Saltu al enhavo

Arkeo (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Arkeo.
Arkeo
Natura satelito  de Jupitero (XLIII)
satelito de Jupitero
Oficiala nomo Jupitero XLIII[1]
Aliaj nomoj S/2002 J 1
Nomita laŭ Arche vd
Malkovro
Malkovrinto Teamo de Scott S. Sheppard[1]
Dato de malkovro 31-a de oktobro 2002[1]
Loko de malkovro Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 22 931 000 km
Discentreco 0,2588
Meza anomaliangulo 126,7° vd
Klinangulo 165° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 723,9 tagoj
Longitudo de
suprenira nodo
350,7° vd
Argum. de periapsido 161,1° vd
Fizikaj ecoj
Diametro ~3 km (averaĝe)[2]
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
~4,5 × 1013 kg
~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze)
0,0012 m/s2
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Albedo
Geometria albedo
~0,04[2] (hipoteze)
0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 22,8[2]
vdr

Arkeo estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.

Ĝin malkovris Scott S. Sheppard kaj lia teamo de la Universitato de Havajo, post observoj inter la 31-a de oktobro kaj la 5-a de decembro 2002.

Ili anoncis la 18-an de decembro 2002 ĝian malkovron[3]. Ĝi tiam ricevis la maldaŭran nomon S/2002 J 1 (unua jupitera satelito malkovrita en 2002).

La 30-an de marto 2005, ĝi ricevis, aprobite de IAU[4], la nomon Arkeo[5]: ArkeoArĥeo (greke: Αρχή) estis unu el la kvar praaj muzoj de la helena mitologio. (Laŭ Cicerono, iliaj nomoj estis Telksino, Arkeo, Meleteo kaj Aedeo.)

Ĝiaj orbitaj elementoj, anigas ĝin al la karmea grupo, grupo de retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 900 000 kaj 24 100 000 km, klinangulojn inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la Jupitera ekvatoro, kaj discentrecojn inter 0,23 et 0,27.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Planetary Satellite Physical Parameters En ĉi-tiu listo, Arkeo estas notata sub S/2002 J 1 (angle)
  3. IAUC 7900: Sats OF JUPITER; XTE J0929-314; C/2002 C1 (angle)
  4. IAUC 8177: Sats OF (22); Sats OF JUPITER, SATURN, URANUS (angle)
  5. Angle, ĝi ricevis la nomon de Arche, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]