Arkadij Gajdar
Arkadij Gajdar Аркадий Гайдар | |||||
---|---|---|---|---|---|
Fama soveta militisto kaj porinfana verkisto
| |||||
Persona informo | |||||
Аркадий Петрович Голиков | |||||
Naskiĝo | 9-a de januaro[jul.]/ 22-a de januaro 1904[greg.] en Lgov (Rusio) | ||||
Morto | 26-a de oktobro 1941 en Lepljavo Ĉerkasa provinco (Ukrainio) | ||||
Tombo | Kaniv (en) vd | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio Sovetunio vd | ||||
Partio | Komunista Partio de Sovetunio vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Rachel Lazarevna Solomyanskaya (en) (1925–1931) vd | ||||
Infanoj | Timur Gaidar (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Аркадий Гайдар vd | ||||
Okupo | verkisto scenaristo ĵurnalisto sciencfikcia verkisto verkisto de porinfana literaturo milita ĵurnalisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Timur kaj lia taĉmento vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Arkadij Petroviĉ GAJDAR (ruse Аркадий Петрович Гайдар) naskiĝis apud urbo Lgov, Kurska provinco la 9-an de januaro[jul.]/ 22-an de januaro 1904[greg.], pereis dum la batalo kontraŭ la germanaj invadintoj en Ukrainio la 26-an de oktobro 1941. Lia reala familia nomo estis GOLIKOV (ruse Голиков). Li estis fama soveta verkisto militinta dum la Rusia enlanda milito kaj la Granda patriota milito. Dum mallonga vivo Gajdar verkis kelkajn librojn, kiuj "elokvente montras, ke li estas aŭtoro kiu ne nur bone komprenas la infanan animon, sed kiu (ankaŭ) spertas krei interesajn kaj allogajn verkojn por la plej malgrandaj legantoj..." (Georgij Miĥalkov, Hungara Vivo 1982-5).
Infanaĝo
[redakti | redakti fonton]Ambaŭ liaj gepatroj estis instruistoj, kies vivoj daŭris ne longe. La patro nomiĝis Petro Isidoroviĉ Golikov (1879—1927), la patrino - Natalia Arkadievna Salkova (1884—1924). Ekde 1912 ĝis 1918 la familio loĝis en urbo Arzamas situanta sude de Niĵnij Novgorod.
Rusia enlanda milito
[redakti | redakti fonton]En 1918, kiam Arkadij estis nure 14-jaraĝa adoleskulo, li membriĝis al Komunista Partio de Sovetunio kaj fine de tiu jaro li venis en la Ruĝan Armeon. Li militis en diversaj lokoj, estis kelkfoje vundita kaj kontuzita. Julie de 1921 laŭ rekomendo de Miĥail Tuĥaĉevskij lin oni nomumis regimentestro por subpremi Ribelon de Tambov.
Februare-septembre de 1922 Gajdar estris la regimenton, kiu per tre severaj reprezalioj premis multajn kontraŭsovetajn ribelojn en Ĥakasio situanta en Siberio. Lian malhumanecon tiama soveta potenco kondamnis, degradis lin kaj malpermesis okupi gravajn postenojn en la armeo.
Pseŭdonomo
[redakti | redakti fonton]Laŭ unu legendo en Ĥakasio aperis lia pseŭdonomo Gajdar (aŭ, pli ĝuste, Ĥajdar), ĉar multaj lokaj loĝintoj ne konis la rusan lingvon kaj en sia dialekto demandis lin "ĥajdar, Golikov?" (kien, Golikov?). Laŭ la dua legendo GAJDAR signifas jenon: G(Golikov), AJ (ArkadiJ), DAR (DE Arzamas) t.e. Golikov Arkadij el Arzamas.
Literatura kariero
[redakti | redakti fonton]En 1925 aperis "R.V.S.", la unua libro far Arkadij Gajdar, kaj ĝis lia pereo aŭtune de 1941 oni eldonis du plenajn volumojn de liaj verkoj. Ili estis ĉefe dediĉitaj por infanoj cele prezenti pozitivajn avantaĝojn de la socialisma reĝimo. Al tiama soveta potenco plaĉis liaj verkoj, kiujn oni venigis eĉ en lernejajn programojn. Multaj el ili estas tradukitaj en fremdajn lingvojn.
Apartan lokon okupas la libro "Timur kaj lia taĉmento", kiu interalie propagandis propravolan helpon kaj apogon de la infanaro (precipe pioniroj) al veteranoj, geolduloj ktp. Poste aperis eĉ la tutrusia Timur-movado funkciinta ĝis la disfalo de USSR.
Granda patriota milito
[redakti | redakti fonton]Arkadij Gajdar partoprenis en bataloj de la Granda patriota milito kiel raportisto kvar monatojn. Komence de la milito la Ruĝa Armeo ofte retiriĝis, kvankam okazis multaj heroaĵoj de la sovetaj militistoj. Eldonitaj raportoj de Gajdar pri ili entuziasmigis la batalintojn kaj vokis tiujn al novaj venkoj.
En batalo apud vilaĝo Lepljavo, Ĉerkasa provinco, Ukrainio kontraŭ plimultenombra grupo de nazioj Arkadij Gajdar pereis, kiam la gerilana taĉmento estis ĉirkaŭigita de la malamikoj. Liaj kamaradoj sukcesis enterigi lin tie. Post la milito en 1947 liajn restaĵojn oni sepultis en urbo Kanev (ruse Ка́нев, ukraine Канів), Ukrainio.
Familio
[redakti | redakti fonton]En 1921 Gajdar en urbo Permjo edziĝis al 17-jaraĝa hebreino Rahil Solomjanskaja (1907 - 1986). Ŝi naskis ties filon Timur en 1926 en urbo Arĥangelsko. Sekvontjare la familio translokiĝis al Moskvo. Timur (1926 - 1999) estis prototipo de la ĉefrolulo en la libro "Timur kaj lia taĉmento". Poste li militservis kiel maristo kaj eksiĝis en la alta rango de subadmiralo.
Tre konata rusia politikisto Jegor Timuroviĉ Gajdar (1956 - 2009), aŭtoro de la ekonomiaj reformoj nomitaj "la ŝoka terapio", estas nepo de Arkadij Gajdar.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- 1926 — «РВС» (RVS)
- 1930 — «Школа» (Lernejo)
- 1932 — «Дальние страны» (Foraj landoj)
- 1935 — «Военная тайна» (Militsekreto)
- 1936 — «Голубая чашка» (Blua taso)
- 1939 — «Судьба барабанщика»(Sorto de tamburisto), «Чук и Гек» , (Ĉuk kaj Gek), «Дым в лесу» (Fumo en la arbaro)
- 1940 — «Тимур и его команда» (Timur kaj lia taĉmento)
Preskaŭ ĉiuj verkoj far Arkadij Gajdar estas filmitaj kaj multe furoras ĝis nun.
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- Timur kaj lia taĉmento. Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1982. 72 p. ISBN 963-571-079-8.
- Du noveloj. Moskva: Unio de Sovetaj Societoj de Amikeco kaj Kulturaj Ligoj kun Eksteraj Landoj; Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetaj Esperantistoj, 1968. Reeldonita de MAS en 2018. ISBN 978-2-36960-157-9.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- 1835 Gajdariya, asteroido nomita honore al li
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://lib.ru/GOLIKOW libroj kaj biografio verkita de lia filo Timur ruse
- http://www.gaydar-arcadia.com/index.html Arkivigite je 2011-05-28 per la retarkivo Wayback Machine biografio kaj verkoj ruse
- http://festival.1september.ru/articles/520505/ bigrafio kaj fotoj ruse
- http://www.sovlit.com/bios/gaidar.html biografio kaj lia verko "Militsekreto" angle
- http://www.cinedoc.ru/?division=part&id=233 filmo, en kiu kamaradoj de Gajdar rememoras lian pereon ruse kun la anglaj subtitoloj angle
- Viroj
- Naskiĝintoj en 1904
- Naskiĝintoj la 9-an de januaro
- Mortintoj en 1941
- Mortintoj la 26-an de oktobro
- Rusiaj verkistoj
- Sovetiaj verkistoj
- Sovetiaj porinfanaj verkistoj
- Sovetiaj scenaristoj
- Sovetiaj ĵurnalistoj
- Rusiaj revoluciuloj
- Homoj de la Rusia enlanda milito
- Sovetianoj de la Dua Mondmilito
- Sovetiaj militkorespondantoj
- Naskiĝintoj en Kurska provinco
- Mortintoj en Ukrainio