Antono Roselli
Antonio Roselli (1381-1466) | ||
---|---|---|
Monarca sapientiae, monarko de la saĝeco.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1381 en Arezzo, Italio | |
Morto | 16-a de decembro 1466 en Padovo, Italio | |
Tombo | Baziliko de Sankta Antonio vd | |
Lingvoj | latina vd | |
Alma mater | Universitato de Padovo Universitato de Bolonjo Universitato de Florenco | |
Profesio | ||
Okupo | juristo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Antono Roselli (1381-1466) estis itala juĝisto kaj juristo, profesoro pri civila kaj kanonika juro en la Universitato de Padovo, ambasadoro de la reĝo Sigismondo Malatesta (1417-1468), papa legato, konsilisto de la papo Marteno la 5-a kaj sendito apud la reĝo Karlo la 7-a (1403-1461).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li estis intelektulo kun eksterordinaraj karakterizaĵoj. Li elvolvis karieron en la papa kurio, sed kiam li komponis siajn plej gravajn traktaĵojn - kiuj estas la ĉefaj nukleoj de sia verkaro - li parolis pri la rajtoj kaj povoj de la imperiestro kaj de la papo[1]. Li ankaŭ skribis kiel membro de tiu generacio aperinta dum aŭ post la relativa sukceso de la Koncilio de Konstanco, pri la problemoj dum la Koncilio de Bazelo aŭ la malferma rompo de la Latina Eklezio inter la papeco kaj la koncilio rezultanta en ia polarigita eklezio, kaj finfine pri la limigita sukceso de la urboj Ferrara kaj Florenco rilate al la unuigo de la Okcidenta Latina Eklezio kaj la Greka Orienta Eklezioj dum la Orienta Romia Imperio laŭgrade malaperadis el historio.
Liaj plej gravaj manuskriptoj estis "De potestate imperatoris ac pape" (unue aperinta en 1438) kaj pli malfrue "Monarchia". Ĝis 1461, li instruis plurloke ĝis sia 80-jariĝo, lasante kiel heredaĵon serion da verkoj kaj kompleksan problemon pri la historio kaj la rilato inter kelkaj el siaj manuskriptoj, kie la historiistoj povas enmergi kaj klarigi, sed la plej granda altiro de lia verkaro estas la emfazo donita al la aŭtoritateco de la koncilioj kaj sinodoj.
Laŭ lia vidpunkto, Dio dekretis ke la homa societo devas esti regata nur de iu monarko. Ĉar li estis influita de Dante Alighieri (1265-1321) kaj dediĉis sian "Monarchia" al la imperiestro Frederiko la 3-a (1415-1493) tio ne devas esti surprizo. Tiamaniere ke la imperia aŭtoritateco devenas rekte el Dio kaj modlas laŭ la ĉiela hierarkio. Kiam Roselli do traktas pri la politikaĵoj kaj agaĵoj de la papeco kaj la papaj verkaĵoj, tiam li asertas ke la papaj klopodoj kiel universala reganto devas esti konsiderata hereziaĵon ĉar ties sinteno iras kontraŭ la dia ordo de la aĵoj. Ni ne surpriziĝu do, ke la Monarchia de Roselli, same kiel tiu de Dante, estis kondamnita dum la Koncilio de Trento kaj inkludita en la Indekso de la Malpermesataj Libroj, post lia morto.
Roselli plurfoje aktivis kiel sendito de Ladislao la 3-a (1424-1444) en Germanio, Francio, dum la Koncilioj de Bazelo kaj Florenco kie li ricevis multe da kontentigo kaj estimo. Honore favorita de la reĝoj de Francio kaj Germanio, Roselli kredis sin ne kontentige rekompencita de la papo. Li ambiciis fariĝi kardinalo kaj tion sugestis al la papo Eŭgeno la 4-a (1383-1447) kiu ne reciprokis liajn klopodojn. Roselli ofendiĝis, eksiĝis el sia posteno, kaj alprenis katedron pri kanonika juro en la Universitato de Padovo kie li ricevis 5 cent eskudojn jare[2].
Selektita publikaĵaro
[redakti | redakti fonton]- Tractatus legitimationum, 1407
- Tractatus de ieiuniis (Romo, 1486)
- Monarchia, sive Tractatus de potestate imperatoris et papae, Venecio, Hermann Liechtenstein, 1483
- (1487) Monarchia, sive De potestate Imperatoris ac Papae (latine). Venecio: Hermann Liechtenstein.
- Tractatus de legitimatione (Pavia, 1494)
- De usuris: Traktaĵo pri la uzuro, Pavia, 1494
- Tractatus de successionibus ab intestato, in Tractatus universi iuris (Venecio VIII, Franciscus Zilettus, 1584-86)
- Tractatus de iudiciis et tormentis (Venecio, XI)
- De indulgentiis.
- De Jejuniis, dediĉita al la Papo Paŭlo la 2-a
- De successionibus ab intestato.
- De indictis et tortura.
- De Conciliis ac Synodis Generalibus, dediĉita al la venezia doĝo Francesco Foscari (1373-1457)
- Tractatus de ornatu mulierum
- De potestate papae et imperatoris.
- De legitimatione spuriorum
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Traveller's Views
- Illegitimacy in Renaissance Florence, Thomas Kuehn
- Heirs, Kin, and Creditors in Renaissance Florence, Thomas Kuehn
- Society and Individual in Renaissance Florence, William J. Connell
- Law, Family, and Women: Toward a Legal Anthropology of Renaissance Italy, Thomas Kuehn
- Späthumanismus und Reichspatriotismus: Melchior Goldast und seine Editionen ..., Gundula Caspary
- Mattia Corvino e Firenze: Arte e Umanesimo alla corte del re di Ungheria, Péter Farbaky, Dániel Pócs, Magnolia Scudieri, Lia Brunori, Enikõ Spekner, András Végh
- Idées d'Empire en Italie et en Espagne, Françoise Crémoŭ,Jean-Louis Fournel
- Bulletin du Cange: archivum latinitatis medii aevi ..., Volumes 61-63
- Wordpress Arkivigite je 2015-01-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Enciclopedia Italiana
- Photo.rmn.fr
- Project Muse
- Biografia universale antica e moderna ossia Storia per alfabeto della vita ...
- The Rough Guide to Italy, Martin Dunford,Ros Belford,Tim Jepson,Celia Woolfrey
- Pope Eugenius IV, the Council of Basel and the Secular and Ecclesiastical ..., Joachim W. Stieber
- Benedetto Accolti and the Florentine Renaissance, Robert Black
- Ius Commune 27, Helmut Coing
- Pseudo-martyr: Wherein Out of Certaine Propositions and Gradations, this ..., John Donne
- Before the State: Systemic Political Change in the West from the Greeks to ..., Andreas Osiander
- A Union for Empire: Political Thought and the British Union of 1707, John Robertson
- Christian-Muslim Relations. A Bibliographical History. Volume 5 (1350-1500)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ De potestate papae et imperatoris.
- ↑ Biografia universale antica e moderna ossia Storia per alfabeto della vita ...