Saltu al enhavo

Armando Buscarini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armando Buscarini
Persona informo
Naskiĝo 16-an de julio 1904 (1904-07-16)
en Ezcaray
Morto 9-an de junio 1940 (1940-06-09) (35-jaraĝa)
en Logronjo
Mortis per Sifiliso Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antonio Armando García Barrios pli ofte konata kiel Armando BUSCARINI (Ezcaray, 16a de julio 1904 - Logroño, 9a de junio 1940)​ estis hispana poeto de la bohemia etoso.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Asunción García Barrios, fraula patrino kiu revenis al Ezcaray el Argentino (kien ŝi estis enmigrinta) por naski sian nuran filon. Tre juna li deziris iĝis verkisto por kio li adoptis la heteronimon Armando Buscarini, supozita familinomo de sia patro, kiun li neniam konis.

En 1918 li publikigis Emocionantísimas aventuras de Calck-Zettin. Emperador de los detectives - nuntempe malaperinta - kaj, unu jaron poste Ensueños. Al tiu verketo sekvis poezio, teatraĵoj kaj rakontoj kiel Cancionero del arroyo (1920), Dolorosa errante (1921), Rosas negras (1921), Yo y mis versos (1921), La venganza de la gitana (1921),[1] Sombras (1922), Por el amor de Dios (1922), Sor Misericordia (1923, teatrĵo verkita kun Mario Arnold), El aluvión (1924), Maruja la de Cristo (1924), Mis memorias (1924), El rey de los milagros (1924), La reina del bosque (1925), Baladas (1926), Los lauros (1926), La cortesana del Regina (1927), Los dos alfareros (1927), El rufián (1928)... kiujn Buscarini vendis malfacile en surstrata budo. Krome li foje partoprenis en la babilrondo de la Kafejo Pombo, kien venis verkistoj kiel Ramón Gómez de la Serna kaj Rafael Cansinos Asséns. Al aliaj, kiel al la fratoj Serafín kaj Joaquín Álvarez Quintero, Buscarini minacis kaj ĉantaĝis per memmortigo.

Lia patrino enmetis lin en la Psikiatria Hospitalo de Madrido, de kie li estis translokigita al Valadolido (kie li skribis sian testamenton) kaj, finfine, li mortis malsana pro skizofrenio kaj sifiliso en frenezulejo de Logroño la 9an de junio 1940.

Li poste ricevis atentojn de diversaj verkistoj kaj el la 1980-aj jaroj diversajn omaĝojn. La verkisto Juan Manuel de Prada faris lin grava rolulo de sia romano Las máscaras del héroe kaj de aliaj tekstoj.

  • 1917 - Emocionantísimas aventuras de Calck-Zettin. El emperador de los detectives
  • 1918 - Cantares
  • 1923 - El riesgo es el eje sublime de la vida
  • 1924 - El arte de pasar hambre
  • 1924 - El aluvión
  • 1924 - Mis memorias
  • 1924 - Maruja la de Cristo
  • 1924 - Las luces de la Virgen del Puerto
  • 1925 - San Antonio de la Florida
  • 1927 - La cortesana del Regina
  • 1919 - Ensueños
  • 1920 - Sombras
  • 1920 - Cancionero del arroyo
  • 1921 - Romanticismo
  • 1921 - Poemas sin nombre
  • 1921 - Rosas negras
  • 1921 - Yo y mis versos
  • 1922 - Con la cruz a cuestas
  • 1922 - Por el amor de Dios
  • 1922 - Dolorosa errante
  • 1924 - Primavera sin sol
  • 1926 - Baladas
  • 1926 - Los lauros
  • 1928 - El umbral del recuerdo

Teatraĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • 1923 - Sor misericordia (kun Mario Arnold)
  • 1924 - El rey de los milagros
  • 1925 - La Reina del Bosque
  • 1927 - Los dos alfareros
  • 1928 - El rufián
  • La venganza de la gitana[2]
  • Las rosas eternas
  • Cruzada romántica. Prosa de exaltación y amor a la humanidad
  • El hombre de las gafas negras
  • Golondrinita
  • Voluntad, alma y pobreza
  • San Juan de Dios
  • Los días del hospital

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • 2017 - Orgullo. Poesía (in)completa. Editorial Buscarini (Colección 'Motivos Personales' nº 10). Introducción de Juan Manuel de Prada.
  • 2008 - El Rufián. Teatro, narrativa y memorias, Armando Buscarini. Editorial Buscarini (Colección 'Motivos Personales', 3). Introducción de Luis Antonio de Villena.
  • 2007 - Epístolas líricas. Correspondencia con Antonio de Lezama. Editorial Buscarini (Colección 'La Imprenta de Armando', 1). Introducción de Luis Alberto de Cuenca.
  • 2006 - Orgullo. Poesía (in)completa. Ediciones del 4 de agosto (Colección 'Días de perros' nº 10). Introducción de Juan Manuel de Prada.
  • 2006 - Cartas Vivas. Epistolario inédito con Rafael Cansinos Assens y Andrés González Blanco. Ediciones del 4 de agosto (Colección 'Alia Opera', 10). Introducción de Javier Casis.
  • 2000 - Desgarrados y excéntricos. Seix Barral. Edición de Juan Manuel de Prada.
  • 1996 - Mis memorias. AMG Editor. Eldono de Juan Manuel de Prada.
  • 1995 - Las máscaras del héroe. Valdemar. Juan Manuel de Prada.
  • 1994 - Cancionero del arroyo. Gobierno de La Rioja. Eldono de Juan Manuel de Prada.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. oficiala retejo de Armando Buscarini, alirita la 28an de aŭgusto 2017 en www.armandobuscarini.com
  2. Verkoj