Armand Tóth
Armand Tóth | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de novembro 1955 (69-jaraĝa) en Kaposvár |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | dirigento komponisto ![]() |
Armand Tóth [tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth Armand estas hungara komponisto, dirigento, transversa flutisto.
Armand Tóth [1] naskiĝis la 10-an de novembro 1955 en Kaposvár.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Armand Tóth studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt, en instituto de Vajmaro kaj en akademio en Romo. Liaj plej gravaj (hungaraj) instruistoj estis Melinda Kistétényi, Máté Hollós kaj Attila Bozay. Inter 1977 kaj 1986 li laboris en Budapeŝta Ŝtata Operejo, poste li estis dirigento en Teatro Csiky Gergely (Kaposvár) kaj Nacia Teatro (Miskolc). En 1989 li estis ĉefdirigento de blovorkestro en Budapeŝto. Inter 1992-1998 li estis muzika gvidanto en la Nacia Teatro de Miskolc. En la sekvah jaroj li dirigentis en pluraj landoj de Eŭropo. Li ricevis premiojn inter 1986-2006.
Elektitaj komponaĵoj
[redakti | redakti fonton]- konĉertoj: por hobojo (1974); por violono (1992-1993)
- ĉambraj muzikoj: Paraphonia por violonĉelo kaj piano (1974); Bevezetés és csárdás por 2 zimbalonoj (1986; Három tengeri epizód por 2 harpoj (1996); Pargagliana por 2 klarnetoj kaj piano (2009)
- operoj: Bűvös kert laŭ Federico García Lorca (1987); Tarasconi Tartarin laŭ Alphonse Daudet (1993); Rómeó, Júlia és a sötétség (2004)
- oratorio: Kormos kövek (2006)
- kantatoj: Carmen Strigoniensis (1995) laŭ poemo de Gyula Juhász; Dér és harmat (2009) laŭ poemo de Miklós Radnóti
- akompanaj melodioj por teatraĵoj: István Örkény-Pisti a vérzivatarban (1987); Alexandre Dumas (patro)-Kaméliás hölgy (1993); Ŝekspiro-Hamleto (1994)