la reĝa kortego) sur la plej altan postenon la suna dio Reo. En la sama aspekto fariĝis parto de la reĝa titolaro frazo "sa-Ré", filo de Reo. Kiam pli poste (fine de la dua intertempa periodo) okazis renovigo de la unuiĝinta egiptia ŝtato kaj ellandigo de hiksonaj regantoj, oni diris, ke la faraono kaj liaj armeo kapablis tion, ĉar ili estis ŝirmataj de veseta dio Amono, kiu en Nova imperio venis sur supron de ŝtat panteono. Sed ĉar ĉi tie estis konkurenco en la aspekto de dio Reo, fine okazis en tiu ĉi koncepto ilia unuiĝo: Amono-Reo. Sed la devenaj aspektoj de la dioj mem ne pereis kaj Amono-Reo, skribata ankaŭ kiel Amonra, fariĝis nova diaro.

En la tria intertempa periodo, en malfrua periodo kaj ĉefe poste en ptolemea periodo Egiptio estis sub forta greka influo (la t.n. helenigo), kiu projekciis sin ankaŭ en la religion. Dum ptolemaioj en la egipta panteono aperas dio Serapis, kiel edzo de Izisa, kio estas diaro kuniganta en si aspektojn de greka dio Zeŭso kaj egiptia Oziriso. Sed la helena influo al la kulturo kaj la religio estis la plej forta en Aleksandrio kaj ju pli sude en Egiptio, des pli en malpli granda mezuro la helenigo montriĝis.

Egiptiaj dioj

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Egiptaj dioj.
Amono-Rao
  • Amono - dio de nevidebla spiro de bloveto, unu el ok devenaj dioj de Hermopolo, li senigas sen medikamentoj okulajn malsanojn, li estas bildigata en aspekto de homo kovrita de egipta krono kun du plumoj
  • Anubo (greke Anubis) - dio de morto, ĉiĉerono tra postmortejo kaj ties gardanto
  • Bastet - diino de hejmo, ŝi personigis ĝojon kaj gajecon, tiu, kiu devenas el urbo Bast, bildigatta en aspekto de kato
  • Duamutef, Hapi, Imset kaj Kebehsenuf - sepulta diaro, la kvar filoj de Horuso
  • Geb - patro de Tero, la plej konatan sanktejon li havis en Ono
  • Hapi (dio de Nilo) - dio de la Nilo
  • Hatoro - diino de Okcidento, „La unua el ĉiuj bovinoj“, bildigata kiel virino kun bovinaj oreloj kaj kornoj, iam ŝi havas inter la kornoj sundiskon
  • Horuso - dio de firmamento, filo de Oziriso, ŝirmanta Nilon kaj Malsupran Egiption, bildigata kiel falko aŭ viro kun falka kapo
  • Ĥentiimentiu - unu el dioj de mortintoj
  • Ĥnum - dio de la fekundeco, li estas bildigita en aspekto de virŝafo
  • Ĥonsu - dio, kiu senigas de demonoj
  • Izisa (greke Isis) - fratino de Oziriso
  • Maat - diino de vero kaj enkorpigo de kosmaj reguloj
  • Mino (dio) - li faciligas al malsanuloj kaj tenas vivuloj ĉe la vivo
  • Montu - dio de milito, bildigita kun falka kapo
  • Mut (diino) - enkorpigo de patrineco, edzino de Amono, en Tebo diino de milito, bildigata kun leona kapo
  • Neĥbet - protektinta dio pri naskiĝo kaj milito, bildigita en aspekto de blanka vulturo
  • Nut - patrino de Firmamento, ŝia nomo signifas Nokto, ŝi estas simbolo de renaskiĝo
  • Onuriso - dio de milito, precipe en Abidoso kaj Taniso
  • Oziriso (iam ankaŭ Usírev, greke Osiris) - reganto de subterejo, dio de ordeno en la naturo, bildigata en aspekto de mumio kun brasika vizaĝo, sur la kapo li havis kronon Atef (supraegiptia krono kun du ŝtrucaj plumoj) kaj en la mano li tenis insignojn de la potenco
  • Ptaho - dio-fondinto, kreinto, patrona dio de laboristoj, nubkapa dio, pli poste li unuiĝis kun Sokratis, apartenas al li sankta taŭro Hapi
  • Reo - dio de suno, enkorpigo de lumo, la plej granda reganto, kreinto
  • Seĥmeta - diino de bataloj, ŝi kapablis kraĉi kontraŭ malamiko fajron, adorata ĉefe en Memfiso, ŝi ankaŭ portis leoninan kapon
  • Serapis - patrono de egiptia Aleksandrio kaj la tuta ptolemea imperio, diaro ensumiganta en si aspektojn de greka Zeŭso kaj egiptia Oziriso
  • Seŝat - filino de Thovt, diino de skribo kaj patronino de skribistoj
  • Sobek - patrono de armeo, bildigata kun krokodila kapo
  • Setho - ŝirmanto de Supra Egiptio, bildigata kun kapo de besto, kiu aŭ pereis aŭ estas nur mita
  • Ŝuo - dio de aero (iam de seka aero)
  • Tefnut - diino de matena roso (iam de humida aero)
  • Thot - dio de luno, matematikisto kaj skribisto inter la dioj, la potenca dio, kiu tenas super kuracistoj ŝirman manon, li devenas el nila delto, bildigata en aspekto de ibiso
  • Uaĝet (Uto) - ŝirma diino de Malsupra Egiptio, adorata en aspekto de kobro.

Skribsistemo

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Deĉifrado de antikvaj egiptaj skriboj.
Teksto el ptolemea tempo je la templo Kom Ombo.

La egiptoj uzis hieroglifojn, sed tiun ĉi skribsistemon priregis sole kleraj personoj - pastroj kaj skribistoj. La hieroglifan skribsistemon solvis en la 18-a kaj la 19-a jarcentoŝanĝo Jean-François Champollion, danke al trovo de Rozeta ŝtono. Ili skribis sole sur papiruso, ĉar tiam ili ankoraŭ ne konis paperon. Hieroglifoj estis skribataj de maldekstre dekstren, dekstre maldekstren aŭ desupre suben. La orientado de la teksto estis difinebla laŭ la orientado de certaj signoj.

La hieroglifa skribsistemo ne estas skribsistemo bilda, eĉ kiam ĝi sendube estiĝis el ĝi. Ĝenerale la signoj de tiu ĉi skribsistemo eblas dividiĝi en tri bazajn grupojn:

Ideogramoj
Tiuj ĉi signoj retenis al si sian devenaj aspekton, do unu signo egalas al unu vorto. Tio estas ligilo al radikoj de tiu ĉi skribsistemo, kiu aperis dum la tuta tempo de ties ekzistado kaj neniam ili malaperis.

Fonogramoj
estas signoj, kiuj jam havas fonetikan valoron kaj ili prezentas aŭ vokalon aŭ grupon de vokaloj. Tiuj ĉi signoj eblas plu dividi al unusilabaj (unu vokalo aŭ silabo), dusilabaj kaj ekzistas eĉ trisilabaj.

Determinativoj
Tiu ĉi lasta signaro estas proporcie specifa. Tiuj ĉi signoj malgraŭe ke havis nenian fonetikan valoron, malgraŭ tio ili povis influi eĉ prononcadon. Sed la determinativoj estas nek interpunkcio nek diakritiko kaj en nia skribsistemo ekzistas por ili nenia ekvivalento. Tiuj ĉi signoj plenumis pliprecizigan funkcion por kazo, ke du vortoj estis skribataj per la sama maniero. La determinativo, kiel la lasta signo de la vorto, poste pliprecizigis ties signifon.

Kelkokaze ĝi povis influi ankaŭ prononcadon. La egipta lingvo nome, kiel plimulto de lingvoj el tiu regiono, en sia skriba aspekto kaptis sole konsonantojn. La vokaloj estis kaptitaj sole malofte kaj plimulto el ili havis eĉ ne sian skriban ekvivalenton, do la determinativo povis danke al tiu ĉi eco de la hieroglifa skribsistemo influi ankaŭ la prononcadon.

Sed la limoj de unuopaj grupoj estas neniel precize limigitaj kaj unu signo plurfoje povis en diversaj situacioj servi kiel fonogramo kaj alifoje denove kiel ideogramo.

Stone building fronted by a tall gateway, a colonnade, and another gateway.
La Templo de Iziso ĉe Philae, kun pilonoj kaj interna korto dekstre kaj interna konstruaĵo maldekstre
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Arto de Antikva Egiptio.

Arto disvolviĝis en Antikva Egiptio, el proksimume Neolitiko (5300-4000 a.K.) tra la diversaj periodoj, imperioj kaj dinastioj al la epoko de grek-romia dominado (332-30 a.K.). Kiel ĉe aliaj artepokoj, la egipta arto povas esti dividita en:

Menciindas piramidoj, obeliskoj, dromoj, mastaboj, sfinksoj kaj kolosaĵoj.[1] La Egiptaj temploj estas krom la piramidoj la ĉefaj interesaĵoj por historiistoj kaj altiro por turistoj kaj aliaj vizitantoj.

Nomoj de Egiptio

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Antikvaj nomoj de Egiptio.

En la pasinteco ŝtatoj aŭ teritorioj, sur kiu la ŝtatoj troviĝadis, havadis iom diferencajn nomojn, ol kiuj ili havas hodiaŭ. Kaj ju pli malproksima la pasinteco, des pli abisma ŝajnas esti la diferenco inter la nuntempa kaj tiama nomo de la donita teritorio. Ankaŭ Egiptio ne estas en tio escepto.

La vorto Egiptio havas siajn radikojn en la egipta, sed devene tio havis kun la nomo de tiu ĉi lando nenion komunan. Devene nome temis pri pri la markigo templa komplekso de Ptah en urbo Menofer (greke Μεμφις, Memfis - Memfiso), kiu estis nomata "Palaco de Ptah Ka", kio en la egipta oni diros "hat ka ptah". Sed el tiu ĉi nomo dum la jarcentoj fariĝis per iompostioma evoluo de mallongigado, kiu povis prononci proksimume "hykupta" kaj en tiu ĉi aspekto de tiu ĉi nomo renkontiĝis grekoj.

Tiuj tute akomodiĝis al sia lingvo kaj komencis uzi ĝin por marki la tutan landon kaj eĉ ili havis al tio ankaŭ miton, en kiu tiu nomo estas propre la nomo de la unua egiptia reĝo, laŭ kiu nomiĝas la tuta lando. Tiu ĉi fare de grekoj misprononcita nomo sonis AIΓYΠTOΣ (Aigyptos). Kiam kun tiu ĉi nomo por Egiptio renkontiĝis romianoj, ili transprenis ĝin kaj akomodis ĝin denove al sia lingvo kaj tiel estiĝis ÆGYPTVS (Égyptus), el kio estas poste derivita la hodiaŭa nomo.

La ĝardenoj de la antikva Egiptio verŝajne estiĝis komence kiel simplaj fruktoĝardenoj kaj legomĝardenoj, irigaciitaj per akvo de la Nilo. Iom post iom kiam la lando iĝis pli riĉa, ili evoluis al plezurĝardenoj kun floroj, lagetoj kaj valoj de fruktarboj kaj ombroarboj. Temploj, palacoj kaj privataj loĝejoj havis siajn proprajn ĝardenojn kaj modeloj de ĝardenoj foje estis metitaj en tombojn tiel iliaj posedantoj povis ĝui ilin en sia postvivo.

Tempa akso

[redakti | redakti fonton]

(Ĉiuj datoj estas proksimumaj)

Antikva Egiptio en Esperanto

[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montris al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. La venonta ĉiĉerono estas Akenatono kiu montras interesaĵojn el Afriko dekomence el Egiptujo:

Citaĵo
 
Jam ili pluvojaĝas kaj fluge venas Afrikon,
super Egipta grundo, la piramide roklarma.
-Jen kun lumturo luksa l'Aleksandria haveno,
impona konstruaĵo sur la insulo Faroso,
ĉe urbo kun skribrula biblioteko fiera,
kien pilgrime venos la scienculoj el ajna
mondregiono por ĉiubranĉaj studoj erudaj.
Baldaŭ ili alŝvebas al la sabloza Gizeo.
Inter kolonaj temploj, jen piramido Keopsa,
tiuj de Mikerinos kaj diokulta Kefreno,
brilantaj sub sunhelo per kalkoŝtona kovraĵo,
kaj la arkana Sfinkso, alrigardanta nenien,
saĝulo leonkorpa, nura kreanto de morgaŭ.
Ili vojaĝas suden al centpordega Teb-urbo.
-Jen la Amona Templo de l'Suvereno nubloĝa,
kien la homoj paŝas laŭ longa sfinksavenuo
el tiu de Luksoro; piemaj artokreaĵoj
kun hieratikaj skulptoj, surmuraj pentroj okrecaj.
Ambaŭ plu ŝvebas cele al alta-Nila Meroe,
ĉefurbo de l'Kuŝregno, kun multlegenda palaco.
-Jen la granitaj temploj, sunhomoj korpe lanhavaj,
laŭvicaj piramidoj, kiuj sagmontre leviĝas,
eternaj atestantoj pri postmorteco vivloga.[2] 
  • Franz-Joseph Geidel per kvarpaĝa artikolo priskribas diversajn malbonajn okazaĵojn kiuj okazis rilate al la malkovro de la tombo de faraono Tutanĥamono; krome li aldonas komentojn pri surprizaj scipovoj de antikvaj popoloj, rilate al pluraj el la konstruaĵoj de Antikva Egiptio, ĉefe pri piramidoj.[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 63.
  2. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 121-122.
  3. Franz-Joseph Geidel, La malbeno de la faraono, Kontakto, nº 307, januaro 2022, pp. 6-9.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]