Labordomo (Vajmaro)
La ekde 1879 ekzistanta Malriĉulejo kaj laborejo (germane: Armen- und Arbeitshaus) en Vajmaro, Germanujo, ofertis al ĉ. 30 etkrimuloj loĝejon kaj laborlokon (konkrete: mastrumaj kaj lignaj laboradoj) kontraŭ salajro. Temis pri ero de publika zorgado de malriĉuloj kaj implicite grava instrumento de municipa verdikt-efektivigado. La enspezitaj sumoj iris ekde 1877 rekte al la urba kaso.
Aldonita estis ankaŭ lignaĵsplitejo por garantii al la endomuloj okupiĝon dumvintran.[1] Laŭ adresaro ĝi estis ĉe Amalienstraße 21.[2][3] Hodiaŭ la strato nomiĝas Karl-Haußknecht-Straße 19. La nuntempe fleghejme utiligita domo figuras sur la listo de monumentprotektotaĵoj vajmaraj; ĝi estas trietaĝa kun granda elsaltanta mezkolono. Laŭ la adresaroj konsistigis la doman administrantaron kasisto, kontrolisto kaj faktoto zorganta.
Ejo simila estis estinta antaŭ la Pordego erfurta, ĉe la nuna Sophienstifts-placo, ĝis malkonstruiĝo en 1877. Tie kontraŭe estis Federwisch-muelejo kiu ankaŭ devis ĉesi al novaj konstruaĵoj. La malnova laborejo (kiu portis ankaŭ la nomon de Siechenhaus, do preventorio), unuetaĝaĵo kun mansarda tegmento, faritis en 1769/70 fare de Anton Georg Hauptmann[4] laŭ la planoj de la landa ĉefarĥitekto Johann Gottfried Schlegel.[5][6] Cetere, por Hauptmann estis la konstruo de Labordomo la unua granda komisio de kiam li deĵoris por la suvereno.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Rimarkendas ke tiaj institucioj jam pli longe ekzistis Vajmare!
- ↑ Adresarlibro de 1906, p. 268
- ↑ Adresaro de 1879, p. 151
- ↑ Volker Wahl: "Der Entrepreneur von Weimar. Zur Biografie des Hofjägers Anton Georg Hauptmann (1735–1803)." Arkivigite je 2022-01-20 per la retarkivo Wayback Machine Ĉe: Weimar-Jena: Die große Stadt – Das kulturhistorische Archiv 8/4 (2015), p. 391–419. Nocio kiel speco de malsanulejo troveblas sur la paĝoj 399 kaj 401.
- ↑ Konstruhistoriaj esploroj de ĉe Sophienstifts-placo, p. 13-14; de Carolin Eberhardt. Arkivita el la originalo je 2022-01-20. Alirita 2022-01-20.
- ↑ Axel Stefek (eld.): Energie in Weimar: Vom Mittelalter bis in die Neuere Zeit (= Energiegeschichte der Stadt Weimar. Bd. 1). Eldonis Stadtwerke Weimar Stadtversorgungs-GmbH kaj Axel Stefek. Weimar 2016, p. 60-65.