Antonio Urceo Kodro
Antonio Urceo Kodro (1446-1500) | ||
---|---|---|
"In hoc Codri volumine hec continentur Orationes",
verko eldonita en 1515 | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 14-a de aŭgusto 1446 en Rubiera, Italio | |
Morto | 11-a de februaro 1500 en Bolonjo, Italio | |
Lingvoj | latina • antikva greka vd | |
Alma mater | Universitato de Bolonjo Universitato de Ferrara | |
Profesio | ||
Okupo | filologo vd | |
Laborkampo | Humanismo kaj greka lingvo vd | |
Aktiva en | Forlì vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Antonio Urceus Cortesi (1446-1500) estis itala humanisto, erudiciulo, latinisto kaj helenisto. Li famiĝis kiel profesoro pri la greka, tiom ke Anĝelo Policiano (1454-1494) skribis al li por peti lian opinion pri kelkaj grekaj poezioj kaj Aldo Manuzio (1449-1515) dediĉis al li sian eldonon pri leteroj de la grekaj verkistoj.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li faris siajn unuajn studojn en Modeno kun la humanisto Gaspare Tribraco de' Trimbocchi (1439-1492)[1], poste li iris al Ferrara kie Luca Ripa (m. 1508)[2] estis lia profesoro pri poezio. Liaj ĉefaj lernantoj estis Filippo Beroaldo la juna (1472-1518), Nikolao Koperniko (1473-1543) kaj sia biografo Bartolomeo Bianchini[3]. Li ankaŭ estis mentoro de la filoj de Giovanni la 2-a Bentivoglio (1443-1508). Lia nomo Urceo originas el vilaĝo Orzi Novi (Brescia) el kie lia familio devenas. Tia alnomo estis lastfoje uzata de devenanto de Kodro en la paroĥejaj libroj de Rubiera, en 1588. Ekde tiam la familio definitive aldonis la alnomon Cortesi. Pri lia kromnomo Kodro, li mem adoptis ĝin kaj li famiĝis en la mondo de la beletroj, kies deveno kuŝas en roma poeto, aŭtoro de poemo (Tezejdo) kie Juvenalo priskribas la ekstreman mizeron.
Dank'al interveno de lia profesoro Luka Ripa, en 1469, li estas venigita al Forlì kiel publika docento. Tie ĉi li revivigas la antikvan Akademion de la Filergitoj[4] kaj li estas elektita de Pino la 3-a Ordelaffi (1436-1480), Senjoro de Forlì, kiel edukisto de lia filo Sinibaldo, anstataŭe de Giacomo Soardo de Bergamo, murdigita de la sama Pino, en 1477. En Forlì, Urceo Kodro tiel bone adaptiĝis ke la fontoj kelkfoje lin difinas kiel Forlinaskiĝinto. En tiu urbo li havis la oportunon konatiĝi kun Alessandro Numai (1440-1483)[5] kaj Faŭsto Andrelini (1462-1519). Inter liaj disĉiploj troviĝis Eugenio Menghi da Forlì kaj la humanisto Francesco Uberto da Cesena (1440-1518). Ankoraŭ en Forlì serioza incidento detruis la jam malriĉan meblaron de lia dormoĉambro. La falo de lampo bruligis ĉiujn liajn librojn kiujn li ame kolektis. Premita de malĝojo, la humanisto ĉie lanĉis malbenojn kaj blasfemojn kaj dum ses monatoj li vivis malgaje, malĝoje forlasita kaj senespere en domo de iu ĉarpentisto. Finfine li revenis al la palaco de sia mastro, eble altirita de la granda simpatio lin liganta al sia disĉiplo Sinibaldo. En la 10-a de februaro 1480 Pono Ordelaffi mortis, ŝajne venenigita de lia edzino Lukrecia, kiu metis sian filon sub la protektado de la baptopatrino kaj ties frato, Antonio Pico della Mirandola. Tamen, en la 18-a de julio 1480 la juna Sinibaldo ankaŭ mortis pro malsano, kaj la ploro de la majstro spegulis en elegiaj distikoj[6]. En la 23-a de aŭgusto de la sama jaro Francesco della Rovere (1414-1484), la papo Siksto la 4-a, konsekris sian nevon kiel novan senjoron de Forlì.
Post la ekofico de la novaj gesinjoroj de Forlì, Girolamo Riario (1443-1488) kaj Katerina Sforza (1463-1509), Kodro translokiĝis al Bolonjo, kie li instruis la grekan, gramatikon kaj retorikon. Tie li konis pli famajn disĉiplojn kiel Filippo Beroaldo la juna (1472-1518) kaj Nikolao Koperniko (1473-1543). En Bolonjo, Kodro vivis la lastajn jarojn de sia vivo, escepte de kelkaj mallongedaŭraj vojaĝoj ekzemple al Romo kaj Milano.
Liaj brilaj enkondukoj al la universitataj kursoj, kiujn li titolis "Sermones", estis okazintaĵo kiu envolvis la tutan urbon: la ĉefa karakterizaĵo de Kodro, kiu estis unika kaj malofta inter la humanistoj, estis lia kapablo unuigi grandan klerecon al lia afabla bonhumora prezentaĵo. Samkiel Sokrato, li konfidis siajn instruojn ekskluzive buŝajn, ne uzis tiun "ars artificialiter scribendi" kutimon presi, kiun lia kolego Filippo Beroaldo la maljuna (1453-1505) tiam ĝuis plej potence. Lia produktado (inter predikoj, epigramoj, eklogoj, unu satiraĵo, heksametraj versoj, kaj kelkaj leteroj) nur alvenis al niaj tagoj dank'al iniciato de kelkaj el liaj lernantoj, tiel kiel Filippo Beroaldo la Juna (1472-1518), Bartolomeo Bianchini kaj Anton Galeazzo Bentivoglio, kiuj, en 1502, sin donis al la eldonado de liaj "Verkoj" (Bolonjo, Benedetto d'Ettore).
Selektita verkaro
[redakti | redakti fonton]- Ad Iliu. Princ. Joannem Bentivolum Secundum, de armorum ostentatione Antonii Urcei Codri silva, 1493
- Scriptores rei rusticae, 18-a de septembro 1496
- In hoc Codri volumine haec Continentur: Orationes seu sermones ... Epistolae, Silvae, Satyrae, Eglogae, Epigrammata, Bolonjo, 1502
- Orationes, seu sermones: epistole : silve : satyre : egloge : epigrammata, 1506, Antonio Urceo, P. Liechtensteyn
- Anthonii Codri Vrcei Rhythmus die diui Martini pronunciatus, 1511
- In hoc Codri volumine hec continentur. Orationes seu Sermones vt ipse ..., 1515, Antonio Urceo, Bartolomeo Bianchini, Filippo Beroaldo
- Aulularia Plautina, comoediarum lepidissima, Quae etsi alias incompleta, a Codro Urceo tamen est perfecta: Cum familiari explanatione : Index ... in calce est additus, 1517, Titus Maccius Plautus (Komödiendichter, Römisches Reich), Antonio Urceo, Schürer, Matthias (Offizin, Strassburg), Matthias Schürer
- Rhythmvs Codri festivissimvs: Carmen Mori vrbanssimvm. I. Lvsvs Camicziani verissimvs. Camiczianvs ad lectorem ..., 1519, Antonio Urceo, Andreas Franck (Camicianus), Sankta Thomas More
- M. A. Plauti Aulularia a Codra Urceo, 1536
- Oratio de virtute, 1536
- Libri 9 in quibus quod philisophi aliique scriptores praeceptionibus hic vir prudens et apiens facinorum memorabilium exempli tradit, 1536, Valerius Maximus, Antonio Urceo, Henricum Petrum
- Antonij Codri Vrcei ... Opera, quae extant, omnia: sine dubio non uulgarem utilitatem allatura grammaticen, dialecticen, rhetoricen & physica profitentibus ..., 1540, Antonio Urceo, Bartolomeo Bianchini, Heinrich Petri
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Encyclopaedia Londinensis, Volume 24, John Wilkes
- Pierio Valeriano on the Ill Fortune of Learned Men: A Renaissance Humanist ..., Pierio Valeriano
- Nature in the New World: From Christopher Columbus to Gonzalo Fernández de ..., Antonello Gerbi
- Carlo Malagola, 1878
- Homer in der Neuzeit von Dante bis Goethe, Georg Finsler
- Portuguese Humanism and the Republic of Letters, Maria Berbara,Karl A. E. Enenkel
- Henrique Caiado (1470-1509)
- The Travels of Theodore Ducas in Various Countries in ..., Volume 1, Edição 2, Charles Mills
- Enciclopedia Italiana
- Copernicus and his Successors, Edwards Rosen
- Copernicus and the Aristotelian Tradition: Education, Reading, and ..., André Goddu
- A History of Classical Scholarship: From the Revival of Learning to the End ..., John Edwin Sandys
- The Life of Copernicus (1473-1543), Pierre Gassendi, Oliver Thill
- British Romanticism and Italian Literature: Translating, Reviewing, Rewriting, Laura Bandiera, Diego Saglia
- Latin Translation in the Renaissance: The Theory and Practice of Leonardo ..., Paul Botley
- The Universities of the Italian Renaissance, Paul F. Grendler
- Renaissance Book Collecting: Jean Grolier and Diego Hurtado de Mendoza ..., Anthony Hobson
- The Molière Encyclopedia, James F. Gaines
- Bang to Eternity and Betwixt: Cosmos - Special Edition, John Hussey
- Encyclopædia Britannica
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Dizionario biografico universale contenente le notizie più importanti sulla ...[rompita ligilo]
- ↑ Enciclopedia Italiana.
- ↑ Enciclopedia Italiana.
- ↑ La Akademio de la Filergitoj (greke: amiko de la verkoj), kun sidejo en Forlì, kies objekto estis favorigi la studojn kaj beletrajn kaj sciencajn, pere de civila, morala kaj religia celo.
- ↑ Enciclopedia Italiana
- ↑ Lamentatio ad lectum in quo expiravit Sinibaldus Ordelaphus, in Opera, pp. 344-350.