Anton Georg Hauptmann
Anton Georg HAUPTMANN (naskiĝinta la 27-an de septembro 1735 en Vajmaro, mortinta la 21-an de oktobro 1803 samloke) estis germana ĉefkonstruisto kaj ĉasisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Hauptmann trejniĝis kiel ĉasisto en la falkejo de duko Ernesto Aŭgusto la 2-a, poste en la forstistejo de Großbrembach. En 1759 oni enketis kontraŭ Hauptmann pro malkorekta komercado, fuĝo kaj eniro en alilandan liberan korpuson. Post reveno en 1761 Vajmaron li deĵoris kiel provianta provizisto por la armeo de Franclando. En 1770 li nomumiĝis Duka saksia kortegĉasisto. En 1777 li estis komisiata pri la administrado de la duka poŝtservo aktivegante kiel arkitekto kaj konstruentreprenisto.[1] Hauptmann do ja estis faranta krimojn antaŭ iĝi gravulo de Vamaro.[2].
Multaj spuroj de li eĉ hodiaŭ videblas kaj senteblas, ne nur sur la kampo konstruada sed ankaŭ etose. Ĉar Hauptmann ankaŭ organizis grandajn balojn ekde 1770 por kiuj devis konstruiĝi taŭgaj ejoj. Tiam Hauptmann aktivis krome kiel kunvena moderigisto, distristo, hotelestro, hundodresisto kaj transportisto.[3] En 1769 li kreis, laŭ plano de Johann Gottfried Schlegel, ĉe la nuna placo Sophienstiftsplatz labordomon kiu estis malkonstruita en 1876/77 por rekonstruiĝi pli moderne aliloke.[4]
En 1777 li starigis la Ŝileran domon sur la grundo de monfarejo por kio li utiligis ties fundamentojn. En 1770 li kontrolis la alikonstruon de Kasse-turo, kiu apartenis al la mezepoka ĉirkaŭfortikaĵo. Tiel eblis la konservado de ĉi turo. Krome starigis li la Stein-domon, laŭ planoj de Johann Gottfried Schlegel. En 1779 estiĝis tre apude al Wittumspalais, komediteatrejon kaj balejon. Tie estis poste Sperling-kafejo kaj nun Galerio Hebecker.
Hauptmann estis majstro de sinprezentado, ankaŭ antaŭ la duka kortego. Post la fajrego de 1774, kiam detruiĝis ankaŭ la malnova enkastela teatrejo, sukcese li konvinkis la nobelojn pri la neceso de aliloka starigo de nova amuzigejo. Hauptmann ankaŭ faris skizon por Grand Hotel Russischer Hof (kiu realiĝis en 1804/05). En 1790/91 efektiviĝis sub la kontrolo de Hauptmann la planoj de Rudolf Steiner pri Poseck-domo.[5].
En 1821 pentris bildon de li Theodor Maximilian Georg Goetz (1779–1853).[6]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Volker Wahl: "Der Entrepreneur von Weimar. Zur Biographie des Hofjägers Anton Georg Hauptmann (1735‒1803)." Ĉe: Weimar-Jena: Die große Stadt. Das kulturhistorische Archiv. Jarkolekto 8/2015, p. 391‒417.
- Jürgen Beyer: "Die Veranstaltungsorte der Redouten in Weimar von 1770 bis 1835." Ĉe: Weimar-Jena: Die große Stadt. Das kulturhistorische Archiv. 4/2015, p. 352–390
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Art. "Hauptmann, Anton Georg", ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 190-191
- ↑ Wahl (2015) p. 392-393
- ↑ Wahl (2015), p. 391
- ↑ "Bauhistorische Untersuchung Sophienstiftplatz" (paĝo 13)
- ↑ arkitektura historio de la muzeo
- ↑ fota kolekto de Klassik-Stiftung Weimar